Ontario




















































































Ontario
Alternativa nomo

Ontario
Plena nomo

Ontario


 Flago de Ontario  Blazono de Ontario 


Devizo: Ut Incepit Fidelis Sic Permanet
(latina =: Fidela de la komenco, fidela ŝi restas)


Mapo de Kanado kun Ontario ruĝa
Oficialaj lingvoj
angla (la franca havas ian leĝan statuson, sed ne estas plene oficiala)

Floro

Blanka triliumo

Arbo

Blanka pino

Birdo

Granda kolimbo
Ĉefurbo
Toronto
Plej granda urbo
Toronto
Leŭtenanta Guberniestro
Elizabeth Dowdeswell
Ĉefministro
Kathleen Wynne (Liberala)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj


106
24

Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
5-a rango
1.076.395 km²
917.741 km²
158.654 km² (14,8{%)

Loĝantaro
 - Tuto (2006)
 - Loĝdenso
1-a rango
12.686.952
13,93 po km²

MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone


$537.604 miliardoj (1-a)
$42.866 (4-a)

Aliĝo al Konfederacio

1-a de julio 1867 (1-a)


Tempozono

UTC -5 k -6

Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)


ON
CA-ON
K L M N P

Retejo

www.gov.on.ca

Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn







v  d  r


Information icon.svg



Ontario (angle Ontario) estas provinco de Kanado, vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo. El ĉiuj kanadaj provincoj ĝi havas la plej multajn loĝantojn kaj la due plej grandan areon. Ĝia ĉefurbo estas Toronto, kaj ankaŭ la kanada ĉefurbo Otavo situas en Ontario. La 1-an de julio 2005 estis 12.541.410 ontarianoj, kio estis proksimume 37,9 % de la loĝantaro de Kanado.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Demografio


  • 3 Ekonomio


  • 4 Historio





Geografio |


La Niagara Istmo (populare nomata Niagara duoninsulo, angle Niagara Peninsula, france Péninsule du Niagara) estas la parto de la kanada provinco Ontario, kiu situas inter la okcidenta parto de la suda bordo de la Ontaria Lago kaj la orienta parto de la norda bordo de la Eria Lago. La urbo Hamiltono situas ĉe la nordokcidenta limo de la regiono, kaj ĝia orienta limo (ankaŭ la landlimo inter Kanado kaj Usono) estas la Niagara Rivero. La istmon enloĝas ĉirkaŭ 1 000 000 homoj.



Demografio |


La ĉefaj rasaj/etnaj grupoj de Ontario estas laŭ deveno:



  • Eŭropanoj: 80,9 % (Precipaj grupoj: angloj, irlandanoj, skotoj, francoj, germanoj, italoj, poloj)

  • Sud-Azianoj: 4,9 %


  • Ĉinoj: 3,7 %


  • Nigruloj: 3,6 %


  • Indiĝenoj: 1,7 %


  • Filipinanoj: 1,3 %


  • Latin-Amerikanoj: 0,9 %

  • Aliaj: 3,0 %


La ĉefaj religiaj grupoj de Ontario estas:



  • 34,9 % Protestanta

  • 34,7 % Rom-katolika

  • 3,1 % Islama

  • 2,7 % alia kristana

  • 2,3 % Ortodoksa

  • 1,9 % Hindua

  • 1,7 % Juda

  • 1,1 % Budhista

  • 0,9 % Sikha

  • 16,7 % aliaj, ne-religiaj


Ekstera ligilo: Ontario ĉe Kanada Oficejo pri Statistiko


Pli kaj pli kreskanta enmigrado de ĉiuj mondpartoj, precipe al Toronto kaj ĉirkaŭaĵo, rapide diversigas la etnan konsiston de Ontario. Ĉirkaŭ 5 % de la ontarianoj estas franko-ontarianoj.


La ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvojn: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996).


Dek plej grandaj municipoj laŭ loĝantaro

























































Municipo
2001
1996

Toronto
2.481.494
2.385.421

Otavo
808.391
721.136

Misisogo
612.925
544.382

Hamiltono
499.268
467.799

Londono
336.539
325.669

Bramptono
325.428
268.251

Markhamo
208.615
173.383

Vindsoro
208.402
197.694

Kiĉenero
190.399
178.420

Vaughan
182.022
132.549

Aliaj gravaj urboj estas Burlington, Oshawa ktp.



Ekonomio |


La fabrika, agrikultura kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario.



Historio |


Étienne Brûlé kaj Samuel de Champlain unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indiĝenoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indiĝenoj kaj fondis misiejojn.


En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Suba Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la brita Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act) de 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova lando Kanado. La leĝo protektis la apartajn rajtojn de protestantoj kaj katolikoj, sed ne de angla- kaj francalingvanoj.




  • Ontario en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ontario en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)













Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár