Torricella-Taverne
















































Torricella-Taverne

Blazono de Torricella-Taverne


Blazono de Torricella-Taverne

Stacidomo Taverne-Torricella


Stacidomo Taverne-Torricella
Kantono
Tiĉino
Distrikto
Lugano
Komunumaro
Taverne

Koordinatoj 

46°4′0″N 8°55′0″O  /  46.06667°N, 8.91667°O / 46.06667; 8.91667 (Torricella-Taverne)Koordinatoj: 46°4′0″N 8°55′0″O  /  46.06667°N, 8.91667°O / 46.06667; 8.91667 (Torricella-Taverne)
Nombro de enloĝantoj
3034
Areo
5,24 km²
Alteco
427 m super marnivelo
Poŝtkodo
6808
Komunumkodo
5227

Mapo de Torricella-Taverne


Mapo de Torricella-Taverne

Torricella-Taverne estas komunumo kaj ĉefloko de la Komunumaro Taverne en la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3034 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Notoj kaj referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Torricella-Taverne situas sude de la montopasejo Monte Ceneri, poksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Tra la komunumo fluas la rivereto Vedeggio, kiu alfluas apud Agno al la Lago de Lugano. La komunumo konsistas el la partoj Taverne, Taverne superiore, Taverne inferiore, Il Motto kaj Torricella.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,24 km², de kiuj 69,4% estas kovritaj de arbaro, 8,8% servas por agrikulturo kaj 20,0% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Torricella-Taverne limas en nordo al Monteceneri, en oriento al Ponte Capriasca kaj Origlio, en sudo al Lamone kaj Bedano, kaj en okcidento al Alto Malcantone.



Trafiko |


Tra Torricella-Taverne pasas la kantanona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Lugano-Nordo situas proksiumume 3 kilometrojn sude de la komunumo. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Belinzono al Lugano la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Torricella datiĝas el la jaro 1254 kiel Torexella. En la jaro 1437 aperas la mencio Tabernas de Torexella. El dokumentoj de la jaro 1354 eblas konkludi, ke tiam en Torricella-Taverne ekzistas fortikaj instalaĵoj, kiuj verŝajne sekurigis la sudan limon de la reĝolando Agnuzzo. Sur monteto iam staris burgo, ke kiu konserviĝis turo kaj restaĵoj de ringomuro. Dum la militoj de la Helveta Revolucio en Torricella Taverne staciiĝis en la jaro 1799 la trupoj de la rusa Generalo Aleksandr Suvorov kaj la komunumo estis loko de bataleto inter la trupoj de Suvorov kaj Napoleono.[3]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Bernardino Croci Maspoli: Torricella-Taverne en Historia Leksikono de Svislando (2012-11-09)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Torricella-Taverne

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Torricella-Taverne – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo