Koalicio por Bulgario
The Koalicio por Bulgario (Koalicija za Balgarija) estas alianco de pluraj politikaj partioj en Bulgario, gvidata per la Bulgara Socialisma Partio.
Dum la parlamentaj balotoj de la jaro 2001 la koalicio recevis 48 el la 240 seĝoj en la nacia asembleo (Narodno Sabranie), atingante 17,1 procentojn el ĉiuj voĉdonoj. La nuna bulgara prezidento, Georgi Parvanov, estas membro de la koalicio. Dum la lastaj parlamentaj balotoj en Bulgario, la 25-an de junio 2005 la koalicio gajnis 33,9 procentojn de la voĉoj kaj 82 el la 240 seĝoj de la nacia asembleo.
Nuntempe la sekvaj partioj membras en la koalicio:
Bulgara Socialisma Partio (Balgarska Socialisticeska Partija)
Partio de Bulgaraj Socialdemokratoj (Partija Balgarski Socialdemokrati)
Politika Movado "Socialdemokratoj" (Politicesko Dviženie "Socialdemokrati")- Bulgara Kampara Popola Unuiĝo "Aleksandro Stambolijski" (Balgarski Zemedelski Naroden Sajuz "Aleksander Stambolijski")
- Civila Unuiĝo "Roma" (Graždansko Obedinenie "Roma")
- Movado por Socia Humanismo (Dviženie za Socialen Humanizum)
Verda Partio de Bulgario (Zelena Partija na Balgarija)- Komunisma Partio de Bulgario (Komunisticeska Partija na Balgarija)
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la koalicio