Bodo Ramelow






Bodo Ramelow (2011)

Bodo RAMELOW (naskiĝinta la 16-an de februaro 1956 en Osterholz-Scharmbeck) estas germana politikisto kaj ekde decembro 2014 ministroprezidento de la Liberŝtato Turingio.[1]




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Membriĝo al la Maldekstruloj


  • 3 Piednotoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Li frekventis la 10-an klasŝtupon de la Profesia plukleriĝlernejo (Kaufmännische Schule Marburg, orientiĝo "vendado") kaj ekzamenitis ĉe la supera faklernejo kiel vendisto. Li iĝis krome fare de la Ĉambro industria-komerca ekzamenita trejnisto. Poste li trapasis la abiturientan ekzamenon (fakaltlerneja nivelo). Li trejnitis kiel vargrupgvardanto kaj laboris i.a. ĉe la firmao Karstadt. Li iĝis filiestro ĉe Jöckel Vertriebs-GmbH Marburg. De 1981 ĝis 1990 li estis sindikata sekretario en Meza Hesio, poste ĝis 1999 landa estro de la sindikato HBV Thüringen.
Li estas membro ĉe la sindikato de la servopretantoj ver.di, ĉe la Germana-israela societo DIG, ĉe Volkssolidarität. De 1991-99 li krome estis unua vicestro en la Kultursocieto Mauernbrechen.



Membriĝo al la Maldekstruloj |


En aprilo de 1999 Ramelow ekmembriĝis al la partio La Maldekstro (antaŭa nomo ĝis 2007: PDS). En 2004 li kandidatis por la ministroprezidenteco kaj elektitis membro de la frakciestraro. En 1999 li iĝis deputito en la Turingia Landa Parlamento kie li estis de 1999-2001 vicestro kaj de novembro 2001 ĝis oktobro 2005 estro de la maldekstra frakcio. Membro de la Federacia Parlamento li iĝis en 2005 (ĝis septembro 2009, kiam li rezignis favore al Frank Tempel). Krome li estis/estas membro de la Etika komitato, estro de la Germana-hispana parlamentanaro, vicfrakciestro, komisiito pri religiaj aferoj de La Maldekstro kaj tutgermana balotbatalestro de la Maldekstruloj .En junio 2006 Ramelow eksciis ke li ekde multaj jaroj observatas fare de la Federacia oficejo por konstitucia protektado, i.a. pro siaj funkciulaj deĵoroj en la partio La Maldekstro kun suspekto je ekstremismaj agadoj.


En la 5-a de decembro li elektitis ministroprezidento de Turingio kaj ekestris registaron koalician kun la Alianco '90/La Verduloj kaj Socialdemokratia Partio de Germanio. Lia antaŭulino estis la kristandemokratino Christine Lieberknecht. Li estas la unua ministroprezidento de germana federacia lando apartenanta al la posteula partio de SED.



Piednotoj |





  1. Anonco de la elekto en la dua elektorondo.




Eksteraj ligiloj |



  • Biografio ĉe la retpaĝaro de Bundestag.

  • Hejmpaĝo de Ramelow.


  • Informoj pri Bodo Ramelow en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane

  • Retpaĝaro de la Landa Parlamento de Turingio.

  • Artikolo pri la duonsekreta observado de Ramelow en la gazeto Süddeutsche Zeitung de julio 2010.














Antaŭe:
Ministroprezidanto de Turingio
Poste: Coat of arms of Thuringia.svg
Christine Lieberknecht
2014 –















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár