Jean Jaurès



















































Jean Jaurès

Jean-Jaurès01.jpg
Personaj informoj

Naskonomo

Auguste Marie Joseph Jean Léon Jaurès

Naskiĝo

3-an de septembro 1859 (1859-09-03)
en Castres

Morto

31-an de julio 1914 (1914-07-31) (54-jara)
en Parizo

Kaŭzo de morto

murdo

Tombo

Panteono de Parizo

Ŝtataneco

Francio

Alma mater
Normala Supera Lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand

Profesio

politikisto, profesoro, ĵurnalisto, verkisto, historiisto, reporter

Lingvoj

latina lingvo, Esperanto, franca lingvo
Familianoj

Frat(in)o
Louis Jaurès







v  d  r


Information icon.svg



Auguste Marie Joseph Jean Léon Jaurès, mallonge Jean Jaurès (naskiĝis la 3-an de septembro 1859 en Castres, mortis la 31-an de julio 1914 en Parizo) estis franca politikisto.




La monumento de Jean Jaurès en Carmaux




La adoleskanto Jean Jaurès en la jaro 1875




Jean Jaurès leganta la kreitan de li en la jaro 1904 gazeton L'Humanité, fotita de Henri Manuel, en la jaro 1905




Enhavo






  • 1 Vivo


    • 1.1 Oportunisto


    • 1.2 La granda striko de Carmaux


    • 1.3 Socialisto


    • 1.4 Pacifisto




  • 2 Jaurès kaj Esperanto


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Rete legeblaj tekstoj





Vivo |



Ido de burĝa provincana familio, li alvenis unua ĉe la enirkonkurso al la prestiĝa Normala Supera Lernejo (École Normale Supérieure) en 1878, kaj iĝis agregaciulo pri filozofio en 1881. Li unue instruis en Albi, kaj poste iĝis docento en la beletra universitato de Tuluzo en 1882. Li estis elektita kiel respublikano en Castres en 1885. Kvar jarojn pli poste, malsukceso ĉe la sama baloto igis lin kandidati en Tuluzo, ĉi foje kiel socialisto, kaj por la urba balotado.




Jean Jaurès en 1898, foto de Nadar




La tombe de Jean Jaurès en Panteono de Parizo




La placo de Jean-Jaurès




La nacia muzeo de Jean Jaurès




La unu el la salonoj de la muzeo de Jean Jaurès, nomata Jean Jaurès kaj la gazetaro



Oportunisto |


Jaurès ne ĉiam estis socialisto kaj marksisto. Li komence aliĝis al la ideoj de Jules Ferry kaj sidis en la parlamento inter la "oportunistoj", t.e. socie moderaj respublikanoj. Li tiam opiniis la socialistojn perfortemaj kaj danĝeraj por la respublika ordo, sed tamen interesiĝis pri la situacio de la laborista klaso kaj batalis favore al la unuaj sociaj leĝoj de la reĝimo (pri sindikata libereco, protekto de la delegitoj, kreo de la laboristaj emeritkasoj...).



La granda striko de Carmaux |


Jaurès staris marĝene de la nacia politika vivo kiam, en 1892, ekis la granda striko de la minoj de Carmaux. La elektita urbestro, Calvignac, sindikatisto kaj socialisto, ministo, estis maldungita de la markizo de Solages, posedanto de la minoj, ĉar li plurfoje forestis por plenumi siajn urbestrajn taskojn. La laboristoj ekstrikis, kaj la ŝtato sendis 1500 militistojn reage por defendi la "liberecon de la laboro". Tiam ankaŭ okazis la Skandalo de Panamo, kaj Jaurès tiam definitive aliĝis al la socialisma tendaro.


Sub lia premo, la registaro solvis la konflikton Solages-Calvignac favore al Calvignac. Solages, kiu estis deputito, rezignis pri sia posteno, kaj estis anstataŭata de Jaurès ĉe la tuj posta baloto.



Socialisto |


Ekde tiam Jaurès konstante defendos la interesojn de la laboristaro. En 1904 li fondis la gazeton L'Humanité, kaj estis unu el la ĉefaj klopodantoj por la kunigo de ĉiuj laboristaj tendencoj sine de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) en 1905.



Pacifisto |


Liaj pacifismaj intervenoj mallonge antaŭ la komenco de la Unua mondmilito igis lin ekstreme malpopulara inter naciistoj, kaj li estis mortpafita en pariza kafejo tri tagojn antaŭ la militkomenco. Tiu ĉi murdo atingis sian celon, ĉar ĝi faciligis la aliĝon de la maldekstro kaj de multaj hezitemuloj al la "Sankta Unuiĝo".


Post la milito, multaj francaj stratoj ricevis lian nomon, memore al lia kontraŭmiliteco. Ankaŭ pariza metrostacio portas lian nomon.



Jaurès kaj Esperanto |


En 1907 okazis la 7-a kongreso de la Dua Internacio en Stutgarto. Du francaj socialistoj – unu el ili Jean Jaurès – metis proponon en la tagordon, ke Esperanto estu uzata en la oficialaj dokumentoj de la Internacia Socialista Estraro en Bruselo. Tiu relative modesta propono fiaskis, ĉefe pro tre akra kontraŭstaro de germana socialdemokrato. Cetere, tiu malakcepto estis malbone digestita far socialdemokratoj en la esperantista mondo kaj kelkaj el ili – inter kiuj la tiama esperanto-pioniro Edmond Privat – protestis per publika letero en kiu ili substrekis la kontraston inter la principa internaciismo de socialistoj kaj ties reala konduto.



Vidu ankaŭ |



  • Jaurès (pariza metrostacio)

  • Boulogne - Jean Jaurès (pariza metrostacio)



Rete legeblaj tekstoj |






Faces-nevit.svg
Trovu « Jean Jaurès » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»



  • Internaciismo - Patriotismo (1910)

















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár