Kwidzyn






















































































































Kwidzyn

Flago



Blazono


Flago
Blazono

Kwidzyn (Pollando)

DMS

Red pog.svg




Mapo

Mapo


Genitivo de la nomo
Kwidzyna

Provinco

Pomerio (provinco de Pollando)

Distrikto

Distrikto Kwidzyński

Komunumo
komunumo Kwidzyn

Speco de komunumo
Urba

Urba komunumo
Jes

Koordinatoj

53° 44′ N, 18° 56′ O53.73583333333318.930833333333Koordinatoj: 53° 44′ N, 18° 56′ O

Alto super la marnivelo

42 m

Areo

21,82 km²

Loĝantaro
40008 (en 2004)

Loĝdenso

1 738,2 loĝ./km²

Poŝtkodo
82-500

Telefona antaŭkodo
55

Aŭtokodo
GKW

TERYT
6222907011

Estro
Andrzej Krzysztof Krzysztofiak

Titolo de estro
Urbestro

Adreso de estraro
ul. Warszawska 19

Retpoŝto de estraro
akrzysztofiak@um.kwidzyn.pl

Poŝtkodo de estraro
82-500

Telefono de estraro
0-55 646-47-00

Fakso de estraro
0-55 646-47-03

Poŝto de estraro
info@um.kwidzyn.pl

Ĝemelaj urboj

(Germanio) Celle
(Svedio) Olofström
(Ukrainio) Bar


Komunuma retejo

http://www.kwidzyn.pl







v  d  r


Information icon.svg



Kwidzyn (prononcu: Kvidzin) (latine Quedin/Insula Sanctae Mariae / legu: Kvedin/Insulo de Sankta Maria; prapruse: Kwēdina /legu: Kvedina/; germane Marienwerder /legu: Marienverder/ - traduko el la germana al Esperanto: River-insulo de Maria; Esperante: Kvidzino) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kwidzyn / Kvidzino en distrikto Kwidzyński (legu: Kvidzinjski) kaj la urbo estas sidejo de la distrikto.




La katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto en Kwidzyn / Kvidzino – vido el la placo de la pola Papo Johano Paŭlo la 2-a




Teŭtona Kastelo konstruita fare de la Germana Ordeno




Necesej-turo (nomata: Gdanisko) kaj la okcidenta parto de la Teŭtona Kastelo




Necesej-turo (nomata: Gdanisko) kaj parto de la Teŭtona Kastelo




La interno de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto




La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj)




en 1576: Duklando kaj Reĝa Prusio respektive Reĝa Prusujo origine ne estis kolore diferencigitaj.




teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:

  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635

  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando

  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)

  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)

  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando





  • Frizo el la fasado de la palaco de Fermor (el la jaro 1802)




    Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo

  •  Administrita de Ligo de Nacioj

  •  Donita al najbaraj landoj

  •  Restis ĉe Germanio





  • La Teŭtona Kastelo, la aspekto de la jaro 1912


    La 31-an de marto 2011 la urbo havis 38.632 loĝantojn.


    Dum la jaroj 1975 – 1998 la urbo apartenis al la Vojevodio de Elbląg (legu: Elblong)




    Enhavo






    • 1 Situo


    • 2 Historio


      • 2.1 La 20-a jc




    • 3 Ĝemelurboj


    • 4 Kulturo


      • 4.1 La Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski


      • 4.2 La Teŭtona Kastelo en Kwidzyn / Kvidzino




    • 5 Gravaj personoj ligitaj aŭ naskitaj en Kwidzyn/Marienwerder


      • 5.1 Honora civitano




    • 6 Esperanto en la urbo


    • 7 Notoj kaj referencoj


    • 8 Ekstera ligilo





    Situo |


    La urbo situas ĉe la rivero Liwa (legu: Liva) kiu estas la dekstra alflu-rivero de Nogat kiu estas la riverbrako de la Vistulo, la urbo estas nur 5 km de la Vistulo.




    La preĝejo de la Sankta Triunuo




    La paroĥa preĝejo de Sankta Vojteĥo




    La ŝtono por memorigi la iaman tombejon en tiu loko



    Historio |


    En la 11-a jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj estis tie burgo Kwedis [Kvedis] en la historiaj dokumentoj nomata: Quedin, Quidino, Quedzyn (legu: Kvedin, Kvedino, Kvedzin)). Supozeble tute detruita dum la oftaj militoj en Pomezanio. Aperis tie setlejo fondita de la Germana Ordeno en la jaro 1233, konstruita kiam la Granda Majstro de la Ordeno estis Hermann von Balk[1]. Urborajtoj laŭ leĝo de Chełmno / Kulm en la jaro 1233 aŭ 1235. La urbo estis detruita en la jaro 1243 dum la bataloj de la Germana Ordeno kun la loĝanta tie la balta popolo praprusoj. Tamen tuj rekonstruita fare de la Ordeno. Dum la jaroj 1285 - 1587 la urbo estis ĉefurbo kaj sidejo de la Diocezo de Pomezanio. La denova lokigo de la urbo kaj urborajtoj okazis en la jaro 1336, kaj aperis la nova nomo Marienwerder (germane: Werder – rivera insulo; Marien – maria – do oni povas jene traduki: Maria Insulo), latine en la dokumentoj nomita: Insula Sanctae Mariae. En la jaro 1440 en la urbo agis la Prusia Konfederacio[2]. Post la Dektrijara Milito (1454-66) en la jaro 1466 la urbo restis en la Duklando Prusio sed kiel vasallando de pola reĝo. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Kwidzyn/Marienwerder en la Okcidenta Prusio.


    En la jaro 1828 oni konstruis la ŝoseon al la pramo tra la rivero Vistulo ĉe la riverhaveno en vilaĝo Korzeniewo (legu: Koĵenjevo).



    La 20-a jc |


    En la jaro 1920 post la Unua Mondmilito kiam denove aperis Pollando sur la mapo de Eŭropo laŭ decido de la Traktato de Versajlo kaj krome la franca komisaro de Ligo de Nacioj organizis la plebisciton en Varmio-Mazurio kaj en la Ĉevistula Regiono Powiśle, do en distriktoj: Kwidzyn/Marienwerder/Kvidzino, Sztum/Stuhm/Ŝtumo kaj en Malbork/Marienburg/Malborko. En tiu lasta distrikto la plebiscito okazis danke al persona interveno de pola esperantisto Bernardo Binnebesel por decidi pri la limoj de Pollando. Tamen grandparte sensukcesa, ĉar por Pollando voĉdonis nur ch. 40% en Kwidzyn / Marienwerder / Kvidzino, 25-30% en Sztum / Stuhm / Ŝtumo kaj 15% en Malbork / Marienburg / Malborko, nur kelkaj vilaĝoj kie oni voĉdonis pli ol 50% por Pollando eniris polajn limojn (vidu la apudan mapon). Sekve Kwidzyn/Marienwerder restis en la limoj de Germanio (en Orienta Prusio), sed kiel la sidejo de la Okcident-Prusia Distrikto. La 30-an de januaro 1945 al la forlasita de germanoj urbo Kwidzyn / Kvidzino eniris la Ruĝa Armeo kaj oni organizis tie lazareton por 20 mil da vunditaj soldatoj. La sovetianoj forlasante la urbon bruligis la malnovan parton de la urbo kun la urbodomo.


    De la jaro 1945 la urbo eniris Pollandon. Kiam pola administrado transprenis la urbon oni malkonstruis la bruligitajn brikdomojn (fare de Ruĝa Armeo) kaj la akiritajn brikojn oni transportis por rekonstruo de Malnov-urbo de Varsovio.


    De la jaro 1999 la urbo kiel la distrikta sidejo eniris la Vojevodion de Pomerio.


    La 23-an de septembro 2007 okazis granda incendio en la Urba Oficejo kaj en Starostejo (Distriktejo)[3].


    En la majo 2007 oni trovis en la kriptoj de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto la tombojn kun ostoj de la Grandaj Majstroj de Germana Ordeno. Oni pere de la esploro dokumentis ke temis pri Werner von Olsen, Ludolf König von Wattzau kaj Henryk von Plauen.



    Ĝemelurboj |




    • Germanio Celle en Germanio[4]


    • Svedio Olofström en Svedio[4]


    • Pollando Gubin en Pollando[4]


    • Ukrainio Bar (Ukrainio) en Ukrainio[4]




    La katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto en Kwidzyn / Kvidzino , la ĉelo de la beata Dorotea el Mątowy, la vilaĝo (apud Malbork)




    La Kultur-centro en Kwidzyn / Kvidzino




    Ĉevistula Altlernejo en Kwidzyn Kvidzino



    Kulturo |


    En la urbo aktivas la Kultur-Centro kiu okupiĝas pri la disvolvo de kulturo ĉe la loka socio en Kwidzyn / Kvidzino. Ĝi organizas kulturan agadon en la kampo de edukado pri komputiloj kaj lingvoj. La ĉefaj centroj en kiuj oni realizas la celojn de la Kultur-Centro estas:



    • La Kultur-Societo en Kwidzyn / Kvidzino

    • La Nigra Salono

    • La Komputil-Lingva Centro

    • La Urba Teatro je la nomo Witold Gombrowicz[5]



    La Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski |


    La Krea Asocio de Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski en Kwidzyn / Kvidzino, ĝi estas la aŭtora pup-teatro. Funkcias de la jaro 2001 kaj ĝi estas i.a.:



    • la organizanto de la "Internacia Festivalo de la Pup-teatraj Miniaturoj Animo Kwidzyn / Kvidzino",

    • ĝi kreas la teatrajn spektaklojn (por plenkreskuloj kaj same por niaj ĉarmaj infanetoj),

    • ĝi helpas al la junaj aŭtoroj en la disvolvo de iliaj pasioj (filmo, fotografio, muziko, plastiko (formarto), verkado, kultur-publicismo,),

    • ghi agas por la popularigo de pupteatro kaj por la kultura disvolvo de la loka socio.



    La Teŭtona Kastelo en Kwidzyn / Kvidzino |


    vidu la apartan artikolon (baldaŭ kreotan)


    La Kastela Muzeo en Kwidzyn / Kvidzino kun la konstantaj ekspozicioj:



    • la iloj por torturoj kaj punado (la 16a jc - 18a jc)

    • Art-metio (la 15a - 20a jc)

    • la Barok-skulptaĵoj el Pomerio

    • la Arto kaj Kulturo materiala en la Regiono Powiśle / la Ĉevistula Regiono

    • la Naturo de norda Pollando




    Angulo de la stratoj Kościuszki (legu: Koŝĉuŝko) kaj Mostowej (legu: Mostovej / Ponta




    La iamaj kazernoj ĉe la strato Kościuszki (legu: Koŝĉuŝko)




    La iama kinejo "Tęcza" (legu: Tenĉa) / Ĉielarko




    La nokta foto de la grenejo (trabfakaĵo), el la 19-a jc




    Kanonoj sur la korto de la Teŭtona Kastelo




    La Malnova Sinagogo en Kwidzyn / Kvidzino




    La monumento de Józef Piłsudski



    Gravaj personoj ligitaj aŭ naskitaj en Kwidzyn/Marienwerder |




    • Leszek Czarnobaj - pola Senatano (favora por Esperanto)


    • Maciej Aksler – pola aviadil-konstruisto kaj esplorpiloto


    • Dorotea el Mątowy (legu: Montovi) 1347 - 1394 - beatulino, en Germanio nomata sanktulino


    • Arthur Kickton – germana arkitekto


    • Józef Krasnowolski (legu: Jozefo Krasnovolski) 1879 – 1939 - artisto


    • Maciej Silski – pola kantisto, venkinto de la konkurso de la televid-programo idolo en la jaro 2005


    • Magdalena Margulewicz (legu: Marguleviĉ) – pola aktorino


    • Bernard Nowak – verkisto, eldonisto, aktivulo de sindikato "Solidarność" / Solidareco


    • Wojciech Belon (legu: Vojcjeĥ) – pola kantisto kaj lirik-poeto


    • Jacek Borcuch (legu: Borcuĥ) – aktoro, reĝisoro, filozofo


    • Jan z Kwidzyna / Johannes Marienwerder (legu: Kvidzina) (legu: Marienverder) 1343 – 1417 – katolika teologo, teŭtona pastro


    • Rudolf von Auerswald (legu: Aŭersvald) 1795 – 1866 – prusia politikisto kaj ĉefministro


    • Marek Szulen (legu: Ŝulen) nask. 1975 – komponisto de elektronik-muziko


    • Magdalena Rzemek (legu: Ĵemek) – pola kantistino de la ensembloj "Brathanki", "Neo", venkintino de la televida konkurso "La ŝanco por la sukceso"


    • Johann Friedrich List (lrgu: Fridriĥ) 1787 – 1868 - urbestro de Kenigsbergo


    • Gustav Cohn 1840 – 1919 - germana ekonomiisto


    • Ida von der Groeben (legu: Greben) 1791 – 1868 - verkistino


    • Heinrich Friedrich Jacobson (legu: Hajnriĥ Fridriĥ Jakobson) 1804 - 1866 - eklezi-juristo kaj historiisto


