Stutgarto






















































































Stutgarto





Blazono

Stutgarto (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Baden-Württemberg S.svg

Federacia lando

Baden-Virtembergo

Distriktaro

Distriktaro Stutgarto

Distrikto

eksterdistrikta urbo ("urba distrikto")

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

48°46′36″N 9°10′48″O  /  48.77667°N, 9.18°O / 48.77667; 9.18 (Stutgarto)Koordinatoj: 48°46′36″N 9°10′48″O  /  48.77667°N, 9.18°O / 48.77667; 9.18 (Stutgarto)

Alto super la marnivelo

247 m

Areo
207,36 km²

Loĝantaro
632743 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (septembro 2018)]

Telefona antaŭkodo
0711

Poŝtkodo
70173–70619

Aŭtomobila kodo
S

Oficiala Municipokodo
08111000

NUTS
DE111

LOCODE
DE STR

Subdivido
23 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 152 urbopartoj (Stadtteile)

Komunumestro
Fritz Kuhn

Partio de komunumestro

Verduloj

Adreso de la administrejo
Marktplatz 1
70173 Stuttgart

Oficiala retejo

http://www.stuttgart.de







v  d  r


Information icon.svg



StutgartoŜtutgarto [1] (germane: Stuttgart) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Fine de decembro 2017 la urbo havis 632 743 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.




Enhavo






  • 1 Geografia situo


    • 1.1 Urbopartoj




  • 2 Historio de la urbo


  • 3 Politiko


  • 4 Ekonomio


  • 5 Transporto


  • 6 Sporto


    • 6.1 Futbala Mondpokalo 2006




  • 7 Historio de Esperanto en Stutgarto


  • 8 Famaj Stutgartanoj


  • 9 Partneraj urboj


  • 10 Referencoj


  • 11 Eksteraj ligiloj





Geografia situo |


Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo, estas la administra centro de samnoma distriktaro, nomata do distriktaro Stutgarto, kaj havas la statuson de eksterdistrikta urbo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.


Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta Germanio.



Urbopartoj |


La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).


  • Bad Cannstatt


Historio de la urbo |





Artmuzeo en Stutgarto


Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.


En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.



Politiko |


Ekde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Fritz Kuhn de la verdula partio, antaŭe regadis Wolfgang Schuster kaj Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.


Ekde la elektoj de 2014 la magistrato konsistas el:































































CDU 28,3% (+4,0) 17 seĝoj (+2)
GRÜNE (verduloj) 24,0% (−1,3) 14 seĝoj (-2)
SPD 14,3% (−2,7) 9 seĝoj (−1)
FW 7,1% (−3,2) 4 seĝoj (-2)
FDP 5,9% (−5,0) 4 seĝoj (-3)
Socia, ekologia Stutgarto 5,4% (+0,8) 3 seĝoj (±0)
AfD 4,7 % (+4,7) 3 seĝoj (+3)
PDS 4,5% (±0) 1 seĝo (±0)
Piratoj 2,0% (+2,0) 1 seĝo (+1)
listo STAdTISTEN
1,7% (1,7) 1 seĝo (+1)
studenta listo (StudL)
1,2% (+1,2) 1 seĝo (+1)
REP 0,7% (−1,8) 0 seĝoj (−1)


Ekonomio |


Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.



Transporto |


  • Flughaveno Stutgarto


Sporto |




La futbal-stadiono



Futbala Mondpokalo 2006 |


Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.



Historio de Esperanto en Stutgarto |


La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933.
En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando).
De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. En la apudarbara, okcidenta urboparto Hasenberg estas po strato nomata "Esperantostraße" kaj "Zamenhofstraße".



Famaj Stutgartanoj |




  • Adolf von Kröner, eldonisto


  • Berthold Graf Schenk von Stauffenberg, rezistbatalanto kontraŭ la nazioj, naskiĝis kaj grandiĝis en Stutgarto


  • Elizeo Roslino, Helisäus Röslin, Helisaeus Roeslin (1545-1616) germana matematikisto, astronomo, geografo, privata kuracisto de palatinataj grafoj Georgo Johano la 1-a kaj Johano Rejnhardo la 1-a


  • Ellis Kaut, germana verkistino aŭtoro de Pumuckl


  • Friedrich Schiller, poeto, studis en Stutgarto


  • Gottlieb Daimler, inventinto de la aŭtomobilo, mortis en Cannstatt je la 6-a de marto 1900


  • Gustav Schwab, verkisto, lirikisto, publicisto kaj eldonisto


  • Gyula Mitrovics (hungara profesoro) mortis en Stutgart


  • Georg Wilhelm Friedrich Hegel, poeto kaj filozofo


  • Lajos Rauscher, grafikisto


  • Otfried Mylius, verkisto


  • Rezső Peéry, hungara verkisto mortis en Stutgart


  • Richard Freiherr von Weizsäcker, federacia prezidento de Germanio (1984–1989)



Partneraj urboj |


Stutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:




  • Ĉeĥio Brno, Ĉeĥio de 1989


  • Unuiĝinta Reĝlando Cardiff, Kimrio, Britio de 1955


  • Egiptio Kajro en Egiptio de 1979


  • Pollando Lodzo en Pollando de 1988


  • Tunizio Mencel-Burgibo en Tunizio de 1971


  • Barato Mumbajo antaŭe Bombajo en Barato de 1968


  • Rusio Samaro en Rusio de 1992


  • Unuiĝinta Reĝlando Sankta Heleno en Britio de 1948


  • Usono Sankta Luiso en Usono de 1960


  • Francio Strasburgo en Francio de 1962


Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:




  • Japanio Ogako en Japanio de 1988


  • Ĉina Popola Respubliko Nankingo en Ĉinio


  • Israelo Shavej Ciono en Israelo



Referencoj |





  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1040, dekstra kolumno




Eksteraj ligiloj |




  • Stutgarto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Stutgarto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Stutgarto en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




  • Oficiala retejo

  • Informoj por turistoj

  • La TTT-ejo de la Stutgarta esperantistaro

  • Pli da utilaj informoj


  • StadtPanoramen Stuttgart – Panorama vido de Stutgarto











Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár