Sremska Mitrovica






Sremska Mitrovica situas en la mapo en la verda municipo




Ortodoksa preĝejo en Sremska Mitrovica




Preĝejo om. al S. Demetero en Sremska Mitrovica




Ponto ĉe Sremska Mitrovica




Mapo pri municipo de Sremska Mitrovica


Sremska Mitrovica, (serbe Сремска Митровица, kroate Srijemska Mitrovica, germane Syrmisch Mitrowitz, hungare Szávaszentdemeter) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono). Ankoraŭ 25 vilaĝoj apartenas al la municipo.




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Famuloj


  • 6 Vidu ankaŭ





Bazaj informoj |




  • Areo:  km²


  • Loĝantaro: 39000


  • Poŝtkodoj: 22000, 22101, 22103, 22111, 22113


  • Telefonprefikso: 22


  • Aŭtokodo: SM



Situo |


Sremska Mitrovica situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ bordoj de Sava (rivero) (precipe en la maldekstra bordo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Beogrado-Zagrebo.



Historio |


Komence keltoj vivis tie, poste la romianoj havis tie tre gravan urbon nomatan Colonia Flavia Sirmium. Post disvolviĝo de la kristanismo la urbo iĝis episkopejo. En la 5-a jarcento la hunoj konkeris la urbon, poste alvenis diversaj nomadaj triboj. En 582 la avaroj plene detruis la urbon, poste la bulgaroj refondis la episkopejon. Hungaroj alvenis en 896 kaj la urbo apartenis foje al hungaroj, foje al Bizanco. En 1180 la bizancanoj foriris, la hungaroj konstruis fortikaĵon el la abatejo. En la 1520-aj jaroj la turkoj konkeris la urbon, la hungaroj rifuĝis, serboj alvenis. Post la turkoj la urbo estis parto de limgarda zono de Habsburga Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo estis distriktejo de distrikto Mitrovica en Szerém. Poste la urbo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1945 la urbo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Sremska Mitrovica 39094 da homoj, (serboj 31127 (80 %), kroatoj 2130 (5 %), jugoslavianoj 961 (3 %), rutenoj 620, hungaroj 524 (1 %) kaj aliaj).



Vidindaĵoj |



  • ruinaĵoj de baziliko

  • muzeo


  • preĝejo omaĝe al Sankta Demetrio

  • grekokatolika preĝejo

  • romkatolia preĝejo


  • kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)

  • preĝejo omaĝe al martiroj

  • en la proksimeco Nacia parko Fruŝka Gora



Famuloj |



  • András Petrich, hungara oficiro naskiĝis en la urbo


Vidu ankaŭ |


  • Strukturo de Vojvodino



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár