Capella (programaro)




capella estas notkomposta programaro, kiun vendas la firmao capella-software el Söhrewald (distrikto Kassel). Ĝi estis evoluigita komence por la operaciumo DOS kaj prizorgata ĝis versio 1.5, aperinta en la jaro 1993. En la DOS-versio estis integrita la grafika interfaco GEM. Versio 2.0 estis la unua versio por Microsoft Windows 3.1, sed nur versio 2.1 funkciis glate.


Ĝi taŭgas por unu- kaj plurvoĉa komponaĵo (ekz. ĥoro- kaj orkestropartituroj), por kantoj (kun tekstoj) kaj gitarakordoj. La enigo funkcias laŭplaĉe per komputilklavaro, per komputila muso aŭ MIDI-klavaro.


Pro la relative malalta prezo ĝi estas disvastigita precipe en la praktikaj kaj duonprofesiaj sferoj de lernejaj muzikinstruistoj, eklezimuzikistoj, ĥorestroj kaj amatormuzikistoj.



Vidu ankaŭ |


  • Notkompostado


Eksteraj ligiloj |



  • Retejo de la vendanto


  • tobis-notenarchiv.de – verkoj de Johann Sebastian Bach kiel Capella-dosieroj


  • Retejo de „Kirchenmusikliste“ – religia muziko


  • Notenregal – kolekto de pli ol 6.000 verkoj




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo