Guillaume Meurice


































Guillaume Meurice

Guillaume Meurice en 2016.
Guillaume Meurice en 2016.
Personaj informoj

Naskiĝo

14-an de junio 1981 (1981-06-14) (37-jara)
en Chenôve

Ŝtataneco

Francio

Alma mater
Cours Florent

Profesio
humuristo, radio personality, verkisto, staranta komikisto

Oficiala retejo

http://www.guillaumemeurice.fr/

Lingvoj

franca lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Guillaume MEURICE, naskiĝinta la 14-an de junio 1981 en Chenôve (Francio), estas franca humuristo kaj radioprograma felietonisto.
Li estas ĉefe konata por sia partopreno al la radioprogramo Par Jupiter! (Je Jupitero!), en la radiostacio France Inter.




Enhavo






  • 1 Biografio


    • 1.1 Infanaĝo kaj studioj


    • 1.2 Kariero




  • 2 Opinioj kaj engaĝiĝoj


  • 3 Ligiloj


  • 4 Referencoj





Biografio |



Infanaĝo kaj studioj |


Naskiĝinta en Chenôve[1] sed devenanta el Vesoul[2], Guillaume Meurice estas filo de fervojisto kaj de hejma virino[3]. Sia familio transloĝiĝis al Jussey (Haute-Saône) en 1987[4].


Li studis administraj sciencoj en Besançon, studis mallonge en Aix-en-Provence, kaj poste studis komedion en la Cours Florent en Parizo inter 2002 kaj 2005.



Kariero |


En novembro 2007, Guillaume Meurice kreis sian unuan soloan programon, dekomence titolita Annulé ("Nuligata") poste renomita Mort de rire ("Mortita pro rido") en 2008 kaj denove renomita Tout le monde y passe samjare.[5]


En junio 2012, li publikigis libron titolata Guillaume Meurice chronique la société ("Guillaume Meurice kronikas la socion") antaǔparolata de François Morel.


En septembro 2012, li iĝis humura kronikisto en la radioprogramo "On va tous y passer" sur France Inter ĝis la fino de la programo en junio 2014. En marto 2014, li kreis sian duan spektaklon: Que demande le peuple? ("Kion petas la popolo?")
Li denove laboras en France Inter de septembro 2014 dum la matena programo Le Cinq sept ("La kvin sep") ĝis junio 2015 kaj pri la radioprogramo "Par Jupiter!" (prae Si tu écoutes j'annules tout ("Se vi aŭskultas, mi nuligas ĉion")) kun Charline Vanhoenacker kaj Alex Vizorek, por la kroniko "Le moment Meurice" (La Meurice-a momento) dirata de "comique d'investigation" ("komikeco de enketeco") kaj farada de pikemaj popolintervjuoj.


En 2017, li publikigis libron verkita kun la gazetara desegnisto Marc Large titolata On n'est pas sérieux quand on a 2017 ans ("Oni ne seriozas kiam 2017-jaraĝas").


La 1-an de marto 2018, kune kun Charline Vanhoenacker kaj Alex Vizorek, li kandatitĝis por la prezidanteco de Radio France. Ilia humura programo enhavas interalie "la eŭtanazio de France Info", la renomigo de programoj, kaj "kvin-steloj sistemo de notoj por la parolistoj, laŭ la modelo de la ŝoforoj de Uber"[6].


Lia unua romano titolata Cosme estis publikata la 7-an de marto 2018[7].



Opinioj kaj engaĝiĝoj |


Guillaume Meurice estas ofte difinata sur la amaskomunikiloj kiel maldekstremulo eĉ ekstrema maldekstremulo. Dum la franca prezidanta batolo de 2017, li deklaris ke li votus por Jean-Luc Mélenchon aǔ Philippe Poutou.


En 2015, Guillaume Meurice deklaris dum radioprograma kroniko esti vegetarano[8].


En 2018 Guillaume Meurice voĉe partoprenis al video de la asocio Amnestio Internacia pri Homaj rajtoj[9].



Ligiloj |



  • Retejo de Guillaume Meurice (franclingva): https://www.guillaumemeurice.fr/

  • La "Meurice-aj momentoj" (franclingva): https://www.franceinter.fr/emissions/le-moment-meurice





Referencoj |




  1. « Dijon : Guillaume Meurice (France Inter), un envoyé “un peu” spécial » [archive], sur Le Bien public.com, 3 novembre 2015 (consulté le 18 janvier 2016).


  2. Rossana Di Vincenzo, « Charlie Hebdo, Restos du cœur... Avec Guillaume Meurice, on peut rire de tout sur France Inter » [archive] sur telerama.fr, 7 juillet 2015 (consulté le 17 novembre 2015).


  3. « Biographie » [archive], sur guillaumemeurice.fr (consulté le 17 novembre 2015).


  4. Jérôme Lefilliâtre, « Guillaume Meurice : D’extrême gausse » [archive] Libération.fr, 28 décembre 2016


  5. «Biographie» [arkivo], ĉe guillaumemeurice.fr (konsultita la 19an de oktobro 2017).


  6. Mariel Bluteau, https://www.franceinter.fr/amp/humour/les-belges-presidents


  7. https://www.guillaumemeurice.fr/le-livre-guillaume-meurice


  8. « Repas de substitution du 26 août 2015 » archive sur France Inter.fr, 26-an de aǔgusto 2015


  9. https://www.amnesty.fr/actualites/voir-pour-comprendre-la-declaration-universelle-des-droits-de-lhomme?utm_campaign=vpc_dudh&utm_medium=email&utm_source=emailing-don










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár