Akvokonsumo
Akvokonsumo estas la kvanto da akvo uzata por homa uzo. Ĝi entenas ne nur la trinkakvon, sed ankaŭ la kvanton da akvo necesa al la ĉiutaga vivo (lavado, uzado de necesejo, kuirado, ktp.) kaj tiun uzatan en agrikulturo, komerco kaj industrio.
Akvomezuriloj indikas la uzitajn kvantojn. En Germanio la kvanto uzata hejme atingas apenaŭ 10 % de la tuta akvokonsumo. Centraloj (elektraj kaj termaj) uzas ĉirkaŭ 66 %.
Akvokonsumo tra la mondo |
La akvokonsumo estas la plej alta en la kvin landoj, kiuj uzas 60% de la monda akvo, t.e. Hindio, Ĉinio, Usono, Pakistano kaj Rusio. [1]
En Azio loĝas 61% de la monda loĝantaro kaj estas konsumitaj 68% de la akvo. Tia porcento klariĝas pro la kulturo de rizo.
Ambaŭ Amerikoj konsumas 300.000 m³, t.e. 14% de la akvo.
Afriko konsumas 200.000 m³, t.e. 9 %.
Eŭropo konsumas 180.000 m³ da akvo, 80.000 el ili en Okcidenta Eŭropo.
- Uzo de akvo en m³/loĝanto/jaro
Usono: 1.840
Kanado: 1.623
Hispanio: 1.040
Italio: 976
Aŭstralio: 839
Japanio: 735
Francio: 547
Germanio : 532
Maroko: 387
Vjetnamio: 371
Britio: 292
Senegalo: 151
Kamboĝo: 48
Ĉado: 26
Referencoj |
↑ Tiu paragrafo estas traduko de la franca artikolo, necesas aldoni la referencojn.
Eksteraj ligiloj |
- Ĉu uzi pluvakvon hejme?
- Akvokonsumo en Germanio, 2004
- Altvalora malsekaĵo - modelprojektoj (pdf)
- Akvokonsumkalkulilo
- Akvoŝparado estas altkosta stultaĵo - intervjuo kun Hans-Jürgen Leist
- Orientgermanoj estas akvoŝparĉampionoj