Veszprém (urbo)
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Veszprém (apartigilo) |
Veszprém | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Fortikaĵo de Veszprém | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Transdanubio | ||
Departemento | Veszprém | ||
Subregiono | Veszprém | ||
Adreso | Óváros tér 9 8200 Veszprém | ||
Poŝtkodo | 8200 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 88 | ||
Kodo laŭ KSH | 11767 | ||
Retpaĝaro | www.veszprem.hu [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014) | Gyula Porga (FIDESZ-KDNP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 761 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 486,38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 6′ N, 17° 55′ O47.117.916666666667Koordinatoj: 47° 6′ N, 17° 55′ O | ||
Alto | 260 m | ||
Areo | 126,90 km² (12 690 ha) | ||
Horzono | Centra Eŭropa Somera Horzono [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veszprém [+] | |||
Veszprém [vesprEm], germane Wesprim aŭ Weißbrunn, latine Vesprim, slovake Vesprím estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, kies departementejo estas kun departementrajtoj, en Distrikto Veszprém, kies centro ĝi estas. Veszprém estas ankaŭ sidloko de ĉefdiocezo kaj signifa universitata urbo.
Enhavo
1 Situo
2 Vidindaĵoj
2.1 Profanaj vidindaĵoj
2.2 Sakralaj vidindaĵoj
3 Eduko
4 Famuloj
5 Famaj nomportantoj
6 Partneraj urboj
7 Esperanto en Veszprém
7.1 Esperantistoj
8 Referencoj
Situo |
Veszprém situas sur montetoj de montaro Bakony, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Graz.
Veszprém estas dividita de dolomitrokoj etendiĝantaj ĝis ĝia mezo kaj de la rojo Séd, kiu estas zigzaglinia, mallarĝa kaj kaprica. Veszprém montras sin plej bela de la 50 metrojn alta viadukto, kiun oni atingas venante el la direkto de la vilaĝoj Herend kaj Márkó. Herend havas la mondfaman porcelanmanufakturon kaj muzeon prezentantan ties produktaĵojn. Márkó havas eksterordinare ravan Kalvarion. Sube videblas la bele situanta bestoĝardeno kaj kiam ni rigardas sudorienten, la fortikaĵmuro ravas nin per siaj preĝejturoj kaj konstruaĵoj fortigitaj per murapogiloj. Preskaŭ ĉiuj zigzagaj, krutaj stratetoj kondukas al tiu direkto por ke, atingante la fortikaĵon de la departement-sidejo (nuntempe havanta ĉefepiskopan rangon), ni povu promenadi inter la barokaj konstruaĵoj. Tie ni povas rigardadi la episkopan palacon planitan de Jakab Fellner, la kapelon Gizella el la 13-a jarcento kaj la bazilikon fonditan komence de la jarmilo. Poste ni atingas tiun balustradon, kie la Ŝton-statuoj de reĝo Sankta Stefano kaj lia edzino, reĝino Gizella gardas la urbon kune kun la malantaŭ ili altiĝantaj jen malserenaj, jen blindige akrecaj montoĉenoj de montaro Bakony.
Allogas nin por pli longa restado la speciala kolektaĵo de la Ekleziarta Muzeo, la gotika sanktejo kaj la subtemplo de la baziliko kaj apude la restaĵoj de rondkapelo de Sankta Georgo konstruita eĉ pli frue ol la baziliko. En la tri galerioj de la Domo de Artoj (Mûvészetek Háza) oni prezentadas internaciskalajn belartajn kaj metiartajn ekspoziciojn. Estas famaj la subĉielaj koncertoj kaj teatraj prezentadoj aranĝitaj antaŭ la statuo de la Sankta Triunuo, kune kun aliaj multspecaj spektendaĵoj de la fortikaĵo.
Revenante el la fortikaĵo ni povas supreniri al la gardista aŭ fajroturo (ĝi estas la kutima simbolo de la urbo kune kun la viadukto) kaj de ties teraso en klara vetero ni povas ĝui la panoramon de la tuta urbo kaj la montoj. En la teatro Petőfi, kiu estas taksita kiel juvelo de la hungara secesia konstruado, dum la tuta jaro oni povas spekti krom la prozajn teatraĵojn ankaŭ diversajn muzikajn prezentaĵojn, kiuj estas amuzaj ankaŭ por eksterlandanoj nekomprenantaj la hungaran lingvon.
Danke al internaciskalaj festivaloj de korusoj kaj orkestroj, de jaro al jaro pluraj ensembloj kaj solistoj de eŭropaj kaj transmaraj landoj prezentiĝas ĉi tie. Ankaŭ la konferencoj kaj renkontiĝoj aranĝitaj de la multfaceta universitato, la Akademia Komitato de Veszprém kaj la Muzeo "Dezsõ Laczkó", allogas kaj akceptas gastojn alvenantajn el la plej diversaj partoj de la terglobo.
Vidindaĵoj |
Profanaj vidindaĵoj |
- Fortikaĵo de Veszprém
- Urbodomo de Veszprém
- Departementa domo (Veszprém)
- muzeo
- bestoĝardeno
- viadukto
- Teatro Petőfi (Veszprém)
Sakralaj vidindaĵoj |
Baziliko de Veszprém, parte mezepoka, en 1910 novromanikiĝis- Kapelo de Gizela (Veszprém)
- Kirko Stefano la 1-a (Veszprém)
- Preĝejo de Emeriko de Hungario (Veszprém)
- Preĝejo Sankta Ladislao (Veszprém)
- Kirko Sankta Margareta (Veszprém)
- Kirko Nomo de Sankta Maria (Veszprém)
- Preĝejo Patrono de Hungaroj (Veszprém)
- Preĝejo Reviviĝinta Kristo (Veszprém)
- Ĉefepiskopa palaco (Veszprém)
- Kalvinana preĝejo (Veszprém)
- Kalvinana preĝejo (Veszprém-Kádárta)
- Luterana preĝejo (Veszprém)
Eduko |
- Universitato de Panonio
- Teologia Altlernejo (Veszprém)
Famuloj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Veszprém.
- en Veszprém naskiĝis kaj mortis:
kuracisto Ferenc Csolnoky
- en Veszprém naskiĝis:
- József Szigeti (aktoro)
bestkuracisto József Hoffner
fizikisto Jenő Fekete
geografo Jenő Cholnoky
historiistoj Lipót Óváry kaj László Solymosi
kemiisto Péter Pulay
- kuracisto Ignác Sauer
lingvisto Zsigmond Simonyi
- literaturhistoriisto Cyrill Horváth
- luterana episkopo Máté Haubner
ministroj Dezső Kolossváry, István Mikola, Ferenc Ligetvári kaj Balázs Horváth
poeto Sándor Endrődi
politikisto Aladár Molnár
primaso József Kopácsy
rabeno József Schweitzer
- en Veszprém mortis:
aktoro Sándor Szoboszlai
geologo Dezső Laczkó
juristo Ignác Zsoldos
- episkopoj István Sennyey (1627), László Tóth (episkopo), Márton Bíró kaj Nándor Rott
kanonikoj János Magyar, Imre Szalay kaj Ignác Udvardy
- kemiistoj Frigyes Henszelmann kaj Pál Káldi
komponisto Ignác Ruzitska
- literaturhistoriisto Aladár Zlinszky
muzikisto Antal Csermák
ornitologo László Szemere
pastro Sándor Kolossváry
poeto Pál Ányos
- titulara episkopo Lajos Csapody
Famaj nomportantoj |
Imre Veszprémi, skulptisto
István Weszprémi, kuracisto
Dezső Veszprémy, kuracisto
Partneraj urboj |
la urbodistrikto Treptow-Köpenick de Berlino en Germanio
Bottrop, Germanio
Gladsaxe, Danio
Ottignies-Louvain-la-Neuve, Belgio
Passau, Germanio
Senftenberg, Germanio
Rovaniemi, Suomio
Sfântu Gheorghe, Rumanio
Tartu, Estonio
Tirat-Carmel, Israelo
Žamberk, Ĉeĥio
Esperanto en Veszprém |
Tie okazis la 55-a Internacia Junulara Kongreso en 1999.
Longe vivis tie Bernard Golden.
Esperantistoj |
- Zsigmond Simonyi
Referencoj |
↑ valasztas.hu (Hozzáférés: 2015. február 25.)
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
|