Monda Socia Forumo




La Monda Socia Forumo estas forumo alimondista, en kiu la alimondistoj kunordigas kampanjojn kaj informas unu la alian pri la movadoj alimondistaj en la diversaj mondopartoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Esperanto en Mondaj Sociaj Forumoj


    • 2.1 4-a MSF


    • 2.2 5-a MSF


    • 2.3 6-a MSF


    • 2.4 2008


    • 2.5 8-a MSF


    • 2.6 11-a MSF




  • 3 Temoj


  • 4 Kalendaro


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


La Monda Socia Forumo okazis en la jaroj 2001, 2002, 2003 kaj 2005 en Porto-Alegro, en la ŝtato Suda Rio-Grando, en Brazilo. En 2004 ĝi okazis en Mumbajo (iama Bombajo), Barato. En 2006 ĝi okazis samtempe en Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). En 2007 ĝi okazis en Nairobo (Kenjo). En 2009 ĝi okazis en Belem, Brazilo. En 2011 ĝi okazis en Dakaro, Senegalo. Vidu sube la ĉapitron "Kalendaro"


Estis 12 000 partoprenantoj en 2001 kaj 60 000 en 2002.





Noam Chomsky je Monda Socia Forumo 2003.


En 2003, 100 000 partoprenantoj, 4.750 asocioj aŭ movadoj el 150 landoj.
Okazis 1.760 laborgrupoj, seminarioj kaj prelegoj.


En 2004 en la Monda Socia Forumo en Mumbajo estis 80.000-100.000 partoprenantoj, kaj en 2005 en Porto Alegre estis 155.000 partoprenantoj.


Inter la mondaj forumoj okazas kontinentaj forumoj (Afrika Socia Forumo, Azia Socia Forumo, Eŭropa Socia Forumo, Socia Forumo de la Amerikoj), landaj forumoj en trideko da landoj kaj eĉ urbaj forumoj.


La partopreno en la Mondaj Sociaj Forumoj okazas laŭ la Ĉarto de la Principoj, kiu ekzemple ekskludas politikajn partiojn.



Esperanto en Mondaj Sociaj Forumoj |


En Mondaj Sociaj Forumoj (MSF) kutime ĉeestas ankaŭ Esperantistoj, kiuj tie aktive proponas Esperanton al aliaj homoj kun internacia pensmaniero mondŝanĝema:



4-a MSF |


  • Raporto pri la 4a Monda Socia Forumo 2004 en Mumbajo, Barato


5-a MSF |


Raporto pri la 5a Monda Socia Forumo 2005 en Porto Alegre



6-a MSF |


En la plurcentra Monda Socia Forumo de 2006, Esperantistoj aktivis en ĉiuj tri lokoj de la Forumo: Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). Pri la eksterordinara partopreno de Esperanto en la Karakasa MSF informas la Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso (Venezuelo) kaj
Raporto pri la 6a Monda Socia Forumo 2006 en Pakistano kaj Malio-Afriko


En Karakaso, la Esperanto-movado aperis en la programo 5-oble, kaj, se enkalkuli la aranĝon de "Libereco de la lingvoj", sesoble.



  • 1. Monda Asembleo Socia (MAS). Temo: Ĉu necesas alternativa lingvo por konstrui alternativan mondon?. Merkrede, la 25-an de januaro, 08:30 h, en Parque del Este, Estacionamiento del este, salono PE-06;

  • 2. Esperanto International Academy, Merkrede, la 25-an de januaro, 15:30 h, en la UCV Escuela de Administración, piso 2, salono 217;

  • 3. Izquierda y esperanto - SATeH. Temo: Un idioma para todos - el esperanto - por una comunicación internacional más eficaz, democratizante y barata. Ĵaŭde, la 26-an de januaro, 12:00 h, en la biblioteko de la instututo CELARG, Altamira, Avenida Luís Roche;

  • 4. Universala Esperanto-Asocio.Temo: Por una comunicación democrática a escala global, una alternativa lingüística para un otro mundo posible. Vendrede, la 27-an de januaro, 08:30 h, Parque del Este, Estacionamiento este, Salono PE-04;

  • 5. Kooperativo Esperanto-Amikaro, Venezuelo. Temo: Democracia en las relaciones internacionales - Demokratio en la internaciaj rilatoj. Sabate, la 28-an de januaro, 08:00 h, UCV Escuela de Administración, 2-a etaĝo, salono 217;

  • 6. Liberté pour les langues. Dimanĉe, la 29-an de januaro, 08:30, Liceo Andrés Bello, Av. México, piso 1



2008 |


En 2008 la Monda Socia Forumo aperigis la esperantan tradukejon en sia paĝaro.



8-a MSF |


Raportoj pri la MSF 2009 kaj la Fonduso MSF ĉe UEA msfo-z



11-a MSF |


Ĝi okazas en Dakaro, Senegalo, en la universitato Cheikh Anta Diop, en 2011. Skipo da esperantistoj sub la gvido de Alphonse Diatta zorgas pri budo kaj disdono de informiloj. Mireille Grosjean partoprenas venante el Svislando.


Raporto kaj fotoj pri la MSF en Dakaro el blogo de Mireille Grosjean



Temoj |




Ĉi tiu murpentraĵo en Seattle eĥas la devizon de la Monda Socia Forumo: "Alia mondo eblas"




  • Daŭripova disvolviĝo.


  • Homrajtoj, diverseco, egaleco.

  • Informiloj,kulturo kaj hegemonio.

  • Politika povo kaj rilatoj kun la civila socio kaj demokratio.

  • Monda demokrateca ordo, militizado kaj paco.



Kalendaro |



  • 1-a MSF: Portalegro (Brazilo) - 25-a - 30-a de januaro 2001

  • 2-a MSF: Portalegro (Brazilo) - 31-a de januaro, 5-a de februaro 2002

  • 3-a MSF: Portalegro (Brazilo) - 23-a - 28-a de januaro 2003

  • 4-a MSF: Mumbajo (Hindio) - 16-a - 21-a de januaro 2004

  • 5-a MSF: Portalegro (Brazilo) - januaro 2005


  • 6-a MSF: Plurcentra MSF en Bamako (Malio), Karaĉio (Pakistano), Karakaso (Venezuelo)- januaro 2006

  • 7-a MSF: Nairobo (Kenjo) - 20-a ĝis 25-a de januaro 2007

  • 8-a MSF: Amazonio (Belem-Brazilo) - 27-a de januaro ĝis 1-a de februaro 2009

  • 9-a MSF: en diversaj lokoj samtempe

  • 10-a MSF: Portalegro (Brazilo)

  • 11-a MSF: Dakaro, Senegalo - 6-an de februaro ĝis 11-a de februaro 2011

  • 12-a MSF: Tunizo, Tunizio



Vidu ankaŭ |



  • Monda Ekonomia Forumo

  • ATTAC

  • Tobin-imposto



Eksteraj ligiloj |




  • Forumo 2003 en es fi fr it


  • Forumo 2004 de en it fr pt

  • Esperanto-agado dum la MSF 2004 (Mumbajo, Barato)

  • Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso (Venezuelo)


  • Artikolo pri la Sociaj Forumoj en Le Monde diplomatique en Esperanto




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár