Skizofrenio
Ĉi tiu artikolo temas pri psika malsano. Por informoj pri muzika albumo, vidu la paĝon Schizofrenie.
Skizofrenio (ankaŭ sĥizofrenio) estas psiĥa malsano (ia misfunkcio de la intelekto). Ĝi ne signifas multobliĝon de la memo, sed la malkonstruon de la harmonio inter la pensoj, sentoj kaj agoj.
Enhavo
1 Disvolvo de la malsano
2 Simptomoj de la malsano
3 Kialoj
4 Kuracebleco de la malsano
5 Referencoj
6 Eksteraj ligiloj
Disvolvo de la malsano |
La disfalo de la personeco okazas rapide aŭ malrapide kaj aperas diversforme ĝenerale dum la aĝoj de 18 ĝis 25 (ĉe virinoj post la nasko kaj ĉe eko de la menopaŭzo). Oni ĝenerale asertas, ke la frua apero kaj malbona pli frua konduto antaŭ la skizofrenio signifas pli malbonan prognozon.
Simptomoj de la malsano |
Skizofrenio estas psikoza malsano. Ĉe skizofrenio leziĝas la procezo kaj enhavo de la pensado. La malsanuloj – kies pensoj ŝajnas kuri mildirekte – ne kapablas koncentriĝi aŭ malatenti la superfluajn ekscitaĵojn.
La malsanulo havas ofte mispensojn – ekz. ke aliaj regas lin aŭ liajn pensojn, aŭ ke aliaj konspiras kontraŭ li, venenas lin, ktp. La mispensoj ne ĉiam estas paranoja; li ankaŭ eble mispensas, ke li havas sorĉan povon aŭ estas la mesio.
La malsanulo eble spertas halucinojn, ĉu audajn, ĉu vidajn, ĉu flarajn aŭ ĉu enkorpajn. Li ofte montras "ebenan afekton" (malemecon esprimi emociojn per la vizaĝo) kaj "pensa malordo" (malordo de parolado). La malsanulo eblas ankaŭ sperti katatonion.
Kialoj |
La konsento estas, ke la kialoj de skizofrenio estas kaj genetikaj kaj mediaj. Ĝi estas heredebla malsano: se unu patro malsanas, la infano malsaniĝas je skizofrenio je probableco de 12%. Oni suspektas, ke diversaj narkotaĵoj ankaŭ povas kaŭzi skizofrenion. Laŭ la dopamina hipotezo skizofrenio estas kaŭzata de troa dopamino en la cerbo de la malsanulo.
Kuracebleco de la malsano |
La malsano estas kuracebla (bridebla) per konvena dozado de medikamentoj. Nuntempe oni forlasas uzadon de malnovaj medikamentoj, kiuj malpliigis troaktivadon de dopamino. Ili havas signifajn kromefikojn kaj multaj pacientoj tute ne aŭ nur iom pozitive reagis al kuracado.[1]
Referencoj |
↑ Léčba schizofrenie (ĉeĥe). schizofrenie.ordinace.biz. Alirita 2012-09-07.
Eksteraj ligiloj |
Sĥizofrenio ĉeĥe