Velikij Novgorod
Velikij Novgorod | |||
---|---|---|---|
Великий Новгород ruse | |||
urbo | |||
La monumento «Jarmilo de Rusio» kaj la Katedralo Sankta Sofio de Novgorod en la Kremlo de Novgorod | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Rusio | ||
Provinco | Novgoroda | ||
Distrikto | Novgoroda | ||
Fondita en | 8—9-aj jarcentoj | ||
Urborajto ekde | komenco | ||
Poŝtkodo | 173xxx | ||
Aŭtokodo | 53 | ||
Telefona antaŭkodo | +78162 | ||
Kodo laŭ OKATO (2005) | 49401 | ||
Retpaĝaro | www.adm.nov.ru [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 222 594 homoj (2017) | ||
Loĝdenso | 2 471 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 58° 32′ N, 31° 17′ O58.52531.275Koordinatoj: 58° 32′ N, 31° 17′ O | ||
Alto | 25 m | ||
Areo | 90 08 km² | ||
Horzono | MT | ||
Velikij Novgorod | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Velikiy Novgorod [+] | |||
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Niĵnij Novgorod.
Velikij Novgorod (ruse Великий Новгород), aŭ Novgorodo la Granda, estas urbo en nord-okcidenta Rusio, ĉefurbo de Novgoroda provinco. La urbo situas ĉe la vojo el Sankt-Peterburgo al Moskvo.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 49401.
La oficiala fondojaro de la urbo estas 859, kvankam ĝi supozeble ekzistis ankaŭ pli frue.
Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 859. La Pravda Jaroslava, origine kombinita fare de Jaroslavo la Saĝa, nome la Granda Princo de Kievo, estis koncedita al Granda Novgorodo ĉirkaŭ 1017, kaj en 1054 estis integrigita en la Ruskaja Pravda, kiu iĝis la leĝo por ĉiuj el Kieva Regno. Ĝi pluvivis nur en pli postaj eldonoj de la 15-a jarcento.
La urbo antaŭe estis nomita Novgorod (Новгород) ĝis 1998.
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en la jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 58°31' norde, longitudo 31°17' oriente.
La urbo estas ĉe rivero Volĥov (Волхов) en 6 km de lago Ilmen (Ильмень).
En la urbo estas fervoja stacio.
En jaro 1959 la urbo havis 61 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 216,9 mil loĝantojn.
Historio |
Novgorodo estas unu el la plej malnovaj urboj de Rusio. Ekde la 8-a jarcento ĝi estis centro de kelkaj loĝlokoj ĉe la lago Ilmen, en la 9-12-a jarcentoj — la unua ĉefurbo kaj poste unu el la plej gravaj centroj de la malnova rusa ŝtato, ĉefurbo de la Novgoroda ŝtato ĝis ĝia subiĝo al la Granda Duklando de Moskvo.
Inter la jaroj 1136 kaj 1478 en Novgoroda ŝtato formiĝis la Novgoroda feŭda respubliko, ŝtatsistemo regata de Veĉe — kunveno de parto de vira loĝantaro. Vidu en la ĉefartikolo: Novgoroda respubliko.
En 1570 ĉ. du mil loĝantoj estis mortigitaj akuze pri perfido, laŭ ordono de Ivano la Terura.
En 1611-1617 la urbo estis okupita kaj prirabita de svedaj trupoj. Ĉe la fino de la okupado nur kelkcent loĝantoj daŭre loĝis en ĝi.
Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de naziaj trupoj ekde la 15-a de aŭgusto 1941 ĝis la 20-a de januaro 1944 kaj preskaŭ plene detruiĝis.
En 1951 en la urbo estis trovita la unua betulŝela dokumento, da kiuj estis trovite ĝis nun entute 969. La dokumentoj (laŭ enhavo ĉefe personaj kaj aferaj leteroj), skrapitaj sur ŝelo de betulo, enhavas unikajn tekstojn el ĉiutaga vivo de la antikva urbo (11-15-a jarcentoj). Vidu en la ĉefartikolo: Betulŝelaj dokumentoj.
Vidindaĵoj |
Novgorod konservas kelkajn specimenojn de la antikva rusa konstruarto. La plej elstara inter tiuj estas la katedralo de Sankta Sofia, kies konstruo komenciĝis en 1045. La katedralo estas ene de la urba Kremlo (fortikaĵo), kies nunaj muroj estis konstruitaj en la 15-a jarcento.
Konraŭ la suda parto de la Kremlo, sur la alia bordo de la rivero Volĥov situas la Korto de Jaroslav, kiu estas granda komplekso de historiaj konsruaĵoj.
Inter la pli modernaj vidindaĵoj plej famas la monumento Jarmilo de Rusio (1862).
Vidu ankaŭ |
- Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo
Rusio: urboj de armea gloro
Arĥangelsko | Belgorodo | Velikije Luki | Velikij Novgorod | Vladikavkaz | Voroneĵ | Vjazma | Dmitrov | Jelec | Jelnja | Kozelsk | Kronŝtadt | Kursk | Luga | Malgobek | Naro-Fominsk | Orjol | Polarnij | Pskovo | Rĵev | Rostov-na-Donu | Tuapse