Episkopujo
- Ĉi tiu teksto priskribas ĉefe la romkatolikan eklezion. Iuj konceptoj aŭ terminoj povas malsami en aliaj eklezioj.
Episkopujo aŭ diocezo estas administra unuo en kristanaj eklezioj, gvidata de episkopo.
La vorto "diocezo" (greke διοίκησις dioikesis, latine dioecesis) origine nomis administran unuon en la Romia Regno.
Enhavo
1 Ĉefepiskopujo
2 En diversaj eklezioj
3 Titularaj episkopujoj
4 Princepiskopujoj
5 Apostolaj vikariatoj
6 Vidu ankaŭ
Ĉefepiskopujo |
Vidu ankaŭ: Ĉefepiskopo, Sufragana diocezo, Eklezia provinco
Ĉefepiskopujo (aŭ arki- aŭ arĥi-, -episkopujo aŭ -diocezo) estas episkopujo kies gvidanto, la ĉefepiskopo, estas superordigita al la episkopoj en la najbaraj episkopujoj. En la romkatolika eklezio, la ĉefepiskopo ankaŭ nomiĝas metropolito, la aliaj episkop(uj)oj estas sufraganaj (submetitaj, subordigitaj) al la ĉefepiskop(uj)o, kaj la ĉefepiskopujo kun ĉiuj siaj sufraganaj episkopujoj formas eklezian provincon.
En diversaj eklezioj |
Episkopoj kaj episkopujoj ekzistas en ortodoksismo, romkatolikismo, prakatolikismo, anglikanismo, kaj en kelkaj (sed ne ĉiuj) protestantaj eklezioj, ekzemple en la luteranaj eklezioj de la nordiaj landoj. Iuj protestantaj eklezioj anstataŭis episkopojn per superintendantoj aŭ forigis la titolon tute.
En landoj, kie aktivas pluraj kristanaj eklezioj, unu sama loko povas aparteni al pluraj diocezoj, ekzemple ekzistas unu "episkopujo de Stokholmo" kiu estas luterana kaj alia, kiu estas romkatolika. Kelkregione (ekzemple en Germanio) la evangelia eklezio ne plu uzas la nocion "diocezo", tiel ke ĝi nun estas uzata precipe de la katolika eklezio. Sed ekzemple la anglikana eklezio plu uzas tiun nocion. Ĝi fondis en 1980 la "diocezon de Eŭropo", kiu administras la anglikanajn komunumojn ekster Britio kaj Irlando.
En orientaj eklezioj oni uzas por episkopujo ankaŭ la vorton eparĥio.
Titularaj episkopujoj |
Vidu ankaŭ: Titulara episkopujo, Titulara episkopo, Helpepiskopo
Titulara episkopujo estas iama episkopujo kiu ne plu funkcias aŭ ne plu estas uzata, eble pro teritoria reorganizado, aŭ eble ĉar la iamaj kredantoj en la teritorio estis forpelitaj, aŭ akceptis alian religion. La unuaj titularaj episkopujoj ekestis dum la islama konkero de antaŭe kristanaj regionoj en Norda Afriko kaj Okcidenta Azio. Forpelitaj episkopoj plu tenis siajn titolojn, en la komenco esperante ke ili iam reakiros siajn episkopujojn, tiam nomatajn latine in partibus infidelium = en zonoj de nefideluloj. Hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 2000 titularaj episkopujoj romkatolikaj. Episkopo de tia episkopujo estas titulara episkopo, kontraste al dioceza episkopo aŭ episkopuja episkopo, kiu gvidas fakte ekzistantan episkopujon. La plej ofta rolo de titulara episkopo hodiaŭ estas helpepiskopo, kiu helpas diocezan episkopon plenumi sian laboron.
Titularaj episkop(uj)oj ekzistas ĉefe en la romkatolika eklezio, malofte en ortodoksaj eklezioj.
Princepiskopujoj |
Vidu ankaŭ: Princepiskopujo, Princepiskopo
En mezepoko, iuj episkopoj estis ankaŭ civilaj regantoj – princepiskopoj. Necesas distingi inter la diocezo (= episkopujo) de princepiskopo (= la teritorio kie li estis eklezia gvidanto = episkopo) kaj lia princepiskopujo (= la teritorio kie li estis civila reganto = princo).
Apostolaj vikariatoj |
Vidu ankaŭ: Apostola vikariato
Apostola vikariato estas administra unuo en la romkatolika eklezio, ofte establita anstataŭ normala episkopujo tie kie la katolika eklezio estas malmultnombra kaj/aŭ malstabila, kaj gvidata de apostola vikario, kiu kutime estas iu titulara episkopo.
Vidu ankaŭ |
- Episkopuja administranto
- Superintendanto
- Episkopejo