    • Wilhelm Johann Albert von Tettau 1804 - 1894 - germana juristo, politikisto kaj historiisto


    • Ernst Kossak 1814 – 1880 - ĵurnalisto


    • Heinrich Ludwig Robert Giseke (legu: Hajnriĥ Ludvig Gizeke) 1827 – 1890 - poeto kaj verkisto


    • Hermann von Dechend 1814 – 1890 - ĉefprezidanto de la Nacia Banko


    • Rudolf Reichenau, verkisto


    • Rudolf Heidenhain (legu: Hajdenhajn) 1834 – 1897 - fiziologo


    • Alfred Genzmer (legu: Gencmer) - kirurgo


    • Albert Kolbe 1871 – ? - urbestro de Stargard en Pomerio


    • Kurt Rosenfeld (legu: Rozenfeld) 1877 – 1943 - politikisto


    • Kurt-Jürgen von Lützow (legu: Jurgen Lucof) 1892 – 1961 - generalo


    • Joachim Witthöft (legu: Joaĥim Vothoft) 1887 – 1966 - generalo de infanterio


    • Thuro Balzer (legu: Turo Balcer) 1882 – 1967 - pentristo


    • Ida Siekmann (legu: Zikman) 1902 – 1961 - la unua viktimo de la Berlina Muro


    • Rolf Lahr (legu: Lar) 1908 – 1985 - germana diplomato


    • Ernst Tillich (legu: Tilliĥ) 1910 – 1985 - germana politikisto


    • Dieter Gütt (legu: Diter Gut) 1924 – 1990 - germana radia kaj televida ĵurnalisto


    • Hardy Rodenstock (legu: Hardi Rodenstok) nask. 1941 - manaĝero de arto kaj muzikeldonisto


    • Eugen Windmüller (legu: Eŭgen Vindmila) 1842 – 1927 - ĝenropentristo kaj pejzaĝisto



    Honora civitano |



    • Hans Pfundtner (legu: Fundtner) 1881 – 1945 - ŝtatsekretario en ministerio de la Tria Regno


    Esperanto en la urbo |


    Flag of Esperanto.svg

    La 1-an de oktobro 2014 venis de Sztum dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo, Loviĉo kaj Sztum, la ekspozicion invitis al la urbo la Urbestro de la Urbo Kwidzyn sub kies Patroneco okazas la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Petro Stec, li estas NRO-aktivulo kaj kulturaganto por tuta Pomerio kaj manaĝero de la Pup-Teatro "ANIMO". La vernisaĝo okazis la 2-an de oktobro kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto, la lokaj televido kaj gazetaro kaj la ekspozicio daŭris ĝis la 5-a de novembro 2014 ([6]). La 20an de oktobro 2014 okazis la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentis ĝin la loka esperantistino el Sztum Helena Biskup, de la 21-a de oktobro ĝis 4a de novembro 2014 akompanis la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis jam al la Esperanto-kurso 8 urbanoj.
    La 5an de novembro 2014 la Senata Ekspozicio veturos al granda, iam vojevodia urbo Elbląg / Elblongo, kie la sekvontan tagon okazos vernisaĝo kaj monologo "Doktoro Esperanto" en la ekspoziciejo de la Malnova Urbodomo ĉe la Katedralo en la historia, malnova kvartalo de la urbo, krome okazos la rapida kurso "Esperanto dum 7 tagoj".



    Notoj kaj referencoj |





    1. Na Ziemi Ojców / Sur la Tero de Niaj Patroj, Rocznik Ziem Zachodnich i Północnych /Jarlibro de Nordaj kaj Okcidentaj Teritorioj, 1962, Towarzystwo Rozwoju Ziem Zachodnich, paĝo 205.


    2. Toruński Serwis Turystyczny /La Toruna Turismo-servo. Toruń / Toruno: informacja turystyczna/turisma informo, zabytki/antikvaĵoj, hotele/hoteloj, muzea/muzeoj, historia/historio, przewodnicy/ĉiĉeronoj/, vademecum turysty, informilo por turistoj.


    3. Portal Pomorza.

    4. 4,04,14,24,3Miasta partnerskie Kwidzyna.


    5. Teatr Miejski im. Witolda Gombrowicza.


    6. http://www.kwidzyn.pl/pl/mieszkancy/aktualnosci/2333-125-lat-jezyka-esperanto-wystawa.html




    Ekstera ligilo |




    • Kwidzyn en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


    • Kategorio Kwidzyn en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











    Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár