Valencia dialekto

















































Valencia lingvo

Valencià

La Valencia lingvo
La Valencia lingvo

Parolata en

Hispanio

Regiono

Valencilando

Parolantoj
2 milionoj

Skribo

latina alfabeto

Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa

Italika

Latinida
Okcidenta latinida
Valencia




Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Valencilando

Reguligita de

Acadèmia Valenciana de la Llengua
Lingvaj kodoj

Angla nomo
Valencian

Franca nomo
valencien
Specimeno










v  d  r


Information icon.svg



La Valencia estas dialekto de la kataluna lingvo, kiu estas ĉefe parolata en orienta Hispanio. Ĝi estas laŭleĝe konsiderata kiel la ĝusta lingvo de Valencilando. Post la morto de la diktatoro Franco estis politika konflikto, ĉu la valencia lingvo estas memstara lingvo aŭ dialekto de la kataluna lingvo.


Laŭ la regiona aŭtonoma registaro (Generalitat Valenciana), en junio 2005, ĉirkaŭ 94% de la loĝantoj de Valencilando kapablas paroli ĝin, proksimume 78% kapablas paroli kaj legi ĝin, kaj proksimume 50% kapablas skribi ĝin.


Ekzistas forta politika polemiko en Valencio pri tio ĉu la valencia devas esti konsiderata dialekto de la kataluna aŭ memstara lingvo. La oficiala vidpunkto estas la unua, sed oni respektas kelkajn proprajn trajtojn, kaj uzas la nomon valencià. La aŭtoritatoj de Hispanio uzas ofte oficialajn versiojn de la dokumentoj en "valencia lingvo", sed ĝenerale ili estas identaj al la katalunlingvaj versioj. Kiam tiu(j) lingvo(j) fariĝis kunoficiala(j) en Eŭropa Unio en junio 2005, flanke de la eŭska kaj galega lingvoj, la oficiala komuniko de la hispana registaro nomis ilin per la parolturno "la lingvo kiu nomiĝas kataluna en la Aŭtonoma Komunumo de Katalunio kaj en la Balearaj Insuloj kaj kiu nomiĝas valencia en la Komunumo Valencia" [1]


Grupo aktiva defendas la memstarecon, interalie por substreki sendependecon disde la politika koncepto nomata Kataluna Landaro. La polemiko estas sekvebla en Esperanto en jenaj artikoloj de La Ondo de Esperanto: pledo de Augusto Casquero favora al la konsiderado kiel aparta lingvo, kaj respondon de Hèctor Alòs defendanta la unuecon de ambaŭ lingvoj.



Vidu ankaŭ |



  • Kataluna lingvo

  • Hispana lingvo



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Valencia dialekto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vikipedio en la Valencia lingvo (Reta enciklopedio)



  • Acadèmia Valenciana de la Llengua



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo