Ónod






Fortikaĵo de Ónod




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj





Bazaj informoj |


Ónod estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Miskolc.




  • Areo: 18  km²


  • Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0012/20.9183

  • Alto super marnivelo: 100 m


  • Loĝantaro: 2510


  • Poŝtkodo: 3551


  • Telefonprefikso: 46



Situo |


Ónod situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ flankovojoj. Nyékládháza troviĝas 7, Emőd 13, Tiszaújváros 15, Miskolc 22 km-ojn.



Historio |


La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1296 en formo "Olnod", kiu iĝis kampurbo en la 14-a jarcento. Tiutempe grava fortikaĵo konstruiĝis, kiun la turkoj ne povis okupi en 1561 kaj en 1582, sed ili detruis la urbeton. En 1639 la turkoj bruldetruis la fortikaĵon, baldaŭe la Habsburgoj faris ĝin pli ruina. En 1707 Francisko Rákóczi la 2-a tien kunvokis parlamenton, kiu pro inundo okazis en la najbara Köröm.


Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, infanokuracejo.



Vidindaĵoj |



  • kalvinana preĝejo de 1794

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Julia el Kartago de 1866

  • preĝdomo de baptistoj

  • restaĵo de la fortikaĵo

  • kastelo


  • statuo pri Suzanna Lorántffy, tie naskiĝinta




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár