Metakrilata acido









































































































Metakrilata acido

Methacrylic acid 200.svg

Plata kemia strukturo de la Metakrilata acido

Methacrylic acid molecule ball.png

Tridimensia strukturo de la Metakrilata acido

Matricaria recutita - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-091.jpg

Metakrilata acido trovatas en la folioj de la kamomilo

Alternativa(j) nomo(j)



  • α-metakrilata acido

  • 2-Propenoata acido

  • 2-metil-akrilata acido

  • 2-metil-propenoata acido


Kemia formulo
C4H6O2
CAS-numero-kodo
79-41-4
ChemSpider kodo
3951
PubChem-kodo
4093
Merck Index 15,6013
Aspekto senkolora solido aŭ likvaĵo
kun akre malagrabla odoro

Fizikaj proprecoj
Molmaso 86.06 g·mol-1
Denseco 1.015 g cm−3
Fandpunkto 15 °C
Bolpunkto 161 °C
Refrakta indico
n76120{displaystyle n_{761}^{20}} 1,4314
Ekflama temperaturo 77.2 °C
Memsparka temperaturo 400 °C
Solvebleco
Akvo:9 g/100ml
Mortiga dozo (LD50) 180 mg/kg (buŝe)

Sekurecaj Indikoj
Risko
R20/21/22 R35 R37
Sekureco
S20/21/22 S26 S35
S36/37/39 S45

Pridanĝeraj indikoj

Danĝero


Koroda
C
Koroda



GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo





05 – Koroda substanco

06 – Venena substanco


GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj
H302+332, H311, H314, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj
P261, P280, P305+351+338, P310

Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj
normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)



Metakrilata acido estas organika acida kombinaĵo, senkolora kaj viskozeca likvaĵo kun malabrabla odoro. Ĝi estas solvebla en varma akvo kaj mikseblas kun plejmulto el la organikaj solvantoj. Metakrilata acido industrie produktatas larĝaskale kiel antaŭanto de ĝiaj esteroj, ĉefe la metila metakrilato kaj ĝia polimero la polimetila metakrilato.


La metakrilatoj havas sennombrajn uzojn, plej specife en la manufakturo de polimeroj. La metila metakrilato nature okazas en etaj kvantoj en la oleo de la Chamaemelum nobile. Akrilata kaj metakrilata acidoj facile polimerizas en ĉeesto de lumo, varmo kaj oksigeno, kaj ankaŭ sub la agado de oksidigagentoj tiaj kiaj la peroksidoj. Ankaŭ ripetitaj frostoj kaj fandprocezoj povas kaŭzi polimerizon.















Geometria Izomerio
Crotonic acid structure.png Isocrotonic acid structure.png
Methacrylic acid structure.png
Krotonata acido Izokrotonata acido
Metakrilata acido



Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Sintezo


  • 3 Literaturo


  • 4 Kunrilataj kemiaĵoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Referencoj





Historio |


Metakrilata acido estis unue sintezita de Edward Frankland (1825-1899)[1] kaj Baldwin Francis Duppa (1828-1873)[2] sub la formo de ĝia etila estero per reakcio kun fosfora kvinklorido kaj estero de izobutirata acido. En 1880, la polimera formo de la metakrilata acido estis unue priskribita. Ĝi nature okazas kiel estero de la kamomiloleo.



Sintezo |


  • La industria metodo por sintezado de la metakrilata acido kaj ĝiaj esteroj sidas sur la interagado de acetono-cianohidrino kaj akvo:




Sintezo de Metakrilata acido ekde la acetonocianohidrino.


  • Per oksidiga senhidrogenigo de la izobutirata acido:

[3]





Sintezo de Metakrilata acido ekde la izobutirata acido.


  • Per oksidado de la metakroleino en ĉeesto de molibdena, vanada kaj fosfora kataliziloj:[3]




Sintezo de Metakrilata acido ekde la metakroleino.


  • Per oksidado de la izobutileno kun nitrogena duoksido

  • Per kataliza oksidado de la izobutileno kun atmosfera oksigeno tra la etapo de la metakroleina formiĝo.


Literaturo |



  • NIST Chemistry WebBook

  • Cameo Chemicals


  • Handbook of Fillers, Extenders, and Diluents, Michael Ash, Irene Ash


  • Handbook of Rubber Bonding, Bryan G. Crowther


  • Handbook of Commercial Catalysts: Heterogeneous Catalysts, Howard F. Rase


  • Venomous Animals and Their Toxins, G. Habermehl

  • Chemical Book



Kunrilataj kemiaĵoj |






Vidu ankaŭ |



  • Natria metakrilato

  • Akrilamido

  • Akroleino

  • Akrilata acido

  • Akrilonitrilo

  • Metakroleino



Referencoj |





  1. Edward Frankland: Chemistry, Controversy and Conspiracy in Victorian England, Colin A. Russell


  2. Journal of the Chemical Society

  3. 3,03,1Polyoxometalate Molecular Science, Juan J. Borrás-Almenar, E. Coronado, Achim Müller, Michael Pope











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár