Waltershausen
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Waltershausen en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio de Germanio. Ankaŭ en aliaj partoj de Germanlingvio ekzistas samnomaj loĝlokoj, ekzemple monaheĵo kaj komunumoparto de Saal an der Saale en la federacia lando Bavario de Germanio. |
Waltershausen | |||||
| |||||
Federacia lando | Turingio | ||||
Distrikto | Distrikto Gotha | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 50°53′51″N 10°33′21″O / 50.8975°N, 10.55583°O / 50.8975; 10.55583 (Waltershausen)Koordinatoj: 50°53′51″N 10°33′21″O / 50.8975°N, 10.55583°O / 50.8975; 10.55583 (Waltershausen) | ||||
Alto super la marnivelo | 320 m | ||||
Areo | 31,33 km² | ||||
Loĝantaro | 13092 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 03622 | ||||
Poŝtkodo | 99880 | ||||
Aŭtomobila kodo | GTH | ||||
Oficiala Municipokodo | 16067072 | ||||
Subdivido | Urbokerno kaj 3 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||
Komunumestro | Michael Brychcy | ||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 | ||||
Oficiala retejo | http://www.waltershausen.de | ||||
Waltershausen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 13 092 loĝantojn. Komence de 2014 al la komunumo aldoniĝis la teritorio de la antaŭa sendependa kaj okcidente najbara komunumo Emsetal.
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj
3 Vidindaĵoj
4 Gefiloj de la urbo
5 Eksteraj ligiloj
Historio |
Kruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: de la salvojo inter la Werra-valo kaj Erfurto kun komerca vojo de Eisenach al Saalfeld, flanken al la famkonata t.n. Reĝa vojo, latine: Via Regia. De la ĉirkaŭfortikaĵo konserviĝis la Nikolao-pordego kaj la Turo de la potfaristoj.
La konstruo de Kastelo Tenneberg je la fino de la 12-a jarcento markis la evoluon de Waltershausen al fortikita urbo, kiu tamen pro la proksimeco de la urbo Gotha grandan gravecon neniam atingis. Ĝi alikonstruitis je la mezo de la 16-a jarcento renesancstile. Farado de pupoj, porcelanaĵoj, butonoj, gumaĵoj ankaŭ gravis en Waltershausen.
Vidindaĵoj |
Memorindas ankoraŭ la preĝejo, certe la plej grava barokstila kirka konstruo de la protestantoj antaŭ la konstruo de la dresdena preĝejo de la Virgulino de George Bähr. La orgeno ene estas de Trost, ankaŭ famas la pentraĵo kupola. La urbodomo de 1441 sur la centra bazarplaco estas la dua plej malnova trabfakaĵo en Meza Germanio.
En la urboparto Schnepfenthal troviĝas la gimnazio Salzmann-lernejo specialigita je lingvoinstruado.
Vidindaĵoj |
- Muzeo Kastelo Tenneberg
- Lerneja muzeo en Schnepfenthal
- Preĝejo paroĥeja Dia helpo
Gefiloj de la urbo |
- Friedrich Holbein
Gerhard Altenbourg, el Schnepfenthal
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (germane)
|