Muro






Ciklopa muro.


Muro estas konstruaĵo, kiu servas al defendo de homoj kaj ĝia havaĵo de naturaj fenomenoj (ekz. muro de la domo kaj alia socia konstruaĵo) aŭ fortikaĵo por defendi bienon, urbon aŭ pli grandan areon de aliaj nedezirindaj homoj. Kelkfoje muro sin prezentas restaĵo de iu valora arkitektura objekto aŭ koncerna al iu grava historia evento.




Arta brika volbeca muro.


Laŭ Francisko Azorín muro estas Masonaĵo starigita por subteni plafonon, limigi spacon, kontraŭstari puŝon, k.c.[1] Li indikas etimologion el la latina murus (muro). Kaj li aldonas longan liston de terminoj por diversaj murtipoj (vidu sube), klarigita per kelkaj bildoj, ne kongruaj kun la listigitaj tipoj.[2]


Ĉiam laŭ Azorín,



  • laŭ ĝia celo nomiĝas: bara, subtena, retena, divida, defenda,...

  • laŭ ĝia formo: rekta, oblikva, rampa, cilindra,...

  • laŭ ĝia materio: ŝtona, brika, blokara, tera,...

  • laŭ ĝia dikeco: n. centimetra dika.

  • laŭ ĝia dispecigo,

    • la ŝtonaj: isodoma, pseudoisodoma, diatona, retata, spikata, poligonara, ordigata, ciklopa

    • la brikaj: belgotipa, flandrotipa, anglotipa, hispanotipa,...[3]






Enhavo






  • 1 Famaj muroj


  • 2 Vidu ankaŭ


  • 3 Proverbo


  • 4 Referencoj





Famaj muroj |




Granda Ĉina Muro.




  • Granda Ĉina Muro - Ĉinio


  • Muro de Lamentoj - Jerusalemo


  • Muro de Hadriano - Britio, Limeso (fortikaĵo) - Germanio


  • Berlina Muro - Germanio

  • Israela barilo en Cisjordanio

  • Muroj de Jeriĥo

  • Muro de morto, Auschwitz



Vidu ankaŭ |



  • Abatiso

  • Digo

  • Fortikaĵo

  • Remparo

  • Vando



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri muro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:









  • Citaĵo

     Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. 







  • Citaĵo

     Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. 







  • Citaĵo

     Stari por iu kiel muro kaj turo. 



Referencoj |




  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 146.


  2. Azorín, samloke.


  3. Azorín, samloke.


  4. [1]










  • Kategorio Muro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár