Anna Atkins
Anna Atkins (naskiĝis la 16-an de marto 1799 en Tonbridge, Kent; mortis la 9-an de junio 1871 en Halstead Place proksime de Sevenoaks, Kent; naskiĝinta je la nomo Anna Children) estis angla botanikistino kaj ilustristino. Ŝi publikigis la unuan libron, kiu ilustriĝis ekskluzive per fotografia tekniko, kaj konsideratas unu el la unuaj fotistinoj.[1] La fotografia tekniko, kiun ŝi evoluigis, rezultigis helbluajn bildojn sur malhelblua fono kaj produktiĝis inter alie per kalia ferocianido - tiel ekestis ĝia nomo "cianotipio".
La 16-an de marto 2015 ŝi cetere memoriĝis en la titolpaĝo de la reta serĉilo Guglo.
Referencoj |
↑ artikoleto “Seeing is Believing” ("vidado signifas kredadon") en la retejo de la Publika Biblioteko de Novjorko (New York Public Library), vidata la 16-an de marto 2015