Petro Anselmo

Multi tool use
Petro ANSELMO, nacilingve Pierre Anselme (naskiĝis la 3-an de oktobro 1937 en Bouillon), estas belga esperantisto kaj verkisto, ankaŭ sub la pseŭdonimo K. Terving, ano de la Analiza Skolo. Li estas instruisto pri ĝermanaj lingvoj (nederlanda, angla, germana) kaj instruis Esperanton dum 19 jaroj en Namuro.
Verkoj |
Carmina Tervinga (173 sonetoj en la franca)
Le chagrin de Dieu le Père (teatraĵo en la franca)
Carmina Germanica (germanlingvaj sonetoj)
Jedermann drübe (germanlingva teatraĵo)
Dark is the night (angla teatraĵo)
La nigra teko (originala esperantlingva krimromano)
La larmoj de Ifigenino (1989) - Originala romano: Portugala ŝipo pereis survoje al Ĉinio en la jaro 1763. Vera rakonto pri la vivo de ŝiprompulo sur Pacifika insulo.
La Domaĉo (1989) - Originala krimromano celanta infanojn, sed ĝuebla ankaŭ por plenkreskuloj.
Mistero (1990) - Noveloj: Aventuroj en mezepoka ruino.
Tradukoj |
La kanzonoj de Bilitino (el la franca, 1990)
La tre belaj horoj de fraŭlino Simforozo (de Felix Timmermans, el la nederlanda)
Eksteraj ligiloj |
Anselmo, Petro - Ĉe Originala literaturo Esperanta (OLE)
Malferma letero al Petro Anselmo - De Claude Piron, pri vorta kunmetado en Esperanto.
Ilcl niGuU0 O7CAN5,GTKlrBhkJoY7 axW5CaC,lAh0d5ZpEI5iCtl nHx,9Zz ugZZ,tMLe0S RIQ5,RRxAa7