Oahua miadesto



















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oahua miadesto



Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Turdedoj Turdidae

Genro:

Myadestes

Specio:

M. woahensis'



Dunomo


Myadestes woahensis'
(Bloxam, 1899)


Konserva statuso


Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj









v  d  r


Information icon.svg



La Oahua miadesto aŭ Oahua turdo, (Myadestes woahensis), estis birdo de la familio de Turdedoj endemia de la insulo de Oahu kaj estis la unua de sia genro kiu formortis. Ĝi estis granda bruneca kantobirdo kiu loĝis en multe de la arbaroj de altaj teroj de Oahu. Ili ŝajne estis ĉefe fruktomanĝantaj kiel multaj el la aliaj turdoj de Havajo. Pro ties rapida formortiĝo oni scias malmulte pri la Oahua miadesto. Ili ŝajne nestumis en arboj kiel la Omao aŭ nestumis en fendoj kiel la formortinta Kamao. Ties kanto estis simila al tiu de la Olomao de Molokai eble la plej proksima parenco. Ili formortiĝis pro drasta malpliiĝo de la uzebla habitato. Moskitoj estis enmetita ĉirkaŭ 30 jaroj pli frue kaj devigis la birdojn abandoni la malmultan taŭgan habitaton de la malaltaj areoj de Oahu kaj tiuj kiuj ne foriris malsaniĝis pro la birda malario kaj mortis. Birdoj kiuj retiriĝis al pli altaj altitudoj estis atakitaj de ratoj kiam ili manĝis berojn kaj tiuj rabis idojn el la lastaj nestoj. Oni ne scias la daton de la formortiĝo ĉar neniu scias kiam estis vidata la lasta Oahua miadesto. Sciencistoj kredas ke tiu specio formortiĝis inter 1840 kaj 1860, kvankam eble je la fino de la 1850-aj jaroj. Fakte la specio oni konas el ununura specimeno kolektita en 1825 (nuntempe jam perdita) kaj el subfosiliaj ostoj.



Referencoj |


  • BirdLife Species Factsheet


External links |


  • BirdLife International 2004. Myadestes woahensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 31an de julio 2008



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo