Judaso Iskarioto






La Judaskiso de Giotto di Bondone


Judaso Iskarioto (aŭ Judaso Iskariota) estis unu el la dek-du originaj apostoloj de Jesuo Kristo. Laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo, 26, 47–69, li perfidis Jesuon per kiso kaj ricevis por tio 30 arĝentajn denarojn. Poste, pentinte, li pendumis sin.


La signifo de lia alnomo "Iskarioto" estas necerta. Povas esti, ke ĝi signifas "el (vilaĝo) Kariot". Aliaj pensas pri misprononco de la Latina "sicarius" (ponardulo); tiam estus eble indiko, ke li apartenis al rezistada movado kontraŭ la Romianoj.


Ne konfuzu tiun ĉi Judason kun la Judaso, je kies nomo konserviĝis epistolo en la Nova Testamento.



Vidu ankaŭ |




  • Judaso Iskarioto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Judaso Iskarioto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Judaso Iskarioto en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • Kiso de Judaso

  • Judasmonero
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár