Valvo




La termino valvo (meĥanismo tralasanta fluon en unu direkto, samtempe barante ĝin en alia direkto) povas referenci al diversaj konceptoj laŭ la fako:



  • En anatomio valvo estas samfunkcia organo en la koro (korvalvo) aŭ en aliaj organoj, vidu: valvo (anatomio).

  • En botaniko estas

    • parto de kapsuleca frukto dehiskanta aŭ dehiskinta.Vidu: valvo (botaniko)

    • ĉiu el la du partoj de la ŝelo de diatomeo. Vidu: valvo (botaniko)



  • En elektro valvo estas aparato, ebliganta la trafluon de kurento en ununura direkto. Vidu: rektifilo[1]

  • En hidraŭliko — hidraŭlika mekanismo

  • En muziko, vidu: valvo (blovinstrumento). Valvo estas ilo je latun-blovinstrumentoj por ŝanĝi la longecon de la svinganta aerkolono kaj per tio la tonalton

  • En tubaj sistemoj de la tekniko, vidu valvo (tubsistemo). Valvo estas ĉia movebla peco, destinita enlasi likvon, gason aŭ vaporon en tubon, ujon k.s. kaj malhelpi ĝian ellasiĝon, aŭ inverse.[1]

  • En zoologio valvo nomiĝas la du partoj (unuope) de konko de lamenobrankuloj aŭ duvalvuloj.

  • Ĉe aertuboj de bicikloj, motorcikloj, aŭtomobiloj aŭ aliaj pneŭhavaj veturiloj, vidu: valvo (aertubo), retroferma valvo, biciklovalvo


Laŭ Francisko Azorín valvo estas Mekanika peco, kiu daŭre, laŭvole aŭ intermite haltas ian komunikon.[2] Li indikas etimologion el la latina valvula, el valva (pordo).[3]



Referencoj |




  1. 1,01,1Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto


  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 208.


  3. Azorín, samloke.










Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo