Ivano la Terura






























































































Johano la 4-a
Ivano la Terura


Grandprinco de Moskvo
Caro de la tuta Rusio


Portreto de Ivano la Terura de Viktor Vasnecov, 1897 (Tretjakova galerio, Moskvo)
Portreto de Ivano la Terura de Viktor Vasnecov, 1897 (Tretjakova galerio, Moskvo)


Regado

3-a de decembro, 1533 - 18-a de marto 1584

Antaŭulo

Bazilo la 3-a

Sekvanto

Teodoro la 1-a

Kronado

16-a de januaro, 1547

Persona informo

Devena nomo

Иван Грозный

Naskiĝo

25-an de aŭgusto, 1530
en Moskvo

Morto

18-a de marto, 1584
en Moskvo

Mortokialo
venenado [#]

Tombo

Katedralo de la Ĉefanĝelo [#]

Religio

Ortodoksismo [#]

Ŝtataneco

Granda Duklando de Moskvo • Rusa carlando [#]

Lingvoj

rusa lingvo [#]
Familio

Dinastio

Rurikidoj

Patro

Bazilo la 3-a

Patrino
Elena Glinskaja

Gefratoj
Yuri of Uglich [#]

Edzino

Marija Temrjukovna (1561-1569)
Marfa Sobakina (1571)
Anastasia (1547-1560)
Anna Koltovskaja (1572-1574)
Anna Vasilchikova (1574)
Vasilisa Melenteva (1574)
Maria Dolgorukaja (1574)
Maria Nagaja (1580-1584)

Idoj
Anna (1548-1550)
Maria (1551-???)
Dmitri (1552-1553)
Ivano (1554-1581)
Eŭdokia
Teodoro la 1-a (1557-1598)
Vasili (1563)
Demetrio (1582-1591)
Profesio

Okupo

verkisto • monarko [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Ivan (aŭ Johano) Vasiljeviĉ Groznij (Johano la 4-a) (ruse Іѡоа́ннъ/Иван Грозный) (naskiĝis la 25-an de aŭgusto, 1530, mortis la 18-an de marto, 1584).


Ivano la 4-a estiĝis caro en trijara aĝo, post morto de lia patro Bazilo la 3-a. Ĉar Ivano estis tre juna, reĝadon prenis lia patrino Helena Glinskaja. Helena reĝis nur kvar jarojn. Dum sia frua infaneco Ivano estis atestanto de oftaj konfliktoj inter bojaraj klanoj de Ŝujskij kaj Beljskij por potenco.


Kronado de Ivano, kiu estis en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo, koincidis kun brulego de Moskvo en 1547.




Uspenskij katedralo de moskva Kremlo


De tiam Ivano estis sub influo de Elektita Konsilio, kiun li kreis. Elektita Konsilio estis gvidata de Aleksej Adaŝev kaj pastro Silvestro. Dum tiu ĉi tempo gravaj reformoj (celoj: centrigo kaj plibonigo de sistemo de ŝtata regado) estis faritaj. Novaj ŝanĝoj rezultis en konkeroj en oriento.


Dum la 16-a jarcento kazanaj tataroj rabatakis Rusion eĉ ĝis Kostroma kaj Ustjug. Ili estis subtenataj de krimeaj tataroj kaj turkoj. Interalie, tataroj kontrolis la Volgan komercan vojon. Dum militiroj en 1547-1552, la kazana ĥanujo estis aligita, kaj en 1556 la astraĥana ĥanujo. Nun, tuta Volgo estis alirebla por komerco, kaj aperis ebleco por esplorado de la orienta Siberio. En 1555 siberia ĥano Ediger agnoskis sian dependecon de la moskva caro.


Dum la reĝado de Ivano la Terura nova aro de leĝoj estis kompilita. Ivano la 4-a estis konata kiel reĝo, kiu estis inicianto de opriĉnina kaj Livona milito.


La karaktero de la caro havis ekstremajn trajtojn. Li firme defendis sian dian rajton esti aŭtokrato kaj ĉiam strebis al senbrida potenco. Estinte kruela, li estis suspektema kaj havis manion de persekuto. Ivano terure likvidis siajn kontraŭulojn, realajn kaj ŝajnajn. En 1581 li en ikto de rabio mortigis sian duan filon Ivanon, kiu estus lia heredonto. La caro estis tiom kruela, ke nuntempe li estas konata en la okcidenta mondo ĉefe kiel Ivano la Terura.




Enhavo






  • 1 Pri la nomepiteto


  • 2 Ivano la Terura en kulturo kaj arto


    • 2.1 En beletro


    • 2.2 En kino




  • 3 Referencoj





Pri la nomepiteto |


La nomepiteto Terura, kiun kutimas uzi la okcidentanoj, estas mistraduko. Ĝi ne respondas al la originala грозный, ĝi respondus al ужасный. La ĝusta traduko estas timinda, epiteto kiu neniel estas malaproba, sed tute male, respektoplena. Per tiu epiteto oni nomis militŝipojn kaj urbon (fonditan kiel fortreso) Grozno.


Prave rimarkigas franca historiisto poldevena K. Waliszewski [valiŝevski][1]:



Kaj antaŭ ĉio, la epiteto Terrible (terura), kiun mi devis meti
en la titolon de mia libro ... estas misa. (...) La germanoj hezitas
inter der Schreckliche (la terura) kaj der Grausame (la
kruela) — el la du fuŝaj versioj la dua estas pli misa. Neniam
la moskvianoj tiel nomis Johanon la Kvaran. Li estis грозный.




Ivano la Terura en kulturo kaj arto |



En beletro |


  • Vivon de caro Ivano la Terura priskribis rusa verkisto Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj en la historia romano Princo Serebrjanij, kiu aperis en Esperanta traduko de Maria Ivanova Ŝidlovskaja (1912, represo 2004).


En kino |




  • "Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion", sovetia komedio


  • Ivano la Terura (ruse Иван Грозный, Ivan Grozniy) estas duparta historia eposa filmo pri la caro Ivano la 4-a de Rusio mendita de la soveta estro Jozefo Stalino, kiu admiris lin kaj identiĝis kun Ivano, verkita kaj reĝisorita de la kinisto Sergej Eisenstein. La parto 1a estis publikigita en 1944; tamen, la parto 2a ne estis publikigita ĝis 1958, ĉar ĝi estis malpermesita pro ordono de Stalino, kiu iĝis aludita de la ties priskribo de Ivano



Referencoj |





  1. K. Waliszewski: Ivan le Terrible. Paris, 1904. P. III








  • Ivano la Terura en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ivano la Terura en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár