Marco Cavagna
Malkovritaj asteroidoj : 17 | ||
---|---|---|
7199 Brianza | 28-a de marto 1994 | kun V. Giuliani |
7848 Bernasconi | 22-a de februaro 1996 | kun A. Testa |
8106 Carpino | 23-a de decembro 1994 | kun P. Sicoli |
8935 Beccaria | 11-a de januaro 1997 | |
13777 Cielobuio | 20-a de oktobro 1998 | kun A. Testa |
16682 Donati | 18-a de marto 1994 | kun V. Giuliani |
19287 Paronelli | 22-a de februaro 1996 | kun A. Testa |
19318 Somanah | 2-a de decembro 1996 | kun F. Manca |
23571 Zuaboni | 1-a de januaro 1995 | kun E. Galliani |
(31254) 1998 DK23 | 27-a de februaro 1998 | kun P. Chiavenna |
33035 Pareschi | 27-a de septembro 1997 | kun A. Testa |
(33151) 1998 DY11 | 25-a de februaro 1998 | kun P. Ghezzi |
35316 Monella | 11-a de januaro 1997 | kun P. Sicoli |
(55854) 1996 VS1 | 8-a de novembro 1996 | kun P. Chiavenna |
69971 Tanzi | 18-a de novembro 1998 | |
(79382) 1997 GC4 | 8-a de aprilo 1997 | kun P. Chiavenna |
(85433) 1997 CJ22 | 13-a de februaro 1997 | kun A. Testa |
Marco CAVAGNA (naskiĝinta en 1958 ; mortinta la 9-an de aŭgusto 2005 aĝa je 47 jaroj) estis itala amatora astronomo, interesita al observado de diversaj astronomiaj objektoj : variantaj steloj, kometoj, asteroido, kaŝado far de asteroidoj.
Li estis ano de la teamo, kiu laboris en la Observatorio de Sormano kaj estas unu el la fonditoj de la "Gruppo astrofili Brianza" (Grupo da amatoraj astronomoj de Brianza) kiu mastrumas ĝin.
Marco Cavagna estis unu el la fonditoj ankaŭ de la asocio "CieloBuio", kiu luktas kontraŭ la luma poluo. Li estis ano de pluraj aliaj astronomiaj asocioj el kiuj la American Association of Variable Star Observers (AAVSO) kaj estis konsultisto por la Komisiono 20 de Sekcio III de la Internacia Astronomia Unio.
Li mortis la 9-an de aŭgusto 2005 pro cerbovaskula akcidento.
En lia honoro oni donis lian nomon :
- En 1999, al la asteroido 10149 Cavagna.[1]
- En oktobro 2005, al la nova teleskopo de 50 cm de la Observatorio de Sormano.[2]
Notoj kaj referencoj |
↑ Asteroido 10149 Cavagna, de IAU Minor Planet Center (angle)
↑ Observatorio de Sormano : Instrumentoj (itale)
External links |
angle itale Nekrologoj de Marco Cavagna el la paĝaro de la Observatorio de Sormano
itale En memoro de Marco Cavagna