Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)





















































































































Sigismondo la 2-a / 3-a

Reganto de Pollando kaj Litovio

Sigismund II Augustus.PNG

Antaŭulo

Sigismondo la 1-a / 2-a

Sekvanto

Henriko

Persona informo

Devena nomo

pole Zygmunt II August
litove Žygimantas III Augustas
rutene Žyhimont III Aŭhust

Naskiĝo

1-an de aŭgusto 1520 (1520-08-01)
en Krakovo

Morto

7-an de julio 1572 (1572-07-07) (51-jara)
en Knyszyn

Tombo
Royal Tombs of the Wawel Cathedral [#]

Ŝtataneco

Grandprinclando Litovio • Svedio [#]


Subskribo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)
Familio

Dinastio

Jogajlidoj [#]

Patro

Sigismondo la 1-a [#]

Patrino

Bona Sforza [#]

Gefratoj
Anna Jagiellon • Regina Szafraniec • Katarina Jogajlido • Anna Jogajlido • Izabela Jogajlido • Sophia Jagiellon, Duchess of Brunswick-Lüneburg • Katharina, Countess of Montfort • Hedwig Jagiellon, Electress of Brandenburg • Wojciech Olbracht • John Jagiellon [#]

Edzino
Elizabeth of Austria • Barbara Radziwiłł • Katerino de Aŭstrio [#]

Idoj
Barbara Woroniecka [#]
Profesio

Okupo
ŝtatreprezentanto [#]

Grandduko de Litovio Coat of arms of Lithuania.svg

Sigismondo la 3-a Aŭgusto

Regado

1529 – 1569

Antaŭulo

Sigismondo la 2-a

Sekvanto

li mem kiel reganto de Pollando-Litovio

Reĝo de Pollando Herb Polski.svg

Sigismondo la 2-a Aŭgusto

Regado

1530/48 – 1569

Antaŭulo

Sigismondo la 1-a

Sekvanto

li mem kiel reganto de Pollando-Litovio

Reĝo/grandduko de Pollando-Litovio Herb Rzeczypospolitej Obojga Narodow.svg

Regado

1569 – 1572

Antaŭulo

li mem kiel reganto de Pollando kaj Litovio

Sekvanto

Henriko

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Sigismondo la 2-a Aŭgusto de Pollando, Sigismondo la 3-a Aŭgusto de Litovio (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1520 kaj mortis la 7-an de julio 1572) estis reganto de Pollando kaj Litovio.
Li estis de 1548 ĝis sia morto reĝo de Pollando, kaj jam ekde 1529 grandduko de Litovio.
Dum lia regado la du apartaj landoj Pollando kaj Litovio, kiuj ĝis tiam estis ligitaj en persona unio, unuiĝis al unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezulto de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569).


Li estis la sola filo de Sigismondo la Maljuna, la antaŭa reĝo, sed havis plurajn fratinojn, inter ili Katarina Jogajlido, patrino de estonta reĝo Sigismondo la 3-a, kaj Anna Jogajlido, reĝo kune kun sia edzo Stefano Báthory.




Provincoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj


Sigismondo estis la sesa kaj lasta reganto el la dinastio de la Jagelonoj. La tempo de reĝado de lia patro kaj li estas nomata la ora epoko en Pollando.


Li direktis la militon inter Litovio kaj Rusio en 1558-1570 kiu pro la homaĝo de ĉefo de kruckavaliroj Gotthard Kettler (posta duko de Duklando Kuronio kaj Zemgalio) al Pollando fariĝis la 1-a norda milito. En rezulto Pollando gajnis Livonion. Pro la problemoj kun szlachta- pola nobelaro, Sigismondo reformis multe la landon enkondukante la oran liberecon kaj toleremon, kiu post lia morto estos afirmota en Konfederacio de Varsovio. Unue li apogis ankaŭ la projekton krei la sendependan de la papo- polnacian eklezion kun la ĉefa reĝo simile al Anglio. Finante sian vivon li tamen ŝanĝis siajn opiniojn.


Sigismondo la 2-a restis seninfana en siaj tri geedziĝoj, kun Elizabeto de Aŭstrio (1526–1545), Barbara Radziwiłł (1520–1551) kaj Katarina de Aŭstrio (1533–1572).



Legendo |




Sigismondo Aŭgusto ĉe la spirito de Barbara kaj sorĉisto Jan Twardowski


Tre fama estas ankaŭ la historio de amo inter Sigismondo kaj Barbara Radziwiłł. Post morto de sia edzino Elizabeto (filino de imperiestro Ferdinando la 1-a), Sigismondo sekrete edziĝis kun Barbara. Laŭ la legendo Sigismondo enamiĝis en ŝi ankaŭ dum la vivo de sia patrino Bona Sforza kaj konis Barbaron en Vilno. Kiam la edziĝo estis malkovrita szlachta opinis ĝin kiel mezalianso tamen Barbara estis kronigita al la reĝino de Pollando. Neatendite ŝi mortis laŭlegende venenigita de Bona Sforza. Sigismondo entombiĝis en depresio kaj Bona foriris al Italujo kie ŝi ankaŭ estis poste venenigita. Laŭlegende Sigismondo venigis al sia palaco sorĉiston Sinjoron Twardowski kiu montris al la reĝo la spiriton de Barbara en magia spegulo. La spirito detruiĝis kiam Sigismondo strebis paroli al ĝi kaj tuŝi ĝin.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár