Turingio

Multi tool use
Turingio | |||
germane: Thüringen | |||
Federacia lando | |||
![]() Nacia parko Hainich en Turingio | |||
![]() ![]() | |||
|
|||
Oficiala nomo: Freistaat Thüringen | |||
Kromnomo: Verda koro de Germanujo | |||
Lando |
![]() |
||
---|---|---|---|
Federacia lando |
Turingio |
||
Historiaj regionoj |
Germana Imperiestra Regno, Germana Regno, Tria regno, GDR |
||
Montaro |
Turingia Arbaro |
||
Najbaras kun |
5 - Hesio Germanio - Malsupra Saksio Germanio - Saksio-Anhalto Germanio - Saksio Germanio - Bavario Germanio |
||
Riveroj |
5 - Saale - Ilm - Werra - Unstrut - Blanka Elster |
||
Situo |
Erfurto |
||
- alteco |
195 m s. m. |
||
- koordinatoj |
50°59′N 11°2′E / 50.983°N, 11.033°O / 50.983; 11.033 (Turingio) |
||
Ĉefurbo |
Erfurto |
||
Areo |
16 172,10 km² (1 617 210 ha) |
||
Loĝantaro |
2 156 759 (decembro 2015) |
||
Denseco |
133,36 loĝ./km² |
||
Ministroprezidanto |
Bodo Ramelow (La Maldekstro) ekde 2014 |
||
Horzono |
MET (UTC+1) |
||
- somera tempo |
MEST (UTC+2) |
||
ISO 3166 |
DE-TH |
||
![]() ![]() Situo de Erfurto enkadre de Germanio | |||
![]() | |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.thüringen.de | |||
Turingio aŭ Turingujo estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la orienta mezo de Germanio. Ĝia germana nomo estas Thüringen, en oficiala kunteksto Freistaat Thüringen. Ĝi havas areon de 16 172 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2015 ĝi havis 2 156 759 loĝantojn.
Al Turingio limas la germanaj federaciaj landoj Bavario (sude), Hesio (okcidente), Malsupra Saksio (nord-okcidente), Saksio-Anhalto (norde kaj nord-okcidente) kaj Saksio (oriente).
Turingio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.
Enhavo
1 Geografio
1.1 Reliefo
1.2 Urboj
2 Administra strukturo
2.1 Distriktoj
2.2 Eksterdistriktaj urboj
3 Kelkaj statistikaĵoj
4 Turingia kuirarto
5 Vidu ankaŭ
6 Eksteraj ligiloj
Geografio |
Reliefo |
La sudon de Turingio dominas la montaro Turingia Arbaro (Thüringer Wald), kiu oriente transiras al la Turingia Ardeza Montaro. Norde de la arbarego etendiĝas la Turingia Baseno. La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente. La Nacia Parko Hainich estas la sola nacia parko de la federacia lando.
La plej alta punkto de Turingio estas Großer Beerberg, kiu leviĝas 982,9 m super la marnivelon. La plej malalta loko troviĝas 114 m super la maro.
La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio.
Urboj |
Ĉefurbo: Erfurto
Aliaj gravaj urboj: Arnstadt, Eisenach, Gera, Gotha, Ilmenau, Jena, Rudolstadt, Saalfeld, Sondershausen, Suhl, Vajmaro
Administra strukturo |
En Turingio ekzistas 17 distriktoj (Landkreise) kaj 6 eksterdistriktaj urboj (kreisfreie Städte).
Distriktoj |
- en krampoj: la aŭtokodoj
Altenburger Land (ABG)
Eichsfeld (EIC)
Gotha (GTH)
Greiz (GRZ)
Hildburghausen (HBN)
Ilm (IK)
Kyffhäuser (KYF)
Nordhausen (NDH)
Saale-Holzland (SHK)
Saale-Orla (SOK)
Saalfeld-Rudolstadt (SLF)
Schmalkalden-Meiningen (SM)
Sömmerda (SÖM)
Sonneberg (SON)
Unstrut-Hainich (UH)
Wartburg (WAK)
Weimarer Land (AP)
Eksterdistriktaj urboj |
Eisenach (EA)
Erfurt (EF)
Gera (G)
Jena (J)
Suhl (SHL)
Weimar (WE)
Kelkaj statistikaĵoj |
ŝuldoj : |
6.432 €/loĝanto (2002) |
ŝuldoj entute: |
15,0 Mrd. € (2002) |
ISO 3166-2: |
DE-TH |
oficiala retejo: |
thueringen.de |
Politiko | |
---|---|
ĉefministro: |
Christine Lieberknecht (CDU) (ekde 2009-10-30) |
reganta(j) partio(j): |
CDU, SPD |
88 mandatoj en la landa parlamento |
CDU 30 Die Linke 27 SPD 18 FDP 7 Alianco '90/La Verduloj 6 |
lasta elekto: | 30-a de aŭgusto 2009 |
sekva elekto: | 2014 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
4 voĉoj |
Turingia kuirarto |
- Turingiaj buloj
- Turingia fritkolbaso
- Muzeo pri la Turingia bulo
Vidu ankaŭ |
- Turingio Internacia
- Verda koro de Germanujo
- Episkopujo de Erfurto
- Pli ol 200 muzeoj en Turingio kun priskribo en Esperanto
Eksteraj ligiloj |
- Diskutolisto pri Turingio en Esperanto.
- Regionoj en Turingio - Eichsfeld, Saaleland, Turingia Arbaro, Strato de la Klasikuloj (germanlingve)
|
|
GpVOSUwhZ8wQjob,Zb8SIFit GIzSGGiqHe4hG,t6tEh,tejahD1 VHIME01zKvkoRk8Mmm8cY