Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
La Eŭropa Parlamento estas gvidata de la prezidanto, elektata por 2,5-jara oficperiodo.
Tiu oficperiodo estas egala al la duono de la parlamanta oficperiodo. Kutime la ĉefaj frakcioj de la parlamento faras interkonsenton komence de ĉiu parlamenta oficperiodo (tiel nomata "teĥnika interkonsento"), por dividi inter si la du prezidantajn oficperiodojn de la parlamenta oficperiodo.
Prezidanto reprezentas parlamenton ekstere kaj gvidas ĝiajn debatojn.
Enhavo
1 Kronologio
1.1 Prezidantoj de la Komuna Eŭropa Asembleo, 1952–1958
1.2 Prezidantoj de la Eŭropa parlamenta Asembleo kaj de la nomumita Eŭropa Parlamento, 1958–1979
1.3 Prezidantoj de la senpere elektita Eŭropa Parlamento (ekde 1979 ĝis nun)
2 Referencoj
Kronologio |
Kelkaj el la prezidantoj de la Parlamento estis patroj de la eŭropa integriĝo kiel Paul-Henri Spaak, Alcide De Gasperi kaj Robert Schuman. Du virinoj okupis la postenon, Simone Veil kaj Nicole Fontaine.
Prezidantoj de la Komuna Eŭropa Asembleo, 1952–1958 |
Periodo | Prezidanto | Landa partio | Eŭropa frakcio | Lando |
1952–1954 | Paul-Henri Spaak | PSB | Socialistoj | Belgio |
1954 | Alcide De Gasperi[1] | DC | Kristanaj Demokratoj | Italio |
1954–1956 | Giuseppe Pella | DC | Kristanaj Demokratoj | Italio |
1956–1958 | Hans Furler | CDU | Kristanaj Demokratoj | Federacia Respubliko Germanio |
Prezidantoj de la Eŭropa parlamenta Asembleo kaj de la nomumita Eŭropa Parlamento, 1958–1979 |
Periodo | Prezidanto | Landa Partio | Eŭropa Frakcio | Lando |
Prezidantoj de la Eŭtopa Parlamenta Asembleo, 1958-1962 | ||||
---|---|---|---|---|
1958–1960 | Robert Schuman | MRP | Kristanaj Demokratoj | Francio |
1960–1962 | Hans Furler | CDU | Kristanaj Demokratoj | Federacia Respubliko Germanio |
Prezidantoj de la nomumita Eŭropa Parlamento[2], 1962-1979 | ||||
1962–1964 | Gaetano Martino | PLI | Liberaluloj kaj proksimuloj | Italio |
1964–1965 | Jean Pierre Duvieusart | PSC-CVP | Kristanaj Demokratoj | Belgio |
1965–1966 | Victor Leemans | PSC-CVP | Kristanaj Demokratoj | Belgio |
1966–1969 | Alain Poher | MRP | Kristanaj Demokratoj | Francio |
1969–1971 | Mario Scelba | DC | Kristanaj Demokratoj | Italio |
1971–1973 | Walter Behrendt | SPD | Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj | Federacia Respubliko Germanio |
1973–1975 | Cornelis Berkhouwer | VLD | Liberaluloj kaj proksimuloj | Nederlando |
1975–1977 | Georges Spénale | PS | Socialistoj | Francio |
1977–1979 | Emilio Colombo | DC | Kristanaj Demokratoj | Italio |
Prezidantoj de la senpere elektita Eŭropa Parlamento (ekde 1979 ĝis nun) |
Periodo | Tempo | Nomo | Frakcio | Lando |
---|---|---|---|---|
1. | 1979–1982 | Simone Veil | LDR | Francio |
1982–1984 | Piet Dankert | Soc | Nederlando | |
2. | 1984–1987 | Pierre Pflimlin | EPP | Francio |
1987–1989 | Lord Plumb | ED | Britio | |
3. | 1989–1992 | Enrique Barón Crespo | Soc | Hispanio |
1992–1994 | Egon Klepsch | EPP | Germanio | |
4. | 1994–1997 | Klaus Hänsch | Soc | Germanio |
1997–1999 | José María Gil-Robles | EPP | Hispanio | |
5. | 1999–2002 | Nicole Fontaine | EPP | Francio |
2002–2004 | Pat Cox | ELDR | Irlando | |
6. | 2004–2007 | Josep Borrell Fontelles | Soc | Hispanio |
2007–2009 | Hans-Gert Pöttering | EPP | Germanio | |
7. | 2009–2012 | Jerzy Buzek | EPP | Pollando |
2012– | Martin Schulz | Soc | Germanio |
Referencoj |
↑ Forpasinta dum la mandato la 19-an de aŭgusto 1954.
↑ En 1962 la Parlamenta Asembleo voĉdonis por ŝanĝi sian nomon al "Eŭropa Parlamento"; ĉiuj ceteraj karakterizoj de la institucio restis senŝanĝaj.