Ardud
Ardud | |||
---|---|---|---|
Urbo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Satu Mare | ||
Alinome | Erdőd (hungare), Erdeed (germane) | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 39′ N, 22° 53′ O47.64222222222222.888611111111Koordinatoj: 47° 39′ N, 22° 53′ O | ||
| |||
Alto super maro | 129 m | ||
Poŝtkodo | xxxxxx | ||
Loĝantaro | 6.231 (en 2011) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 136848 | ||
Ardud hungare: Erdőd, germane: Erdeed) estas urbo en Rumanio sude de Satu Mare. Ardud estas kuracbanejo. Administre apartenas al Ardud la vilaĝoj Ardud Vii, Baba Novac, Gerăușa, Mădăras kaj Sărătura.
Ardud situas ĉe la nacia vojo DN19A, kiu ligas ĝin al Satu Mare.
Kun loĝantaro de 6.231 (2011) Ardud estas la plej malgranda urbo de distrikto Satu Mare. Kompare al la censo de 2002 ĝi perdis 255 loĝantojn.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Ĝemelkomunumoj
5 Renomaj personoj
6 Eventoj
7 Komunumoj pri erdő (=arbaro) en Hungara reĝlando
8 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 Erdőd havis 3602 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 4873 (rumanoj, 20 % da hungaroj).
Historio |
Ĝia unua skriba mencio estas el 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Erdőd apartenis al Hungario (Szatmár).
Tradicie por Ardud oni uzis ankaŭ la rumanan nomon Pădureni, kiu same kiel la hungara nomo Erdőd rilatas etimologie al "arbaro".
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Ĝemelkomunumoj |
Veliki Beregi, Ukrainio
Szakoly, Hungario
Trévoux, Ain en Francio
La Martyre, Finistère en Francio
Napkor en Hungario
Nyirbeltek en Hungario
Renomaj personoj |
Tamás Bakócz (ĉ. 1442–1521): kardinalo, ĉefepiskopo de Esztergom.
Lajos Bartók (Erdőd, 24-a de majo 1851 – Budapest, 31-a de decembro 1902): poeto, dramverkisto, redaktoro
Antal Czier: agronomo
János Mészáros: pastro, poeto
Lajos Nagy: geologo.
János Ungváry / Unghváry (Losonc, 1763 – Erdőd, 10-a de oktobro 1807): hungara aktoro, tradukisto.
Eventoj |
Sándor Petőfi kaj Júlia Szendrey tie geedziĝis la 7-an de septembro 1847.
Komunumoj pri erdő (=arbaro) en Hungara reĝlando |
Erdőalja | Erdőbénye | Erdőcsinád | Erdőd | Erdőfüle | Erdőgyarak | Erdőhorváti |
Erdőkertes | Erdőkövesd | Erdős | Erdőskerek | Erdősmárok | Erdősmecske | Erdőszáda |
Erdőszakál | Erdőszengyel | Erdőszentgyörgy | Erdőtarcsa | Erdőtelek |
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
Situo en la distrikto
Turo de la fortikaĵo
|