Lingvo






La Babela turo (1563), de Pieter Bruegel la Maljuna, estas biblia simbolo, inter alia, de la lingvodiverseco.




Infaninoj lernantaj la uzadon de la Usona signolingvo.


Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzata por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jura lingvaĵo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.


Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvo aŭ skriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.


Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komenciĝas.


La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo.




Enhavo






  • 1 Parola lingvo kaj skriba lingvo


  • 2 Lingva diverseco


  • 3 Homa lingvo kaj besta lingvo


  • 4 Historio de lingvo


  • 5 Listoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Bibliografio


  • 8 Eksteraj ligiloj


  • 9 Referencoj





Parola lingvo kaj skriba lingvo |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Parola lingvo kaj Skriba lingvo.

Parolata lingvo aŭ simple parola lingvo estas lingvo produktita pere de artiklitaj sonoj, male al la praktiko de la skriba lingvo. Multaj lingvoj ne havas aŭ havis verkitan formon kaj tiele ili estas nur parolataj lingvo, kio certe okazis ofte en historio kaj en apartaj nekleraj civilizacioj. Parola lingvo aŭ voĉa lingvo estas lingvo produktita pere de voĉa sistemo, male al signolingvo, kiu estas produktata pere de manoj kaj vizaĝo. La termino "parola lingvo" estas foje uzata por aludi nur al voĉaj lingvoj, speciale fare de lingvistikistoj, kio faraS la tri terminojn sinonimoj kiuj ekskludas signolingvojn. Aliaj referencas al signolingvo kiel "parolata", speciale kontraste al verkitaj transkriboj de signoj.[1][2][3]


En parola lingvo, multo de la signifo estas determinata de la kunteksto. Tio kontrastas kun la koncepto de skriba lingvo en kiu plej el la signifo estas havigata rekte de la teksto. En parola lingvo, la vero de propozicio estas determinata per komun-senca referenco al la sperto, sed en skriba lingvo, oni metas pli grandan emfazon al logika kaj kohera argumentaro. Simile, parola lingvo tendencas esprimi subjektivan informon, inklude la rilaton inter la parolanto kaj la aŭskultantaro, dum la skriba lingvo tendencas esprimi pli objektivan informaron.[4]


La rilato inter parola lingvo kaj skriba lingvo estas komplekso. Ene de la kampo de lingvistiko la nuna interkonsento estas ke parolo estas denaska homa kapablo, kaj skriba lingvo estas kultura inventaĵo.[5] Tamen kelkaj lingvistikistoj, kiaj tiuj de la Praga skolo, argumentas ke skriba kaj parola lingvo havas distingajn kvalitojn kiuj iras kontraŭ la fakto ke la skriba lingvo estas dependa el la parola lingvo por ties ekzistado.[6]


La partikulareco de la artefaritaj lingvoj okazigas la fakton kaj diferencon rilate al la naturaj lingvoj, ke tiuj plej ofte estas unue skribaj lingvoj kaj poste parolaj lingvoj. Pri Esperanto oni povas diri en kiuj epokoj estis jam la diversaj stadioj de tiu kiel skriba lingvo kaj en kiu tago precize okazis la unua konversacio en tiu lingvo kaj en kiu tago okazis la unua socia evento kie Esperanto definitive iĝis parolata lingvo (Unua Universala Kongreso).


La skribita lingvo estas la unueca, oficiala skribita formo de lingvo. Plejofte ĝi estas superregiona normigo de la regionaj idiomoj kaj dialektoj.
La skribita lingvo esprimiĝas per tekstoj kiuj estas je dispono fizike por la legantoj.


Neniu natura lingvo estas nur skribita, la skribita formo estas plejofte komplemento de aro da parolitaj idiomoj. Tiuj evoluas kaj sekve ankaŭ la skribita lingvo evoluas, sed pli malrapide.


La skribita lingvo estas invento kaj pro tio ĝi devas esti instruita, kontraŭe al la lingvo parolita aŭ al la signolingvo, kiuj estas lernataj spontanee per eksponado, precipe en la infanaĝo.















































Lingvo Denaskuloj
(milionoj) [7]
mandarena 848
hispana 329 [8]
angla 328
portugala 250
araba 221
hindia 182
bengala 181
rusa 144
japana 122
java 84,3


Lingva diverseco |


SIL Ethnologue difinas "vivantan lingvon" kiel "lingvo kiu havas almenaŭ unu parolanton por kiu ĝi estas sia unua lingvo." La preciza nombro da konataj vivantaj lingvoj varias de 6000 du 7000, depende de la precizeco de onies difino de "lingvo", kaj aparte, pri kiel oni difinas la distingon inter lingvoj kaj dialektoj. En 2016, Ethnologue katalogigis 7.097 vivantajn homajn lingvojn.[9] La fakuloj de Ethnologue establas lingvajn grupojn surbaze de studoj pri reciproka komprenebleco, kaj tio ofte rezultigas pli da kategorioj ol pli konservativaj klasifikoj. Ekzemple, la dana lingvo kiun plej kleruloj konsideras sola lingvo kun pluraj dialektoj estas klasifikita kiel du malsamaj lingvoj (dana kaj jutlanda) de Ethnologue.[7]


Laŭ Ethnologue, 389 lingvoj (preskaŭ 6%) havas pli ol milionon da parolantoj. Ĉi tiuj lingvoj kune parolatas per 94% de la monda loĝantaro, dum 94% de la mondaj lingvoj parolatas per la ceteraj 6% de la tutmonda loĝantaro. Dekstre estas tabelo de la mondaj 10 plej parolata lingvoj kun taksoj pri parolantoj de la Ethnologue (nombroj de 2009).[7]



Homa lingvo kaj besta lingvo |






Lingvon ofte uzas oni kiel argumenton por aŭ kontraŭ la kvalita malsamo inter bestoj kaj homoj pri penskapablo.


Laŭ iuj subtenantoj de bestoprotektemo, inter homo kaj besto interstaras neniu malsameco kvalita, sed nur kvanta, eĉ ŝuldita al pli progresa evolua stadio de la homo.
Tiu certa bestoprotektismo asertas ke inteligento ne estas ekskluziva prerogativo de la homo, sed ĝi estas karakterizo ankaŭ de la superaj bestoj.
Tiuj uloj diras: " estas iuj bestoj kiuj oferas pro amo sian vivon, tial ili ne estas trude memreferenciataj, ili kapablas ami aliulon volante ties bonon kaj provante ĝin realigi."


Laŭ aliaj, tamen, inter homo kaj besto alestiĝas multaj diferencoj-malsamecoj kvalitaj. Jen unu:


Simpatiantoj pri prerogativoj de homoj – jam kun Aristotelo[10] – subtenas, ke la scikapablo de la superaj bestoj estas kvalite malsama.


Laŭ tiuj, besto: unue, ekrimarkiĝas nur pri iuj aspektoj, nome tuŝiĝas nur per/pri la aspektoj utilaj aŭ malutilaj, plaĉaj aŭ malplaĉaj, danĝeraj aŭ avantaĝaj dum aliajn aspektojn eĉ ne perceptas (ĉi-rilate vidu aliajn pensulojn kiel Plessner, Scheler, Gehlen, Cassirer); due, se la atento kaj intereso de la besto konverĝas nur sur tiujn perceptitajn aspektojn signifas ke la besta scipovo estas nur pragmata, util- altira.


Male, homo: unue, konsciiĝas pri ĉiuj aspektoj de ĉiu ajn aĵo-afero, kaj ne nur pri tiuj utilaj kaj malutilaj; due, sin demandas ne nur pri utileco aŭ malutileco ktp de la aĵaro, sed ankaŭ pri ĝia naturo, nome tiu sin demandas: “kio estas tio?” ĉar tiu volas ĝin koni eksklude de ĝia eventuala utilo aŭ malutilo, tiu volas scii ankaŭ pri la vero pri la aĵaro, la bono kaj malbono, justo kaj maljusto, tiu volas distingi la belon kaj malbelon.


Tial, laŭ tiuj pensistoj, la homa inteligento estas ne nur pragmata/util- altirita, sed ankaŭ teoriumanta (porteoria). Jen la rilato pri lingvo: tiu malsameco (laŭ Aristotelo kaj la aliaj) riveliĝas en la komunikado: dum la besta komunikado sin esprimas pere de gestoj aŭ krioj kaj pragmate signalas danĝeron aŭ petas nutraĵon ktp, la homo sin esprimas pere de la vorto, kiu ne estas nur pragmata, sed ankaŭ porteoria (abstraktema), nome kapabla komuniki la veron, la belon la bonon ktp.[11]



Historio de lingvo |


Vidu Historio de lingvo.



Listoj |



  • Listo de lingvoj

  • Listo de la vikipediaj lingvoj



Vidu ankaŭ |




  • Akirado de lingvaĵo

  • Analitika filozofio

  • Apartalingvo

  • Dua lingvo

  • Etimologio

  • Ethnologue

  • Fajflingvo

  • Filologio

  • Filozofio de lingvo

  • Fonetiko

  • Formala kaj neformala parolmanieroj

  • Gepatra lingvo

  • ISO 639

  • Kio estas lingvo ?

  • Konstruita lingvo

  • Korpolingvo

  • Langrompilo

  • Lingva pejzaĝo

  • Lingva purismo

  • Lingva tipologio

  • Lingvafrankao

  • Lingvaj langorompaĵoj

  • Lingvedukado

  • Lingvomorto

  • Lingvopolitiko

  • Matematiko

  • Minoritata lingvo

  • Moderna lingvo

  • Norma lingvo

  • Oficiala lingvo

  • Ortografio

  • Planlingvo

  • Prilaborigita lingvo

  • Racio

  • Sakro

  • Semantiko

  • Skribo (lingvistiko)

  • Slango

  • Terminologio




Bibliografio |




La unua paĝo de Beowulf, manuskripto de la poemo en anglosaksa lingvo.




  • Paolo Pagani, Appunti sulla specificità dell'essere umano, en Luca Grion (a cura di) La differenza umana. Riduzionismo e antiuamanesimo, La Scuola, 2009, pp. 447-161

  • AGHA, Agha. (2006) Language and Social Relations. Cambridge University Press.

  • AIKHENVALD, Alexandra. (2001) “Introduction”, Alexandra Y. Aikhenvald: Areal diffusion and genetic inheritance: problems in comparative linguistics. Oxford: Oxford University Press, p. 1–26.

  • AITCHISON, Jean. (2001) Language Change: Progress or Decay?, 311981‑a eldono, Cambridge, New York, Melbourne: Cambridge University Press.

  • ALLERTON, D. J.. (1989) “Language as Form and Pattern: Grammar and its Categories”, An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.

  • ARONOFF, Mark. (2011) What is Morphology. John Wiley & Sons.

  • AUSTIN, Peter K. (2011) “Introduction”, Cambridge Handbook of Endangered Languages. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-88215-6.

  • BAKER, Mark C.. (2001) “Syntax”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 265–295.

  • BAUER, Laurie. (2003) Introducing linguistic morphology, 2‑a eldono, Washington, D.C.: Georgetown University Press. ISBN 0-87840-343-4.

  • BLOOMFIELD, Leonard. (1914) An introduction to the study of language. New York: Henry Holt and Company.

  • (2008) Concise Encyclopedia of Languages of the World. Elsevier Science. ISBN 0-08-087774-5.

  • CLACKSON, James. (2007) Indo-European Linguistics: An Introduction. Cambridge University press.

  • CAMPBELL, Lyle. (2002) “Areal linguistics”, Bernard Comrie, Neil J. Smelser and Paul B. Balte: International Encyclopedia of Social and Behavioral Sciences. Oxford: Pergamon, p. 729–733.

  • CAMPBELL, Lyle. (2004) Historical Linguistics: an Introduction, 2‑a eldono, Edinburgh and Cambridge, MA: Edinburgh University Press and MIT Press.

  • CAMPBELL, Lyle. (2001) “The History of Linguistics”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 81–105.

  • CANDLAND, Douglas Keith. (1993) Feral Children and Clever Animals: Reflections on Human Nature. Oxford University Press US, p. 293–301. ISBN 0-19-510284-3.

  • CHOMSKY, Noam. (1957) Syntactic Structures. The Hague: Mouton.

  • CHOMSKY, Noam. (2000) The Architecture of Language. Oxford: Oxford University Press.

  • CLARKE, David S.. (1990) Sources of semiotic: readings with commentary from antiquity to the present. Carbondale: Southern Illinois University Press.

  • COMRIE, Bernard. (1989) Language universals and linguistic typology: Syntax and morphology., 2‑a eldono, Oxford: Blackwell. ISBN 0-226-11433-3.

  • (2009) The World's Major Languages. New York: Routledge. ISBN 978-0-415-35339-7.

  • COULMAS, Florian. (2002) Writing Systems: An Introduction to Their Linguistic Analysis. Cambridge University Press.

  • CROFT, William. (2004) Cognitive Linguistics. Cambridge: Cambridge University Press.

  • CROFT, William. (2001) “Typology”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 81–105.

  • CRYSTAL, David. (1997) The Cambridge Encyclopedia of Language. Cambridge: Cambridge University Press.

  • DEACON, Terrence. (1997) The Symbolic Species: The Co-evolution of Language and the Brain.. New York: W.W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-31754-1.

  • DIXON, Robert M. W.. (1972) The Dyirbal Language of North Queensland. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-08510-1.


  • (2003) “Language as Culture in U.S. Anthropology: Three Paradigms”, Current Anthropology 44 (3), p. 323–348. doi:10.1086/368118. 


  • (2009) “The myth of language universals: Language diversity and its importance for cognitive science” 32 (5), p. 429–492. 


  • (2003) “Deciphering the Genetic Basis of Speech and Language Disorders”, Annual Review of Neuroscience 26, p. 57–80. doi:10.1146/annurev.neuro.26.041002.131144. 

  • FITCH, W. Tecumseh. (2010) The Evolution of Language. Cambridge: Cambridge University Press.

  • FOLEY, William A.. (1997) Anthropological Linguistics: An Introduction. Blackwell.

  • GOLDSMITH, John A. (1995) “Phonological Theory”, John A. Goldsmith: The Handbook of Phonological Theory, Blackwell Handbooks in Linguistics. Blackwell Publishers. ISBN 1-4051-5768-2.

  • GREENBERG, Joseph. (1966) Language Universals: With Special Reference to Feature Hierarchies. The Hague: Mouton & Co.


  • HASPELMATH, Martin. (2002) Understanding morphology. London: Arnold, Oxford University Press. (pbk)


  • (1973) “The Curse of Babel”, Daedalus 102 (3, Language as a Human Problem), p. 47–57. 


  • (2002) “The Faculty of Language: What Is It, Who Has It, and How Did It Evolve?”, Science 22 298 (5598), p. 1569–1579. doi:10.1126/science.298.5598.1569. 

  • HAUSER, Marc D.. (2003) “What are the uniquely human components of the language faculty?”, M.H. Christiansen and S. Kirby: Language Evolution: The States of the Art. Oxford University Press.

  • HOCKETT, Charles F.. (1960) “Logical considerations in the study of animal communication”, W.E. Lanyon: Animals sounds and animal communication, p. 392–430.

  • INTERNATIONAL PHONETIC ASSOCIATION. (1999) Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-65236-7.

  • KATZNER, Kenneth. (1999) The Languages of the World. New York: Routledge.

  • KENNISON, Shelia. (2013) Introduction to Language Development. SAGE.

  • LABOV, William. (1994) 'Principles of Linguistic Change vol.I Internal Factors'. Blackwell.

  • LABOV, William. (2001) 'Principles of Linguistic Change vol.II Social Factors'. Blackwell.


  • (1992) “Another view of endangered languages”, Language 68 (4), p. 809–811. doi:10.1353/lan.1992.0013. 

  • LADEFOGED, Ian. (1996) The sounds of the world's languages. Oxford: Blackwell, p. 329–330. ISBN 0-631-19815-6.

  • LESSER, Ruth. (1989) “Language in the Brain: Neurolinguistics”, An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.

  • LEVINSON, Stephen C.. (1983) Pragmatics. Cambridge: Cambridge University Press.

  • . Ethnologue: Languages of the World, Sixteenth edition. SIL International (2009).

  • LYONS, John. (1981) Language and Linguistics. Cambridge University Press. ISBN 0-521-29775-3.

  • MACMAHON, M.K.C.. (1989) “Language as available sound:Phonetics”, An Encyclopedia of Language. London:NewYork: Routledge.

  • (2003) The Mixed Language Debate: Theoretical and Empirical Advances. Berlin: Walter de Gruyter. ISBN 3-11-017776-5.

  • (2010) Atlas of the World's Languages in Danger, 3rd edition.. Paris: UNESCO Publishing.

  • NEWMEYER, Frederick J.. (2005) The History of Linguistics. Linguistic Society of America. ISBN 0-415-11553-1.

  • NEWMEYER, Frederick J.. (1998) Language Form and Language Function. Cambridge, MA: MIT Press.

  • NICHOLS, Johanna. (1992) Linguistic diversity in space and time. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-58057-1.


  • (1984) “Functional Theories of Grammar”, Annual Review of Anthropology 13, p. 97–117. doi:10.1146/annurev.an.13.100184.000525. 


  • (1996) “Language and Literacy: what writing does to Language and Mind”, Annual Review of Applied Linguistics 16, p. 3–13. doi:10.1017/S0267190500001392. 

  • PAYNE, Thomas Edward. (1997) Describing morphosyntax: a guide for field linguists. Cambridge University Press, p. 238–241.

  • PINKER, Steven. (1994) 'The Language Instinct: How the Mind Creates Language'. Perennial.

  • ROMAINE, Suzanne. (2001) “Multilingualism”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 512–533.

  • DE SAUSSURE, Ferdinand. (1983) Course in General Linguistics, Translated by Roy Harris, La Salle, Illinois: Open Court. ISBN 0-8126-9023-0.

  • SANDLER, Wendy. (2001) “Natural Sign Languages”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 533–563.

  • (2008) Senft, Gunter: Systems of Nominal Classification. Cambridge University Press. ISBN 978-0-52-106523-8.


  • (1934) “The phonemic principle”, Language 10 (2), p. 117–129. doi:10.2307/409603. 

  • TOMASELLO, Michael. (1996) “The Cultural Roots of Language”, B. Velichkovsky and D. Rumbaugh: Communicating Meaning: The Evolution and Development of Language. Psychology Press, p. 275–308. ISBN 978-0-8058-2118-5.

  • TOMASELLO, Michael. (2008) Origin of Human Communication. MIT Press.

  • THOMASON, Sarah G.. (1988) Language Contact, Creolization and Genetic Linguistics. University of California Press.

  • THOMASON, Sarah G.. (2001) Language Contact - An Introduction. Edinburgh University Press.

  • TRASK, Robert Lawrence. (1999) Language: The Basics, 2‑a eldono, Psychology Press.

  • TRASK, Robert Lawrence. (2007) Language and Linguistics: The Key Concepts, 2‑a eldono, Routledge.

  • ULBAEK, Ib. (1998) “The Origin of Language and Cognition”, J. R. Hurford & C. Knight: Approaches to the evolution of language. Cambridge University Press, p. 30–43.

  • VAN VALIN, jr, Robert D.. (2001) “Functional Linguistics”, Mark Aronoff: The Handbook of Linguistics. Blackwell, p. 319–337.

  • ZENTELLA, Ana Celia. (2002) “Spanish in New York”, The Multilingual Apple: Languages in New York City. Walter de Gruyter.




  • Lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Kategorio Lingvo en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




Eksteraj ligiloj |



  • Nomoj de lingvoj en Esperanto


  • Vortaroj en la katalogo DMoz

  • Lingvoj de la mondo (hispane)

  • Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)


  • Lingva Prismo - plurlingva retejo pri lingvoj

  • Vortaro Esperanto / Franco



  • World Atlas of Language Structures: a large database of structural (phonological, grammatical, lexical) properties of languages


  • Ethnologue: Languages of the World is a comprehensive catalog of all of the world's known living languages


  • The Linguistic Diversity of the Planet showing endangered languages



Referencoj |




  1. Nora Groce (1985) Everyone Here Spoke Sign Language: Hereditary Deafness on Martha's Vineyard


  2. Harry Hoemann (1986) Introduction to American sign language


  3. Brooks & Kempe (2012) Language Development


  4. Tannen, Deborah (1982). Spoken and written language: exploring orality and literacy. Norwood, N.J.: ABLEX Pub. Corp.


  5. Pinker, S., & Bloom, P. (1990). Natural language and natural selection. Behavioral and Brain Sciences, 13, 707–784.


  6. Aaron, P. G., & Joshi, R. M. (2006). Written language is as natural as spoken language: A biolinguistic perspective. Reading Psychology, 27(4), 263–311.

  7. 7,07,17,2


  8. La nombro de Ethnologue pri hispanlingvanoj estas bazita sur nombroj de antaŭ 1995. Pli lastatempa takso estas 420 milionoj; Unua studo de la Instituto Cervantes kaj la Brita Konsilio pri la pezo internacia de la hispaa kaj la angla (hispane), eldonisto: Instituto Cervantes (www.cervantes.es)


  9. statistiko de SIL Ethnologue (angle)


  10. Politiko, I, 1253 a 10-18


  11. Oni notu ke la konekto inter la homa racio kaj homa lingvo estas jam indikata de la du nocioj de la greka (Aristotelo estis Greko) vorto “logoso”, kiu signifas kaj racion kaj vorton: nur la posedanto de logoso - porteoria racio - povas komuniki pere de la vorto.







Portala ikono Portalo pri Lingvo









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár