Pekino









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Pekino (apartigilo)


Koordinatoj: 39°54′20″N 116°23′29″E  /  39.90556°N, 116.39139°O / 39.90556; 116.39139 (Pekino)










































































































Pekino

ĉine 北京, pinjine Běijīng
urbo

Beijing montage.png

Ĉiela Altaro, simbolo de Pekino


Oficiala nomo: 北京

Lando

Ĉina Popola Respubliko Ĉina Popola Respubliko
Historiaj regionoj



Metroo

Metroo de Pekino
Konataj lokoj



Situo
Pekino
 - alteco
43,5 m s. m.
 - koordinatoj

39°54′20″N 116°23′29″E  /  39.90556°N, 116.39139°O / 39.90556; 116.39139 (Pekino)

Areo
16 808 km² (1 680 800 ha)

Loĝantaro
17 550 000 (2009)
Denseco

1 044,15 loĝ./km²

Parkoj

Beihai Parko, Zoologia ĝardeno

Estiĝo

3-a jarmilo a.K.
Ĉefsekretario
Liu Qi (刘淇)
Urbestro
Guo Jinlong (郭金龙)

Horzono

GMT (UTC+8)
Poŝtkodo

100000 - 102600
Telefona antaŭkodo
+86/10

Aŭtokodoj
京A, C, E, F, H, J, K, L, M, N, P
京B (taksio)

京G, Y (antaŭurbe)
京O (polico kaj aŭtoritatoj)
京V (en ruĝa koloro) (milita stabejo, centra registaro)



IHD
0.891 — tre alta

Floroj de urbo

Ĉina rozo, Krizantemo
Somera olimpiko

Somera Olimpiko 2008




Situo enkadre de Ĉinio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Ĉinio





Situo enkadre de Azio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Azio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Beijing

Retpaĝo: www.beijing.gov.cn


Pekino[1][2] (malofte Bejĝingo[3][4]; ĉine 北京 /pèi.tɕíŋ/ [pejĉing] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika,trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plejgrandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio.[5]. Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj.[6]


Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la kordilero YànShan (燕山) kaj la kordilero TàiHángShan (太行山) en la orienta, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.


La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝).




Enhavo






  • 1 Nomo


  • 2 Historio


    • 2.1 Antikva epoko


    • 2.2 Moderna epoko




  • 3 Geografio kaj Klimato


  • 4 Medio


  • 5 Administraj distriktoj


  • 6 Loĝantaro


  • 7 Trafiko


    • 7.1 Fervojo


    • 7.2 Metroo


    • 7.3 Aviado


    • 7.4 Ŝoseo




  • 8 Ekonomio


  • 9 Politiko


    • 9.1 Listo de urbestro


    • 9.2 Listo de ĈKP Sekretarioj




  • 10 Kulturo


    • 10.1 Literaturo


    • 10.2 Tradicia Arto


    • 10.3 Laozihaoo de Pekino


    • 10.4 Arto


    • 10.5 Komunikado


      • 10.5.1 Presejo


      • 10.5.2 Televido


      • 10.5.3 Radio






  • 11 Turismo


    • 11.1 Historiaj Restaĵoj


    • 11.2 Vizitindejoj


    • 11.3 Hutonoj


    • 11.4 Religio




  • 12 Eduko


  • 13 Sporto


  • 14 Ĝemelaj urboj


  • 15 Pekino kaj Esperanto


  • 16 Esperantistoj de Pekino


  • 17 Vidu ankaŭ


  • 18 Notoj


  • 19 Eksteraj ligiloj


  • 20 Referencoj





Nomo |


北京 signifas "ĉefurbo de la nordo". Tio ankaŭ estas konata kiel mallongigite: , antikv-nome: 燕京, aŭ 北平 "paco en la nordo"). Esperanta "Pekino" estiĝis laŭ la 15-a regulo el la pola "Pekin", la rusa "Пекин" [Pekin], la germana "Peking", hispana "Pekín" kaj la franca "Pékin", kiuj estas el la prononco de la malnova ĉinlingvo ĝis la komenco de la 18a centjaro.



Historio |



Antikva epoko |


Vidu la ĉefartikolon Historio de Pekino




Zhoukoudian


La historio de la urbo estas tre antikva, image reiri ĝis pli ol 3000 jaroj malantaŭ. Dum la periodo de printempo kaj aŭtuno kaj de la batalantaj reĝlandoj (770a.K - 221a.K) la reĝado de Ji (蓟国) havis ĝian ĉefurbon kie hodiaŭ troviĝas Pekino.


Dum la dinastioj Qin (), Han () kaj dum la periodo de la tri reĝlandoj, Pekino estis en la norda limo de la imperio. La urbo ŝanĝis la nomon multaj fojoj: JiChéng (蓟城), Yànduo (燕都), YànJùn (燕郡), YouZhou (幽州) aŭ (涿郡). Dum la Dinastio de Tang () nomiĝis YouZhou (幽州).


Dum Yuan-dinastio (元朝), Pekino fariĝis la ĉefurbo de la granda imperio, nome Dadu (大都).


En la komenco de Ming-dinastio (明朝) ,ekestis la nomo Beiping - 北平, kaj tiama ĉefurbo estis Nankino. Baldaŭ Yan-reĝo Zhu Di (朱棣) ekkapte fariĝis imperiestro kaj igis Beiping-n kiel ĉefurbo – Pekino. Je la komenco de la jaro 1421, Ming-dinastio ektranslokis sian ĉefurbon de Nankino al Pekino.


Imperiestro Shunzhi de Qing-dinastio (清朝) ekestis en Pekino per la sama urbnomo. Tiam manĉuroj rajte loĝis en la interna urbo kaj hanoj devige loĝis en la ekstera urbo.



Moderna epoko |





Mao Zedong proklamis la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko en 1949


Post 1911,Respubliko de Ĉinio prenis Nankinon kiel ĉefurbo, signife: ĉefurbo en la sudo. Samjare Yuan Shikai translokis la ĉefurbon en Pekino. Dum la Beiyang registaro ,tramo ekestis en Pekino, ankaŭ Tsinghua Universitato kaj Pekina Universitato.


Je la jaro 1937, Beiping estis okupita de Japana armeo. Ĝi ŝanĝis la nomon kiel Pekino. Renomiĝis Beiping post la kapitulaciĝo de Japanio.


Je la 31-a de januaro 1949, generalo de Kuomintango Fu Zuoyi kun Ĉina Komunisma Partio faris la pacan interkonsenton, kaj volonte kapitulacis al la komunisma partio. Sekve Ĉina Liberiga Armeo pace eniris la urbon Beiping. Estis decidita samjare, ke ŝanĝu Beiping-n en Pekinon, kiu ekfariĝis la ĉefurbo. Je la 1-a de oktobro 1949, Mao Zedong praklamis, Ĉina Popola Respubliko fondiĝas.



Geografio kaj Klimato |


Pekino situas en la nordokcidento de Nord-ĉina Ebenaĵo,najbare de Taihang Montaro kaj Yanshan Montaro. Pekino najbaras kun Tianjin, kaj estas kune ĉirkaŭitaj de Hebei-provinco, Avereĝa alto super la marnivelo estas je 43.5 m. Yongding Rivero fluas tra la urbo en la sudokcidento.


Klimato de Pekino estas Musono de Mezvarma Zono, varmega kaj pluvofta en somero, frosta kaj seka en vintro. Avereĝa temperaturo estas 11.5 °C. Plej malvarma monato estas en Novembro, ekstrema malvarma temperature estas ĝis -33.1 °C (je la 23-a de februaro 1966), ekstrema varmega je 43.8 °C (je la 15-a de junio 1942).




































































































Monato
Jan
Feb
Mar
Apr
Maj
Jun
Jul
Aŭg
Sep
Oct
Nov
Dec
Jaro
Avĝ alta temperaturo °C (°F)
1.6 (35)
4.0 (39)
11.3 (52)
19.9 (68)
26.4 (80)
30.3 (87)
30.8 (87)
29.5 (85)
25.8 (78)
19.0 (66)
10.1 (50)
3.3 (38)
17.7 (64)
Avĝ malalta temperaturo °C (°F)
-9.4 (15)
-6.9 (20)
-0.6 (31)
7.2 (45)
13.2 (56)
18.2 (65)
21.6 (71)
20.4 (69)
14.2 (58)
7.3 (45)
-0.4 (31)
-6.9 (20)
6.5 (44)
Precipitaĵo mm (colo)
2.6 (0.1)
5.9 (0.23)
9.0 (0.35)
26.4 (1.04)
28.7 (1.13)
70.7 (2.78)
175.6 (6.91)
182.2 (7.17)
48.7 (1.92)
18.8 (0.74)
6.0 (0.24)
2.3 (0.09)
576.9 (22.71)
Sunbrilaj horoj
204.7
198.5
237.7
251.3
290.6
276.2
230.4
230.3
215.1
229.6
193.0
192.3
2,780.2
% Humideco
43
47
49
48
53
61
76
79
70
64
58
49
58

Fonto: Nacia Meteocentro de Ĉinio



Gvata Turo



Medio |


Pekina medio ofte estas kritikita, ĉefe pro la polucio de industrio kaj veturila gaso. Estas ofte nebuleto kaj polvo en aero, eĉ polva stormo je la komenco de somero ĉiujare. Laŭ la statistiko de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, la ĉina registaro elspezis super 1700 cent milionoj da US doloroj regi medion de Pekino lastajare, inkluzive fermiĝon kaj translokiĝon de entreprenoj kun polucia forto kontraŭ medio; la uzadon de natura gaso kaj elektra energio kun pura energia aŭtobuso; la barigon por registaraj kaj privataj aŭtoj;malkarigon de aŭtobusaj kaj metroaj biletoj; Dum Somera Olimpiko 2008, 20% da sportejoj estis uzita elektro per utiligebla kaj reviviga energio; planton de arbo ĉirkaŭ Pekino. Per kelkjara klopodo,aerpolucia regado de Pekino grande sukcesis. Polva ŝtormo jam neplu aperas preskaŭ.



Administraj distriktoj |


Striktsence Pekino estas Pekina kvartalo,nome ok distriktoj de Pekina interna urbo inkluzive de ĉirkaŭurboj,tamen larĝsence Pekino estas unu municipo (rekte sub la centra registraro) inkluzive de ĉirkaŭurboj kaj apartenitaj gubernioj.


Nuna Pekino administras dek ses distriktojn kaj du guberniojn.


Antaŭa Pekino enhavis nur Distrikton Dongcheng, Distrikton Xicheng (interna urbo) kaj Distrikton Chongwen, Distrikto Xuanwu (ekstera urbo) en la interno de la dua ĉirkaŭŝoseo. La kvar distriktoj oriente, okcidente, norde kaj sude estis tradiciaj urbaj kvartaloj. Nun ili estas nomite urbcentraj kvartaloj. Sekvante la grandigon de la urbo, multiĝon de loĝantoj kaj rapidan urbigon, multaj gubernioj ĉirkaŭ la urbo jam distriktiĝis, Haidian, Chaoyang kaj iuj ĉirkaŭurbaj regionoj de Pekino fariĝis la urbaj kvartaloj iom post iom, formiĝis tiel nomate 8 distriktoj. Fakte Pekinanoj ankoraŭ opinias, ke Haidian kaj Chaoyang estas ne-interna kvartalo, sed ekstera kvartalo de Pekino. La Pekina kvartalo laŭ la projekto estas en la interno de kvina ĉirkaŭŝoseo


En la 1-a de Julio 2010, Distrikto Dongcheng (东城区) kaj Distrikto Congwen (崇文区) unuiĝas kiel nova Distrikto Dongcheng, Distrikto Xicheng (西城区) kaj Distrikto Xuanwu Distrikto (宣武区) unuiĝas kiel nova Distrikto Xicheng. La urbaj distriktoj ŝanĝis de 8 ĝis 6.























































































Pekinaj distriktoj.png
Administraj Distriktoj




Distriktoj de Pekino

antaŭa Distrikto Xicheng - 西城区
urba distrikto

antaŭa Distrikto Dongcheng - 东城区
urba distrikto

antaŭa Distrikto chongwen - 崇文区
urba distrikto

antaŭa Distrikto Xuanwu - 宣武区
urba distrikto

Distrikto Shijingshan - 石景山区
urba distrikto

Distrikto Chaoyang - 朝阳区
urba distrikto


Distrikto Haidian - 海淀区
urba distrikto

Distrikto Fengtai - 丰台区
urba distrikto

Distrikto Changping - 昌平区


Distrikto Shunyi - 顺义区


Distrikto Tongzhou - 通州区


Distrikto Daxing - 大兴区


Distrikto Fangshan - 房山区


Distrikto Mentougou - 门头沟区


Gubernio Yanqing - 延庆县


Distrikto Huairou - 怀柔区


Gubernio Miyun - 密云县


Distrikto Pinggu - 平谷区



Loĝantaro |


Laŭ la statistiko de polico, laĝantaro de Pekino estas 1695 milionoj ĝis la fino de 2008, registre je 1204 milionoj, migrante je 491 milionoj. Avereĝa denso estas 1033 km,kaj urbe:22210, proksima antaŭurbe:5862, malproksima antaŭurbe:389. Loĝantara naskokvanto de 2005 estas 6.3‰, mortokvanto estas 5.2‰, loĝantara kresko estas 1.1‰.


En Pekino, 56 nacioj estas, Hanoj estas 95.7%,1322.9 milionoj (2000). Hui,Manĉuroj kaj mongoloj super dek mil.




Beihai Parko































































































































Area kaj Loĝantara Statistikoj en ĉiu distrikto de Pekino(Jarfine de 2007)
Distrikt-nomo Aero(km²) Loĝantare Registre
Urbo Pekino
16,410.54
16,330,000
12,162,468
Distrikto Dongcheng
25.34
552,000
618,118
Distrikto Xicheng
31.62
665,000
773,639
Distrikto Chongwen
16.52
299,000
336,776
Distrikto Xuanwu
18.91
553,000
534,598
Distrikto Chaoyang
455.08
3,001,000
1,790,766
Distrikto Fengtai
305.80
1,693,000
1,017,894
Distrikto Shijingshan
84.32
546,000
353,676
Distrikto Haidian
430.73
2,814,000
2,052,947
Distrikto Mentougou
1,450.70
270,000
240,313
Distrikto Fangshan
1,989.54
887,000
763,593
Distrikto Tongzhou
906.28
965,000
643,348
Distrikto Shunyi
1,019.89
736,000
568,148
Distrikto Changping
1,343.54
896,000
504,341
Distrikto Daxing
1,036.32
978,000
582,626
Distrikto Huairou
2,122.62
316,000
276,296
Distrikto Pinggu
950.13
424,000
396,564
Gubernio Miyun
2,229.45
449,000
429,291
Gubernio Yanqing
1,993.75
286,000
279,534


Trafiko |


Trafiko en Pekino estas disvolviĝinta. Pekino estas la plej granda centro por fervojo,aŭtoŝoseo kaj aviado. La urba trafika reto estas relative perfekta. La urbaj stratoj estas svarmaj pro la multiĝo de personaj aŭtoj de 2000 jaro. Laŭ la stastiko, aŭtoj en Pekino superas 3 milionojn, kaj multiĝas super 10% jare.



Fervojo |




Pekina Stacidomo


Historio pri pekina fervojo longas ĝis Qing-dinastio. La plejfrua fervojo estis konstruita de Zhan Tianyou Fervojo Pekin-zhangjiakou en 1909. Tiu ĉi estas la unua fervojo konstruita de ĉino mem. Nun en Pekino troviĝas la naciaj fervojoj pliol 1000 km.


Pekino estas la centro de nacia fervoja reto de Ĉinio. Ĉi-tien renkontiĝas Linio Pekin-qinhuangdao,Linio Pekin-harbin,Linio Pekin-ŝanhajo,Linio Pekin-kowloon,Linio Pekin-guangzhou,Linio Pekin-baotou,Linio Pekin-chengde ktp. Ankaŭ interurba fervojo Pekin-tianjin kaj ekspresfervojo Pekin-ŝanhajo (konstruante). La plejrapida rapideco de Mult-unua ekspresa trajno atingas 200–250 km. ekspresa trajno je 160 km,ordinara rapida trajno je 14–160 km.


Pekino jam fariĝas plej rapida kaj avantaĝa trafika urbo. Nun troviĝas



  • Pekina Stacidomo

  • Okcidenta Stacidomo de Pekino

  • Suda Stacidomo de Pekino


  • Norda Stacidomo de Pekino.




Pekina Metroo


Ankaŭ en la antaŭurbo troviĝas



  • Changping Stacidomo

  • Huairou Stacidomo

  • Miyun Stacidomo

  • Tongzhou Stacidomo

  • Fengtai Stacidomo

  • Yanqing Stacidomo

  • Huangchun Stacidomo


  • Yizhuang Stacidomo.



Metroo |


Pekino estas la unua urbo kun metroo je la 1-a de Julio de 1965. Nun estas 9 linioj kaj 228 km longe. Ĝi havas 19 liniojn kaj 561 km longe je 2015 jaroj.



Aviado |





Ĉefurba Internacia Flughaveno de Pekino


En Pekino estas 4 flughavenoj:Ĉefurba Internacia Flughaveno, Okcidenta Antaŭurba Flughaveno,Nanyuan Flughaveno kaj Lianĝiang Flughaveno.


La ĉefa flughaveno estas Ĉefurba Internacia Flughaveno,kiu estas la unua civila flughaveno post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko,kaj kiu havas la plej grandan avidstacian domegon kun viglaj linioj enlandaj kaj internaciaj.



Ŝoseo |


Tutlanda ŝosea reto formas kiel radia formo de Pekino. Multe da naciaj vojoj startas de Pekino.



Ekonomio |




Pekina CBD Komerca Centro




Pekina financa strato


Pekino estas unu el la evolu-rapidaj municipaj urbegoj de ĉina ekonomio, ankaŭ la plej evoluinta urbo en Ĉinio por la terciara sektoro. Dum 2007~2008, la malneta enlanda produkto (MEP-GDP) de Pekino estas la 13-a tutlande. Dum 29 jaroj de 1979 ĝis 2007, MEP de 2007 estas 82,75 obloj kontraŭ la jaro 1978 laŭ absolut-numera komparo; la avereĝa kreska procento de MEP estas 10,4% laŭ komparebla prezo (Avereĝa nivelo de tutlanda prezo), superas same tiun de la tuta lando je 9,8%, estas la 9-a tutlande. Ekde 1999, dank’ al la stimuligo de Somera Olimpiko 2008, MEP de Pekino restas kontinuige 10% da kreska procento, tiu de 1994 je cent miliono, tiu de 2003 trarompis 5 cent milionojn, tiu de 2008 trarompis mil cent milionojn. MEP popersone de Pekino trarompis 5 mil dolorojn (RMB) je 1991, dek mil je 1994,dudek mil je 1999, kvardek mil je 2004, kvindek mil je 2005, sesdek mil je 2008. La totala sumo de MEP de Pekino je 2007(La fina konfirmita sumo[7])atingis 9 006,23 miliardojn, kreskis je 12,3% kompare kun tiu de lasta jaro, 3,3% por tuta lando. La primara sektoro estas je 101,28 miliardoj kaj 1,12%; La sekundara sektoro 2 479,31 miliardoj kaj 27,53%; La terciara sektoro 1 245,68 miliardoj kaj 71,35%; MEP avereĝe de Pekino popersone je 56 044 doloroj (RMB), la dua tutlande sekvante Ŝanhajon. 10 488 miliardoj kaj 63 029 doloroj(RMB) avereĝe de MEP popersone por 2008 laŭ unuapaŝa kalkulo [8]


Pekino estas unu el gravaj komercaj kaj financaj centroj, inkluzive de kvar ŝtataj bankoj:Ĉina Industria kaj Komerca Banko, Ĉina Konstrua Banko, Ĉina Banko kaj Ĉina Agrikultura Banko. Estas en Pekino la ĉefstabejoj de financaj reguligaj organoj de Ĉina Popola Banko, Banka Reguliga Komitato, Volorpapera Reguliga Komitato kaj Ĉina Asekura Reguliga Komitato.





Wangfujing estas la plejvigla strato en Pekino





Zhongguancun estas unu teknologia nabo en Distrikto Haidian


Komerca centro



  • Wangfujing

  • Xidan

  • Strato Qianmen

  • Dashilan

  • Liulichang

  • Panjiayuan

  • Sanlitun

  • Xiushui



Politiko |




Kulturo |





Nacia Teatro


Pekino estas kultura urbo fame kun mil-jara historio,ankaŭ kultura centro de moderna Ĉinio.


La personoj de la urbo parolas la pekinan dialekton, kiu apartenas al la mandarina subdivido. Tiu ĉi dialekto estas la bazo de la norma mandarino, oficiala lingvo de la Populara Republiko de Ĉinio. Ekster la urbo la personoj uzas aliajn proprajn dialektojn de Hebei-provinco .


Ankaŭ estas grava diri ke en Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004.



Literaturo |


Famaj verkistoj en Pekino estas



  • Nalan Xinde

  • Ji Xiaolan

  • Hu Shi

  • Lao She

  • Lin Yutang

  • Lin Haiyin


  • Duanmu Hongliang.





Pekina Opero



Tradicia Arto |


Pekino estas unu el kvar antikvaj ĉefurboj de Ĉinio,kiu havas diversajn specialajn popularajn morojn.
Pekina Opero estas tre grava elemento de la ĉina kulturo. Ĝi estas kombino de kanto,muziko, dialogo,pentraĵo, grimaco, uŝuo,literaturo kaj akrobataĵo.Pekina Opero estas tre ŝatata de pekinanoj. Surstrate,oni hazarde aŭdeblas kadencan Pekinan Operon. Pekina Opero naskiĝis en 1790,jam pliol 200 jaroj. Ĝi kunfandiĝas kun kelkaj lokaj operoj.



Laozihaoo de Pekino |




Muzika Skulpturo Surstrate


Laozihaoo (malnova komercmarko) de Pekino:




  • 全聚德 -- Pekina Rostita Anaso restoracio


  • 东来顺 -- Hŭogŭoo restoracio


  • 都一处 – Restoracio famiĝas pro ĝia ŝaomajo


  • 馄饨侯 -- Huntuno (hundun) restoracio


  • 六必居 —Piklojvendejo


  • 同仁堂 – Tradicia Ĉina Medikamento


  • 张一元 —Teovendejo


  • 瑞蚨祥 – Fulardovendejo


  • 内联升 —Ŝuovendejo


  • 盛锡福 —Ĉapelo



Arto |


Arta prezentado en Pekino estas tre glora. Estas centfoje okazigita koncerto,opero, dramo jare.
Ĉefaj prezentejoj:



  • Nacia Teatro

  • Baoli Treatro

  • Popola Halo

  • Popola Arta Teatro

  • Pekina Muzikejo





Ĉina Centra Televido



Komunikado |


Multe da stabejoj komunikilaj estas en Pekino.



Presejo |



  • Novaĵagentejo Xinhua

  • Popola Ĵurnalo



Televido |



  • Ĉina Centra Televido

  • Pekina Televido



Radio |



  • Ĉina Radio Internacia.


Turismo |




Granda Muro


Troviĝas 6 Mondaj Heredaĵoj de UNESKO,2 famaj naciaj pejzaĝoj,1 nacia historia kultura urbo,1 historia kultura vilaĝo de Ĉinio,99 tutlandaj gravaj protektitaj historiejoj (inkluzive de Granda Muro kaj Kanalo Pekino-Hangzhou kaj 326 urbaj gravaj protektitaj historiejoj.



  • Mondaj Heredaĵoj de UNESKO:

    • Granda Muro


    • Imperiestra Palaco (La Malpermesita Urbo) (Rezidejo de la antikvaj imperiestroj)

    • Somera Palaco


    • Ĉiela Altaro (Kie la imperiestro faris religiajn ceremoniojn)

    • La Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio


    • Zhoukoudian.



  • Nacia Grava Fama Pejzaĝo:

    • Badaling

    • La Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio


    • Ŝtonflora Kaverno.

    • Parko de la Bonodoraj Montetoj



  • Ĉina Historia Kultura Vilaĝo:
    • Cuandixia Vilaĝo




Historiaj Restaĵoj |








  • Badaling ĉe Granda Muro (Monda Heredaĵo de UNESKO,1987)


  • La Imperiestra Palaco (ankaŭ Malpermesita Urbo,UNESKO Monda Heredaĵo de UNESKO,1987)


  • Somera Palaco (Monda Heredaĵo de UNESKO,1998)


  • Ĉiela Altaro (Monda Heredaĵo de UNESKO,1998)

  • Shichahai

  • La Ruino de Yuanmingyuan

  • Lugou Ponto


  • La Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio (Monda Heredaĵo de UNESKO,2003)

  • Granda Muro en Mutianyu

  • Granda Muro Simatai

  • Granda Muro Jinshanling




  • Granda Muro Juyongguan

  • La Ĝardeno de la Princdomo de Gong

  • Pekina Universitato

  • Anima Ĝardeno de Pekino


  • Panjiayuan Antikvaĵa vendejo


  • Pekina Astronomia Observatorio (Observejo dum Yuan-dinastio,Ming-dinastio kaj Qing-dinastio)

  • Desheng Pordego

  • Zhengyang Pordego





Tian'anmen Placo




Malnova Domo en Hutono



Vizitindejoj |


En Pekino troviĝas multe da vizitindejoj:



  • Placo Tian An Men

  • Pagodo de la pekina Tianning-templo

  • Popola Halo

  • Beihai Parko

  • Olimpika Parko



Hutonoj |


Hutono (strateto) estas speciala konstruaĵo de Pekino, kun riĉa historio kaj kulturo.




  • Dongjiao Minxiang La plejlonga hutono


  • Yichi Dajie La plejmallonga hutono


  • Lingjing Hutono La plejlarĝa hutono


  • Xiaolaba Hutono La plejmallarĝa hutono


  • Jiuwan Hutono La plejzigzaga hutono



Religio |


Budaismo



  • Templo Baoguo

  • Templo Biyun

  • Templo Fayuan

  • Templo Miaoying (alinome:Templo Blanka Pagodo)

  • Templo Tanzhe

  • Palaco Yonghe


Islamismo



  • Moskeo Niujie

  • Moskeo Dongzhimemwai

  • Moskeo Dongsi

  • Moskeo Huashi


Katolikismo



  • Preĝejo Xishiku

  • Preĝejo Xuanwumen

  • Preĝejo Wangfujing

  • Preĝejo Xizhimen


Kristanismo



  • Preĝejo Gangwashi

  • Preĝejo Zhushikou

  • Preĝejo Kuanjie

  • Preĝejo Haidian




Eduko |





Tsinghua Universitato


Pekino estas la urbo kun plejmulte da universitatoj de Ĉinio.



  • Ĉefaj Universitatoj

  • Pekina Universitato

  • Tsinghua Universitato

  • Ĉina Popola Universitato

  • Pekina Trafika Universitato

  • Pekina Scienc-teknika Universitato

  • Pekina Poŝt-komunika Universitato

  • Ĉina Agrikultura Universitato

  • Pekina Ĉina Medicina Universitato

  • Pekina Fremdlingva Universitato

  • Pekina Lingva Universitato

  • Centra Financa Universitato

  • Centra Nacia Universitato

  • Ĉefurba Medicina Universitato

  • Centra Muzika Instituto



Sporto |




Pekina Guo'an Piedpilka Klubo


Somera Olimpiko 2008(dum la 24-a~ la 8-a de aŭgusto 2008)okazis en Pekino.
Ĉefa sporto por pekinanoj estas korbpilko kaj piedpilko.


Piedpilko



  • Viro:Pekina Guo'an Piedpilka Klubo

  • Virino:Pekina Chengjian Virina Piedpilka Klubo


Korbpilko


  • Pekina Anaso Korbpilka Klubo



Ĝemelaj urboj |


Ĝemelaj urboj de Pekino jenaj urboj[9]Parizo kaj Romo estas ĝemelaj urboj apartenas al unu ekskluziva kontrakto inter tiuj du urboj[10].






