Hajdú
Hajdú (reĝa departemento) (hajdU) (germane Haiduck) estis historia departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando. La nomo estas hungare hajduko.
- Departementejo: Debrecen
Areo: 3343 km²
Loĝantaro: 253.900 en 1910 (plejparte hungaroj)
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
- 169 242 (97,7%) hungaroj
- 2 880 (1,7%) germanoj
- 1 019 (0,6%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 251 918 (99,2%) hungaroj
- 1 044 (0,4%) germanoj
- 901 (0,4%) ceteraj.
Administracio |
Estis 3 distriktoj, nomo de distrikto kaj distriktejo samas:
Hajdúböszörmény, samtempe konsilantrajta urbo
Hajdúszoboszló, samtempe konsilantrajta urbo- Centro, escepte la distriktejo: Debrecen departementejo kaj samtempe municipa urbo
- Krome Hajdúnánás konsilantrajta urbo.
La departemento situas ĉe senfinaj ebenaĵoj sen riveroj, Tiso nur iomete tuŝas la departementon. La alvenintaj hungaroj en 895 trovis la teritorion konvena por la paŝtejoj, kampoj. Post la mezepoko la turkoj okupis la departementon. Debrecen iomete havis aŭtonomion aŭ memstarecon, krome laŭeble ligiĝis al princlando Transilvanio. Post la turka erao restis senhomaj vilaĝoj, kiujn ricevis la hajdukoj kaj fondiĝis hajdukaj urboj. Ili ne apartenis al departementoj, simile al la kumanaj kaj jasaj teritorioj ili estis aŭtonomaj. En 1849 Debrecen estis provizora ĉefurbo de Hungario. La departemento mem formiĝis en 1876 el Debrecen, el la hajdukaj komunumoj kaj el najbaraj teritorioj. Ĝi enhavas regionon Hortobágy (hortobAdj), la plej karakteriza hungara Nacia parko.
Eksteraj ligiloj |
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
- Departementoj de reĝlando Hungario
- Hungara reĝlando
|