Kloropseedoj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kloropseedoj


Chloropsis sonnerati
Chloropsis sonnerati


Biologia klasado


























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Paseroformaj Passeriformes

Familio:

Kloropseedoj Chloropseidae

Genro:

Chloropsis
Jardine & Selby, 1827


Specioj


Vidu tekston.



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kloropseedoj









v  d  r


Information icon.svg



La Kloropseedoj (Chloropseidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu orientalisa familio estas unu genro kaj ok specioj. Kloropseedojn oni antaŭe kune kun la Egitinedoj (Aegithinidae) kaj la Irenedoj (Irenidae) enordigis en unu familion Irenidae.


Kloropseedoj estas disvastiĝintaj de Sudazio ĝis Sud-Orienta Azio kaj loĝas je malgrandaj grupoj en la supraj regionoj de la arboj en tropikaj arbaroj aŭ montarbaroj en alteco ĝis 1300 metroj. Sur la grundo oni malofte renkontas ilin. Iliaj kruroj proporcie al la korpo estas mallongaj kaj ilia beko longa. Ili posedas longan, verdan, densan plumaron, sed la inoj estas pli modestkoloraj. La maskloj sur la flugiloj kaj en la kaporegiono havas bluajn, ruĝajn aŭ flavajn kolormakulojn. Ilia manĝaĵo konsistas el insektoj, fruktoj, beroj, polenoj kaj nektaro.


Ili disponas pri larĝa skalo da tonoj, kiujn ili persiste recitas, kaj ili kapablas imiti la voĉojn de aliaj specioj. La plumarkoloro kaj la kantarto faras ilin ŝatataj kaĝobirdoj en iliaj landoj.



Genro kaj specioj |



  • Kloropseo (Chloropsis)


    • Flavflugila kloropseo (Chloropsis flavipennis)


    • Palavana kloropseo (Chloropsis palawanensis)


    • Sonnerat-kloropseo (Chloropsis sonnerati)


    • Cejanbarba kloropseo (Chloropsis cyanopogon)


    • Hindoĉina kloropseo (Chloropsis cochinchinensis)


    • Orfrunta kloropseo (Chloropsis aurifrons)


    • Hardwick-kloropseo (Chloropsis hardwickii)


    • Gracia kloropseo (Chloropsis venusta) [1]




Referencoj |





  1. Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj








Chloropsis cochinchinensis





Chloropsis hardwickii






Portala ikono Portalo pri Birdoj







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár