Upsilono











































































Upsilon uc lc.svg

Greka alfabeto

Αα Alfo

Νν Nuo

Ββ Beto

Ξξ Ksio

Γγ Gamo

Οο Omikrono

Δδ Delto

Ππ Pio

Εε Epsilono

Ρρ Roto

Ζζ Zeto

Σσς Sigmo

Ηη Eto

Ττ Taŭo

Θθ Teto

Υυ Upsilono

Ιι Joto

Φφ Fio

Κκ Kapo

Χχ Ĥio

Λλ Lambdo

Ψψ Psio

Μμ Muo

Ωω Omego

Iamaj literoj1,2

Digamma uc lc.svg Digamo

San uc lc.svg Sano

Stigma uc lc.svg Stigmo

Qoppa uc lc.svg Kuoppo

Heta uc lc.svg Heto

Sampi uc lc T-shaped.svg Sampio


Sho uc lc.svg Ŝo


1Referencoj
2Eksteraj ligiloj


Upsilono (majuskla Υ, minuskla υ; greke Ύψιλον) estas la 20-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas la valoron 400. Ĝi estas derivita de la litero waw de la fenica alfabeto.


En la frua greka ĝi estis prononcata simile al la angla oo [u]. En la klasika greka lingvo ĝi estis prononcata simile al la franca u aŭ germana ü, [y]. En la novgreka lingvo ĝi estas prononcata kiel [i], kaj en diftongoj [f][v]. En la antikva greka lingvo ĝi ekzistis en ambaŭ longa kaj mallonga versioj, sed ĉi tiu distingo perdiĝis en la novgreka.


Kiel komenca litero en la klasika greka, ĝi ĉiam portis la aspiron (ekvivalento al h) kaj tial troviĝas en multaj vortoj de greka fonto, kiuj komenciĝas per ekzemple hiper-. Ĉi tiu aspiro estis derivita de pli malnova prononco, kiu uzis ŝuŝon anstataŭe; ĉi tiu ŝuŝo estis ne perdita en la latina lingvo, donante formojn kiel super- (por hiper-) kaj sub- (por hipo-).


Upsilono partoprenis kiel la dua ero en malkreskaj diftongoj. Ekzemple post alfo aŭ epsilono ĝi estas prononcata kiel [f] aŭ [v].


La romia imperiestro Klaŭdio proponis aldonon de nova litero al la latinan alfabeton por la sono de la greka upsilono, sed fine la litero Y estis adoptita anstataŭe.


La nomo de la litero estis originale nur υ. Ĝi ŝanĝis al υ ψιλόν, (u psilon, kies signifo estas 'simpla u') por distingi ĝin de ο&joto;, kiu havis la saman prononcon [y]. La nomo de la litero en la novgreka lingvo estas prononcata kiel [iː'psɪlɒn] (en kontrasto al Ε, kiu estas prononcata [ɛ'psɪlɒn]). Ĝi estas ankaŭ malofte nomata angle "ypsilon" ([ɪ'psɪlɒn]) pro ĝia simileco al la latina litero Y.


Kvar literoj de la latina alfabeto kreiĝis el ĝi: V kaj Y kaj, multe poste, U kaj W. En la cirila alfabeto, la literoj U (у) kaj iĵica (ѵ) baziĝas sur ĝi.



Uzado |



  • En partikla fiziko la majuskla upsilon estas la upsilona partiklo. Notu, ke la simbolo devas ĉiam aspekti kiel ϒ por eviti konfuzon kun la latina Y uzata por la hiperŝargo.

  • En la diskuto de spacaj dimensioj, "movanta upsilono" estas la movado de suba dimensio al pli alta.



Vidu ankaŭ |



  • Latina upsilono ʊ



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár