Peter Benson




Peter John BENSON, nask. en 1940, estas usona teknika tradukisto rusa-angla, esperantisto kaj vortaristo.


Post teknika edukado li fariĝis tradukisto specialigita sur la teknika terminaro angla kaj rusa de spaco-veturado. Profesie li laboras pri nova teknika vortaro rusa-angla.


Benson lernis Esperanton en la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ komenciĝis verki personan glosaron kiel suplementon al la malnovaj anglaj Esperanto-vortaroj haveblaj tiuepoke. Ĝi fariĝis la nukleo de lia Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED) aperigita en 1995 de Esperanto League for North America (ELNA) kun ĉirkaŭ 28 000 kapvortoj.



Eksteraj ligiloj |


Libroj de Peter J. Benson en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo







Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error