Nyon












































Nyon

Blazono de Nyon


Blazono de Nyon







Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Nyon

Koordinatoj 

46°22′45″N 6°14′20″O  /  46.37917°N, 6.23889°O / 46.37917; 6.23889 (Nyon)Koordinatoj: 46°22′45″N 6°14′20″O  /  46.37917°N, 6.23889°O / 46.37917; 6.23889 (Nyon)
Nombro de enloĝantoj
17916
Areo
6,82 km²
Alteco
403 m super marnivelo
Poŝtkodo
1260
Komunumkodo
5724

Mapo de Nyon


Situa mapo de Nyon







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Ekonomio


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Nyon estas la ĉefurbo
de la samnoma distrikto de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 17916 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.



Geografio |


La urbo Nyon situas ĉe la norda bordo de Lago Lemano meze inter Laŭzano kaj Ĝenevo.



Najbaraj komunumoj |


La urbo limas en nordo al Trélex kaj Duillier, en oriento al Prangins, en sudo al la lago kaj aliflanke de ĝi al la franca komunumo Messery, en sudokcidento al Crans-près-Céligny, kaj en okcidento al Eysins, Signy-Avenex kaj Grens.



Trafiko |


Nyon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo al Laŭzano. Mallarĝŝpura fervojo kondukas de Nyon tra Saint-Cergue al Morez en Francio.


La urbo ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto.



Historio |





Romiaj ruinoj en Nyon


La urbo estis fondita inter la jaroj 44 kaj 46 antaŭ kristo, kiam la romianoj koloniigis la regionon. La unua dokumenta mencio de Nyon tekstas civitas Equestrium id est Noiodunus kaj troviĝas en la dokumento Notitia Galliarum el la jaro
396 post Kristo.


Dum mezepoko Nyon supozeble unue apartenis al la grafejo de Ĝenevo kaj poste formis parton de Burgonjo kaj poste de Savojo. De la savojoj Nyon ricevis en la 13-a jarcento la urborajton. Kiam la bernanoj en 1536 konkeris Vaŭdon, Nyon fariĝis la sidejo de berna vokto, tamen gardis parton de siaj privilegioj.


Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Nyon fariĝis ĉefurbo de la nove kreita samnoma distriko.



Ekonomio |


La urbo estas grava regiona industricentro, kiu profitas de sia bona trafik-situo inter Laŭzano kaj Ĝenevo. Tradicie ĉe la deklivoj norde de la Lago Lemano ekzistas grandaj vitejoj. La urbo estas la sidejo de UEFA, la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj.



Vidu ankaŭ |


  • Distrikto Nyon


Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la urbo Nyon

  • Nyon en la Historia Leksikono de Svislando


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nyon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár