Olomao




















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Olomao


Olomao
Olomao


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Turdedoj Turdidae

Genro:

Myadestes

Specio:

M. lanaiensis'



Dunomo


Myadestes lanaiensis'
(Wilson, 1891)


Konserva statuso

CR


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Olomao









v  d  r


Information icon.svg



La Olomao (Myadestes lanaiensis) estas eta malhela solulo, tio estas birdo de la familio de Turdedoj, endemia de la insuloj Maui, Lanai kaj Molokai en Havajo, kaj estas birdo kiu probable estas formortinta. Ĝi estas ĝis 7 colojn longa. Maskloj kaj inoj aspektas simile. Ĝi estas malhelbruna supre kaj griza subel kun nigrecaj kruroj. Ĝi estas proksime parenca kun la aliaj specioj de havajaj turdoj, nome la Puaiohi (M. palmeri) , la Omao (M. obscurus), kaj la probable formortinta Kamao (M. myadestinus).


Ties kanto konsistas el kompleksa melodio de flutecaj notoj, likvida pepado kaj gorĝeca fajfado. La alvoko estas miaŭeca raspo kun alternaj altatonaj notoj similaj al la polica fajfado. Tiu birdo loĝas en densaj ravinoj, kie ĝi ĉeestas la subbranĉaron kie ofte ripozas senmova laŭ kurbigita sinteno. Kiel ĉe aliaj indiĝenaj havajaj turdoj, tiu ekmontras siajn flugilojn kaj manĝas ĉefe fruktojn kaj insektojn.


La Olomao estas ankoraŭ klasita kiel Draste Endanĝerita pro la ebleco ke ekzistus ankoraŭ nur malgrandega populacio aŭ eĉ solaj individuoj. La lastaj certaj vidaĵoj okazis en Molokai en 1980 en la Rezervejo Kamakou, kaj en 1933 en Lanai. Malfrue en la 1800-aj jaroj, oni konsideris ĝin komuna aŭ abunda en la tri insuloj, sed terklarigado, kaj setlejo kaj disvolvigo de la urbo Lanai, kaj la birda malario enmetita siavice de enmetitaj moskitoj onigis la populaciojn de tiu birdo. Enmetitaj bestoj kiaj sovaĝaj aproj (kiuj kreas flakojn per siaj tordiĝoj por reproduktado de moskitoj) helpis la specian formorton.



Sistematiko |


Birdoj de Maui povis esti konstituintaj separatan subspecion aŭ rason, sed formortiĝis antaŭ ebloj studi ilin. Oni agnoskas du subspeciojn:




  • M. l. lanaiensis – Lanaia turdo


  • M. l. rutha – Molokaia turdo



Fonto |


  • BirdLife International 2004. Myadestes lanaiensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.


Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Birdoj



  • BirdLife Species Factsheet


  • 3D view of specimen RMNH 110.026 at Naturalis, Leiden (requires QuickTime browser plugin).




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo