Meliso el Samoso
Meliso naskiĝis en Samoso ĉirkaŭ la fino de sesa jarcento a.K aŭ en la unuaj jaroj de la kvina. Li estas konsiderata la sistemiganto de la elaja pensmaniero.
Kontraŭe de Parmenido, la fondinto de la elaja skolo, Meliso asertas ke la esto estas senfina. Se la esto havus finon, ĝi estus limigita de la malpleno, de la nenio, de la malesto. Tio ĉi estas nepensinda, neakceptinda.
La elaja esto de Meliso, fariĝas senlima laŭ ĉiu aspekto, space kaj tempe, tio estas, ĝi estas eterna, netempa. La esto estas plena je si mem, neŝanĝebla, senfina, senlima, nesuferema, nedividebla, unueca.
La fenomenaj objektoj ŝajnas ekzisti, sed ili ne vere ekzistas.
Antaŭsokrataj filozofoj |
Mileta skolo : |