Eŭropo




  • Serbio Beogrado en Serbio ekde la 14-a de oktobro 1980


  • Hispanio Madrido en Hispanio ekde la 16-a de septembro 1985


  • Francio Francilio en Francio ekde la 2-a de julio 1987


  • Germanio Kolono en Germanio ekde la 14-a de septembro 1987


  • Ukrainio Kievo en Ukrainio ekde la 13-a de decembro 1993


  • Germanio Berlino en Germanio ekde la 5-a de aprilo 1994


  • Belgio Bruselo en Belgio ekde la 22-a de septembro 1994


  • Nederlando Amsterdamo en Nederlando ekde la 29-a de oktobro 1994


  • Rusio Mosko en Rusio ekde la 16-a de majo 1995


  • Francio Parizo en Francio ekde la 23-a de oktobro 1997


  • Italio Romo en Italio ekde la 28-a de majo 1998


  • Hispanio Madrida Regiono en Hispanio ekde la 17-a de januaro 2005


  • Grekio Ateno en Grekio ekde la 10-a de majo 2005


  • Hungario Budapeŝto en Hungario ekde la 16-a de junio 2005


  • Rumanio Bukareŝto en Rumanio ekde la 21-a de junio 2005


  • Unuiĝinta Reĝlando Londono en Unuiĝinta Reĝlando ekde la 10-a de aprilo 2006


  • Finnlando Helsinko en Finnlando ekde la 14-a de julio 2006


  • Portugalio Lisbono en Portugalio ekde la 22-a de oktobro 2007


  • Albanio Tirano en Albanio ekde la 21-a de majo 2008


  • Irlando Dublino en Irlando ekde la 4-a de junio 2011


Afriko




  • Egiptio Kairo en Egiptio ekde la 28-a de oktobro 1990


  • Sud-Afriko Ĥaŭtengo en Sud-Afriko ekde la 28-a de majo 1998


  • Malavio Lilongvo en Malavio ekde la 15-a de januaro 2008


Oceanio




  • Aŭstralio Kanbero en Aŭstralio ekde la 14-a de marto 1979


  • Nov-Zelando Velingtono en Nov-Zelando ekde la 10-a de majo 2006



Azio




  • Japanio Tokio en Japanio ekde la 14-a de marto 1979


  • Turkio Ankara en Turkio ekde la 20-a de junio 1990


  • Indonezio Ĝakarto en Indonezio ekde la 4-a de aŭgusto 1992


  • Pakistano Islamabado en Pakistano ekde la 8-a de oktobro 1992


  • Tajlando Bankoko en Tajlando ekde la 26-a de majo 1993


  • Sud-Koreio Seulo en Sud-Koreio ekde la 23-a de oktobro 1993


  • Vjetnamio Hanojo en Vjetnamio ekde la 6-a de oktobro 1994


  • Filipinoj Manilo en Filipinoj ekde la 14-a de novembro 2005


  • Malajzio Kuala-Lumpuro en Malajzio ekde la 15-a de januaro 2009


  • Kazaĥio Astano en Kazaĥio ekde la 16-a de novembro 2006


  • Israelo Tel Avivo en Israelo ekde la 21-a de novembro 2006


  • Kataro Doho en Kataro ekde la 23-a de junio 2008


Norda Ameriko




  • Usono Novjorko en Usono ekde la 25-a de februaro 1980


  • Usono Vaŝingtono en Usono ekde la 15-a de majo 1984


  • Kanado Otavo en Kanado ekde la 18-a de oktobro 1999


  • Meksiko Meksikurbo en Meksiko ekde la 21-a de oktobro 2009


Suda Ameriko




  • Argentino Bonaero en Argentino ekde la 13-a de junio 1993


  • Brazilo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo ekde la 24-a de novembro 1986


  • Peruo Limo en Peruo ekde la 21-a de novembro 1983


  • Kubo Havano en Kubo ekde la 4-a de septembro 2005


  • Ĉilio Santiago en Ĉilio ekde la 6-a de aŭgusto 2007




Pekino kaj Esperanto |


Ekzistas de 1981 la Pekina Esperanto-Asocio.


En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras Pekinon:



Li akompanis Noan tra l'kontinento Nubronda

kaj sekve ili flugas al la grandurbo Pekino,

dum ĉion al li montras la blankebarba poeto:

-Jen vidu la pordegon de l'Imperia Palaco,

la Taj Miaon kaj ĉefturon de l'Ĥano Kublaja,

l'Altaron de l'ĉielo, tie la Ponto majestas

de Marko Polo kun dekdu marmorblokaj arkaĵoj

kaj pordoj de l'Sanktejo de la Budao Klinita.[11]



Esperantistoj de Pekino |




Vidu ankaŭ |




  • Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)

  • Gvidlibro pri Pekino

  • Pitoreska Pekino

  • Pekina anaso




La Ĉiela Altaro



Notoj |





  1. PIV


  2. ĈRI radio ankaŭ uzas la formon ekz: http://esperanto.cri.cn/681/2009/06/29/1s98717.htm http://esperanto.cri.cn/1/2004/04/14/1@7129.htm


  3. https://eo.mondediplo.com/article925.html


  4. http://www.esperantoland.org/eo/libroj/libro.php?nro=530&rubriko=Tradukita%20literaturo&mendo=&kvanto=


  5. (cn)[http://www.chinanews.com.cn/cj/cj-cyzh/news/2009/07-09/1767448.shtml Honkongo,Pekino kaj Ŝanhajo ankoraŭ estas la plejgrandaj urbegoj mondecaj


  6. (cn)Vico en la mondo


  7. (cn)MEP de Diversregiono Por 2007 (ekstrakta versio) laŭ la Ŝtata Statistika Datumbazo de Ĉinio


  8. (cn)Statistika Bulteno de Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo de Pekino 2008


  9. (en)Ĝemelaj urboj. Pekina Municipa Urbdomo.


  10. (fr)Le jumelage avec Rome. Municipalité de Paris.


  11. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.




Eksteraj ligiloj |




  • Pekino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Pekino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Ĝeneralaj materialaĵoj

  • Retejo de Pekina Civilo

Mapo kaj bildoj el satelito

  • GoogleInternacia Mapo

Turismo


  • Pekina Turisma Buroo

  • Turisma Informa Retejo pri Pekino


Fotoj


  • Flickr - Fotoj pri Pekino

  • Flickr - Pekina fotaro


  • Bildoj el Pekino en la Bildarkivo Aŭstria



Referencoj |






  • Pekino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Pekino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)












Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo