Langnau ĉe Albis










































Langaŭ ĉe Albis




Blazono de Langau ĉe Albis






Langau ĉe Albis


Kantono
Zuriko
Distrikto
Horgen

Koordinatoj 

47°17′23″N 8°32′29″O  /  47.28972°N, 8.54139°O / 47.28972; 8.54139 (Langnau ĉe Albis)Koordinatoj: 47°17′23″N 8°32′29″O  /  47.28972°N, 8.54139°O / 47.28972; 8.54139 (Langnau ĉe Albis)
Nombro de enloĝantoj
7178
Areo
8,66 km²
Alteco
450 m super marnivelo
Poŝtkodo
8135
Komunumkodo
0136




Mapo de Langnau ĉe Albis









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Langau ĉe Albis estas komunumo en la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 6971 loĝantojn, kiu nombro kreskis al 7178 ĝis la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Langnau ĉe Albis situas inter la montoĉenoj Albis kaj Zimmerberg en la Sihlvalo en arbara regiono. En Langau troviĝas la bestoparko Langenberg, kie videblas diversaj sovaĝaj bestoj, kiuj vivas en Svislando de la apro ĝis la bruna urso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo la setlejoj Rängg, Striempel, Unteralbis, Mittelalbis kaj Albis sur la kulmino de Albispasejo. La teritorio de la komunumo Langnaŭ ĉe Albis etendiĝas sur areo de 8,66 km², de kiuj 47,5% estas kovritaj de arbaro, 25,8% servas por agrikulturo kaj 19,1% por setlado; 6,1% estas trafiksurfaco kaj 0,9% akvejoj.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Langnau limas en nordo al Adliswil, en nordoriento al Rüschlikon, en oriento al Thalwil, en sudoriento al Horgen, en sudokcidento al Hausen ĉe Albis, en okcidento al Aeugst ĉe Albis, kaj en nordokcidento al Stallikon.



Trafiko |


En la komunumo estas stacidomo de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo, kiu hodiaŭ apartenas al la Zurika Trafik-Unio. En Langau ĉe Albis ekiras la strato al la Albispasejo, kiu kondukas al Hausen ĉe Albis. Tra Langau ankaŭ pasas la kantona ĉefvojo n-ro, kiu konektas Zuriko kun la Gothard-Aŭtoŝoseo. Tial la komunumo multe suferas pri grandega trafiko. Per la malfermo de la Uetliberg-Tunelo en la jaro 2009 kaj la la finkonstruo de la svisa aŭtovojo A4 tra la distrikto Affoltern la transirtrafiko rimarkeble malpliiĝis.



Historio |


Unua dokumenta mencio de Langnaŭ ĉe Albis kiel komunumo datiĝas el la jaro 1397. La vilaĝo tiam apartenis al la Senjorujo de Maschwanden, kiun la urbo Zuriko akiris en la jaro 1406 kaj integris en la jaro 1512 al la nova voktdistrikto Knonaŭo.



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj lokoj kun la nomo Langnau


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Statistikaj informoj pri Langnau ĉe Albis en la retejo de la kantono



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Langnau ĉe Albis


  • Langnau ĉe Albis en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Langnau ĉe Albis












  • Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár