Feodoza municipo
Feodoza municipo | |
---|---|
ruse Феодосийский горсовет ukraine Феодосійська міськрада krime-tatare Kefe şeer şurası | |
La centro: | Feodozo |
Areo: | 350 km2 |
Loĝantaro: | 108 788 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 211,02 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6562 ¹ |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj | 1 5 11 0 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
(1) escepte de Krasnokamenka, Kurortno kaj Ŝĉebetovko, kies kodo estas +380-6566 | |
Feodoza municipo (ruse Феодосийский горсовет, ukraine Феодосійська міськрада, krime-tatare Kefe şeer şurası) estas
unu el la primaraj administraj unuoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo — la teritorio,
regata de la Feodoza urba konsilantaro. La municipo situas sur la
sud-orienta marbordo de Krimea duoninsulo kaj estas fama ripoz- kaj
kurac-regiono.
Sude kaj oriente la municipon lavas la Nigra maro; okcidente la municipo limas
la Sudakan municipon, norde - la Kirovskan
kaj Leninan distriktojn. La administra centro de la
regiono estas urbo Feodozo.
Administra konsisto de la municipo |
La municipon konsistigas 1 urbo (Feodozo) kaj 6 komunumoj, kiuj sume havas
5 urbotipajn loĝlokojn kaj 12 vilaĝ(et)ojn.
Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj. En Esperanto
estas prezentitaj nur tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj. Parenteze
estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis
ŝanĝitaj en 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
Beregova komunumo
- Beregovo (Beregovoje, krime-tatare Qoran Eli)
- Stepnoje
Koktebela komunumo
Koktebelo (Koktebel)
Nanikovo (Baraq Göl)
Nasipna komunumo
- Nasipno (Nasipnoje, krime-tatare Nasipköy)
Bliĵneje (Baybuğa)
Juĵnoje (Sultan Sala)
Pionerskoje (Gertsenberg)- Podgornoje
Solneĉnoje (Paşa Töpe)
Vinogradnoje (Kürey Başı)
Orĝonikidza komunumo
Orĝonikidzo (Orĝonikidze, mezepoke nomata Kajdagor)
Primorska komunumo
Primorsko (Primorskij, krime-tatare Hafuz)
Ŝĉebetovka komunumo
Ŝĉebetovko (Ŝĉebetovka, krime-tatare Otuz)- Krasnokamenko (Krasnokamenka (Qızıltaş)
Kurortno (Kurortnoje, krime-tatare Aşağı Otuz)
|
|