Staŭdo
Staŭdo estas daŭra, plurjara planto, neligna, kies superteraj partoj forvelkas en vintro dum ĝi travivas per subteraj organoj kiel tuberoj, rizomoj, bulbo, beto aŭ la radikoj: ajlo, primolo, lilio, beladono estas staŭdoj.
Enhavo
1 Etimologio de la vorto
2 Difino
3 Hortikultura sistematiko de la staŭdoj
4 Uzo de staŭdoj en ĝardeno
4.1 Ekzemploj
5 literaturo
6 Eksteraj ligiloj
7 Vidu ankaŭ
Etimologio de la vorto |
La fakesprimo staŭdo venas el la germana lingvo, sed simila vorto troviĝas ankaŭ en la dana kaj la norvega. Ĝi estas plejparte hortikultura termino, kiun uzas ankaŭ botanikistoj.
Difino |
Staŭdoj estas plurjaraj plantoj, kiuj restas nelignaj, male al arboj kaj arbedoj. Iliaj supergrundaj plantpartoj ne ligniĝas, sed restas herbece molaj kaj ordinare formortas post ĉiu kreskosezono. Male al aliaj herbaj plantoj, la unujaraj kaj dujaraj, la staŭdoj vivas plurajn jarojn kaj floras kaj fruktas en ĉiu jaro denove.
Staŭdoj travintras per rizomoj, bulboj, bulbotuberoj, stolonoj kaj similaj rezervorganoj, kiuj troviĝas aŭ sub la grundsurfaco (geo- aŭ kriptofitoj) aŭ ĉe la grundsurfaco (hemikriptofitoj).
La plantoj rekreskas dum ĉiu vegeta periodo denove ekde la travintrintaj burĝonoj. Sed ekzistas ankaŭ aro da vintroverdaj staŭdospecioj, kiuj ne forvelkas aŭ formortas. En malvarmaj kaj mezvarmaj zonoj, staŭdoj estas tiom malaltaj, ke ili kovriĝas sub neĝo. Kune kun la lignecaj arbustoj, ili formas la plantgrupon de kamefitoj. Tropikaj ĉiamverdaj staŭdoj, ekzemple banano, povas atingi enorman grandecon.
Hortikultura sistematiko de la staŭdoj |
Staŭdoj povas esti malgrandaj sukulentoj (karnecaj-sukaj staŭdoj, kiuj adaptiĝis al sekaj cirkonstancoj), sed ankaŭ pompaj staŭdegoj. Apud la veraj „florstaŭdoj“ ankaŭ la vintrorezistaj filikoj, multaj gresoj kaj bulboplantoj apartenas al la staŭdoj, same multaj akvoplantoj.
Ĝardenistoj ordigas la staŭdojn en jenaj kategorioj laŭ ilia vivmedio:
- arbaraj staŭdoj
- arbarrandaj staŭdoj
- liberareaj staŭdoj
- ŝtonĝardenaj staŭdoj
- alpaj staudoj
- bedstaŭdoj
- akvobordaj staŭdoj
Uzo de staŭdoj en ĝardeno |
La staŭdoj en privataj kaj publikaj ĝardenoj aŭ parkoj originas el mezvarmaj zonoj de ĉiu kontinentoj. En eŭropaj landoj la sortimento de eŭropdevenaj staŭdoj kaj staŭdoj el Mediteraneaj landoj pligrandiĝis dum la lastaj tri jarcentoj pro la aldono de aziaj kaj nordamerikaj plantoj.
Ĝis la mezo de la 19-a jarcento plej gravis ĉefe la enlandaj spicplantoj kaj kuracplantoj . Ornamplantoj raris dum tiu tempo. Ekde la mezo de la 18-a jarcento pligrandiĝis la nombro de la staŭdospecioj pro enkonduko de novaj plantoj el ekstereŭopaj lando kaj pro intensiva novbredado. La anglaj staŭdospecialistoj William Robinson (1838–1935) kaj Gertrude Jekyll (1843-1932) ekde 1870 kombinis staŭdojn en artecaj plantaranĝoj laŭ pure estetikaj aspektoj. En Germanujo la pioniro estis la staŭdobredisto kaj ĝardenpoeto Karl Foerster. En la unua duono de la 20-a jarcento li entuziasmigis la ĝardenŝatantojn por ŝtaudoj per libroj kiel Blütengarten der Zukunft (Flora ĝardeno de la estonteco, 1917).
Ekzemploj |
Vidu ankaŭ: listo de ornamŝtaŭdoj
Aquilegia (akvilegio)
Anemone (anemono)
Bergenia (bergenio)
Gentiana (genψiano)
Hosta (hosto)
Lilium (lilio)
Phlox (flokso)
Delphinium (delfinio)
Salvia (salvio)
literaturo |
Eksteraj ligiloj |
- Bund deutscher Staudengärtner
- Gesellschaft der Staudenfreunde e. V.
- Perenne e. V. – Verein für Staudenzüchtung und Sortimentsentwicklung
- Fast 400 Staudenarten u. -sorten tabellarisch sortiert nach ABC mit Pflanzratgeber
Vidu ankaŭ |
- Unujara planto
- Dujara planto
- Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær
- Listo de staŭdoj
- listo de ornamstaŭdoj
Lilio
Rabarbo