Vullierens













































Vullierens

Blazono de Vullierens


Blazono de Vullierens

Kastelo de Vullierens


Kastelo de Vullierens
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Morges

Koordinatoj 

46°34′22″N 6°28′55″O  /  46.57278°N, 6.48194°O / 46.57278; 6.48194 (Vullierens)Koordinatoj: 46°34′22″N 6°28′55″O  /  46.57278°N, 6.48194°O / 46.57278; 6.48194 (Vullierens)
Nombro de enloĝantoj
430
Areo
6,84 km²
Alteco
528 m super marnivelo
Poŝtkodo
1115
Komunumkodo
5654

Mapo de Vullierens


Situa mapo de Vullierens







v  d  r


Information icon.svg



Vullierens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 430 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo Vullierens situas en la Vaŭda Mezlando proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Morges. Tra la komunumo fluas en oriento la rivero Senoge, alfluanto de Lago Lemano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vullierens kaj Gland, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,84 km², de kiuj 7,9% estas kovritaj de arbaro, 85,1% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Vullierens limas en nordo al Senarclens, en nordoriento al Gollion, en sudoriento al Aclens, en sudo al Echichens, en okcidento al Cottens, kaj en nordokcidento al Grancy.



Trafiko |


Vullierens situas flane de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Aclens respektive Gollion al Cottens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Vullierens datiĝas el la jaro 1041 kiel Vuilerens. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de romia bieno, tomboj el la frua mezepoko kaj restaĵoj de turo el la 14-a jarcento kun defendofosoj. Dum mezepoko Vullierens apartenis al la Baronejo Cossonay. En la jaro 1308 Pierre de Duin ricevis de la barono de Cossonay la rajton konstrui fortikitan domon sur la restaĵoj de la romia biendomo. Vullierens fariĝis senjorujo, kiu fariĝis havjaxo de la familio de Colombier, poste en la jaro 1535 de la familio allinges kaj en la jaro 1665 de la familio de Mestral. Senjoro Gabriel-Henri de Mestral en la jaro 1706 ĝis 1712 surloke de la malnova kastelo konstruigis novan. Sub la berna regado de 1539 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la Distrikto Morges.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: François Béboux: Vullierens en Historia Leksikono de Svislando (2013-05-03)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Vullierens

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vullierens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár