28-a de aprilo









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30




























































aprilo

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30






aranĝo de 2019
tagoj

La 28-a de aprilo estas la 118-a tago de la jaro (119 en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 247 tagoj restas.


Je la 28-a de aprilo okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 224: Sasanida reganto Ardaŝiro la 1-a venkis la lastan reĝon de partoj


  • 1131: Béla la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario


  • 1202: Franca reĝo Filipo la 2-a konfiskis feŭdojn de angla reĝo Johano en norda Francio


  • 1220: Oni komencis konstrui la katedralon de Salisbury


  • 1330: Bavario: fondo de benediktana monaĥejo en Ettal


  • 1487: Armeo de Milano venkis svisojn en batalo de Crevola (Italio)


  • 1611: Filipinoj: Universitato de Sankta Tomaso en Manilo fondiĝis - la plej malnova seninterrompe funkcianta en la azia kontinento


  • 1738: Papo Klemento la 12-a kondamnis framasonismon en sia buleo In eminenti apostolatus specula - malpermesante al katolikoj aliĝon sub la minaco de ekskomuniko


  • 1788: Marilando fariĝis la 7-a ŝtato de Usono.


  • 1789: Oceanio: proksime al insularo Tonga okazis ribelo sur la brita mararmea ŝipo Bounty, kiu ekspediciis serĉe de panarbo - kapitano William Bligh kun 18 fidelaj maristoj estis devige enboatigitaj eknavigante al insulo Timoro


  • 1848: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 4-a reĵetis imperiestran kronon donacitan de tutgermana Nacian Asembleo


  • 1902: Futbalklubo Newton Heath fariĝis Manchester United


  • 1908: Svisa esperantisto Hector Hodler fondis "Universalan Esperanto-Asocion"


  • 1916: Hugo Ball proklamis en Zuriko manifeston pri dadaismo


  • Unua mondmilito:

    • 1918: germana armeo faligis Ukrainan Centran Konsilion



  • 1919: Portugalio: oni komencis konstrui Revelaci-Kapelon al Virgulino de Fátima


  • 1920: Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko fondiĝis


  • 1921: Kuba ŝakludisto José Raúl Capablanca iĝis nova ŝakmondĉampiono venkinte filozofon, matematikiston kaj briĝiston Emanuel Lasker, kiu dum 27 jaroj restis la mondĉampiono


  • 1924: Pola Banko ekfunciis anstataŭante germanan valuton marko, uzatan dum okupado, per pola zloto


  • 1939: Dum parolo en Reichstag Adolf Hitler nuligis la polan-germanan deklaron el 1934 pri neagresemo kaj la britan-germanan pakton pri limigo de mara armado el 1935


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Soveta NKVD arestis 32 junajn polojn en vojevodio Stanisławów (nun Ivano-Frankivsk) dum provo transiri landlimon kun Hungario


    • Nov-Jorko: "Nowy Świat" (Nova Mondo) informis, ke en Meksik-urbo dum la lastaj semajnon aperis du hipanlingvaj broŝuroj pri germanaj kruelaĵoj en Pollando; dum germana aeratako al Molde norvega reĝo Haakon la 7-a kun sia filo demonstracie dum bombado ekstaris sub betulo, kiu poste iĝis simbolo de la norvega rezistomovado kontraŭ la germana invado; papo Pio la 12-a sendis mesaĝon al Benito Mussolini petante lin ne militiri - Galeazzo Ciano skribis en sia taglibro: La reago de Duce estas frida, skeptika kaj sarkasma


    • 1941: Germana polico en multaj urboj de Varto-Lando en publikaj ejoj legitimis polojn por kontroli labordokumentojn; en Ĝenerala Gubernio estis 34 germanaj antaŭlernejoj, al kiuj frekventis ĉirkaŭ mil infanoj, kaj laboris en germana administrado 130 000 polaj laboristoj; en Aŭŝvico mortis pastro Zygmunt Surdecki, arestita en Lublin pro helpo al judoj


    • Aleksandrio: premiero de la usona filmo de Charlie Chaplin "Granda Diktatoro" favore al Pola Sav-Agado - 1200 kolektitajn piastrojn oni transdonis al rifuĝintaj poloj kaj polaj judoj; en Edinburgo okazis organiza kunveno de Pola-Skota Societo por daŭrigo de kunlaboro ekde la 16-a jarcento; en Londono malfermo de militaj desegnaĵoj de pola-angla artisto Feliks Topolski; batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-65 estis sinkigita en la norda Atlantiko de la brita destrojero HMS Douglas - pereis la tuta, 50-membra skipo; genocida kampanjo kontraŭ serboj komenciĝis en Kroatio - Ustaŝe-movado masakris ĉirkaŭ 190 personojn en vilaĝo Gudovac, proksime al Bjelovar


    • 1942: Diversaj germanaj policaj unuoj pafekzekutis en Nowy Sącz ĉirkaŭ 280 personojn, en Maków Podhalański kelkdekon de judoj kaj poloj, en Ostrowiec Świętokrzyski 32 judojn, en Rzeszów ĉirkaŭ 30 judojn, en Krościenko 12 personojn; en Poznań germanoj senkapigis 6 polojn; gestapo arestis en la tagoj 27-a kaj 28-a de aprilo ĉirkaŭ 100 membrojn de pola rezista movado


    • 1943: Germanaj regopovoj fondis en Ĝenerala Gubernio divizion SS-"Galizien" konsistantan el miloj de ukrainoj; en malliberejo de Katowice germanoj ekzekutis 11 personojn; gestapo sendis de Bjalistoko 490 personojn al koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo); germanaj regopovoj en periodo de la 11-a de marto ĝis la 28-a de aprilo deportis de Varto-Lando al trudlaboro en Francio 18 115 polojn

    • Invitita de germanaj regopovoj grupo de internaciaj spertuloj pri jurmedicino kaj kriminologio alvenis al Katin, sub gvido de hungara eminenta patologo Ferenc Orsós - membroj de la komisiono estis poste serĉataj kaj murdataj de stalinistoj kiel atestantoj kaj pruvintoj de la soveta krimo de polaj oficiroj (kelkdeko de miloj da militkaptitoj sekrete enterigitaj en pluraj mortokavoj)


    • 1944: Germanaj policoj pafmortigis en Budy Zosine (distrikto Grodziski) ĉirkaŭ 40 polojn, en Tomaszów Mazowiecki 30, revenĝe pro mortigo de 3 germanaj soldatoj fare de la rezista movado, apud Chełm 25 kaj en 2 aliaj lokoj po 10

    • Apud Kalmar surteriĝis germana aviadilo kun du polaj aviadistoj, kiuj trudlaboris apud Vroclavo - post ŝanĝo de vestoj al germanaj uniformoj kaj per ruza akiro de la aviadilo ili sukcesis fuĝi al Svedio, kie estis internigitaj


    • 1945: Unuoj de la pola 1-a Kirasita Brigado kun Ruĝa Armeo konkeris Malnovan Urbon en Gdańsk

    • En Berlino komenciĝis stratbataloj; koncentrejo Dachau ekribelis; komunistaj partizanoj ekzekutis en Giulino di Mezzegra (komunumo Mezzegra) Benito Mussolini kaj lian amatinon Clara Petacci




  • 1947: Norvega esploristo Thor Heyerdahl ekflosis sur Kon-Tiki en Pacifikon


  • 1947: Operaco "Vistulo" komenciĝis - de sudorientaj teritorioj de Pollando komunistaj regopovoj dum 3 monatoj setligis al Regajnitaj Teritorioj pli ol 140 mil ukrainoj pro ilia helpo al terorismaj Ukraina Ribela Armeo kaj Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj


  • 1951: Mohamed Mosadek iĝis ĉefministro de Irano


  • 1952: Usona okupado de Japanio finiĝis per ties kapitulaco


  • 1952: En Tajpeo oni subskribis pactraktaton inter Tajvano kaj Japanio


  • 1953: Filo de Jozef Stalin Vaslilij estis arestita kun riproĉo pri malkaŝo de sekretaj informoj al eksterlandaj diplomatoj kaj kalumniado de sovetaj gvidantoj


  • 1965: Usona Terarmeo invadis Domingon por sufoki komunistan ribelon kaj retirigi usonajn civilulojn


  • 1967: Usona aviadil-konzerno McDonnell Douglas ekestis rezulte de kunfandiĝo


  • 1969: Charles de Gaulle demisiis kiel prezidento de Francio


  • 1977: Kondamno-verdiktoj de tri gvidantoj de la Frakcio Ruĝa Armeo


  • 1981: Hispanio: regiono Galegio iĝis aŭtonomeca


  • 1989: Unua disaŭdigaĵo de Civitana Komitato "Solidareco" en Pola Radio


  • 1990: Pola Parlamento restarigis Feston de la Konstitucio de la 3-a de Majo


  • 1992: Disfalo de Jugoslavio: Socialisma federacia respubliko Jugoslavio malfondiĝis


  • 2001: Usona entreprenisto Dennis Tito iĝis la unua kosmoturisto


  • 2002: Esperantio: Chuck Smith, fondinto de la Vikipedio en Esperanto, longe intervjuiĝis ĉe Radio Polonia.


  • 2005: Tertremo en la Hinda Oceano kiel posttertremo de la potenca samloka tertremo okazinta la 26-an de decembro 2004


  • 2006: Angelo Amato, religia sekretario de Vatikano, nome de la eklezio alvokis la kredantojn malagnoski la libron kaj la filmon Kodo da Vinci, kies la unuaj spektigoj jam estis planataj


  • 2007: 71 personoj pereis kaj pli ol 170 vundiĝis dum eksplodo de aŭtomobil-kaptilo en la iraka urbo Karbala


  • 2009: Albanio proponis sian aliĝon al Eŭropa Unio


  • 2011: Maroko: 17 personoj pereis kaj 21 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ restoracio sur la ĉefplaco Ĝemaa el Fna de Marakeŝo


  • 2013: Enrico Letta iĝis ĉefministro de Italio


  • 2015: Indonezio: sur insulo apud Javo oni pafmortigis 8 kontrabandistoj de narkotaĵoj, en tio 7 fremdlandanojn


  • 2016: Lanĉo de la unua rakedo el la rusa Orienta Kosmodromo, apud Uglegorsk (Amura regiono), kiu enorbitigis 3 satelitojn


  • 2018: Krakovo: pola flegistino Hanna Chrzanowska estis beatigita de papa legato



Naskiĝoj |




  • 32: Oto, imperiestro de Romio etrusk-devena (m. 69)


  • 1402: Nezahualcoyotl, reĝo-saĝulo de Tekskoko (Antaŭkolumba Ameriko), filozofo, militisto, arkitekto, kaj naŭatla poeto (m. 1472)


  • 1442: Eduardo la 4-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (Jorkoj) (m. 1483)


  • 1545: Ji Sun-sin, korea admiralo dum la japana-korea milito (m. 1598)


  • 1602: Tokugawa Yorinobu, japana daimio (m. 1671)


  • 1676: Frederiko, reĝo de Svedio el dinastio Hesio-Kaselo (m. 1751)


  • 1753: Franz Karl Achard, germana kemiisto, fizikisto kaj biologo ellaborinta sukerfabrikadan metodon el sukerbetoj (m. 1821)


  • 1758: James Monroe, prezidento de Usono, konata de la doktrino de Monroe (m. 1831)


  • 1765: Sylvestre François Lacroix, franca matematikisto, lernanto de Gaspard Monge (m. 1843)


  • 1794: Miklós Jósika, hungara barono, verkisto, ĵurnalisto, akademiano (m. 1865)


  • 1805: Heinrich Kurz, svisa-germana germanisto kaj sinologo (m. 1873)


  • 1845: György Bartók, hungara reformita episkopo, eklezia verkisto (n. 1907)


  • 1846: Wilhelm Bock, germana politikisto kaj sindikatisto (m. 1931)


  • 1855: José Malhoa, portugala pentristo kaj instruisto, distingita per la Ordeno de Santiago (m. 1933)


  • 1857: Alberto de Oliveira, brazila poeto, membro de la Brazila Beletristika Akademio (m. 1937)


  • 1860: Adine Gemberg, germana instruistino de lingvoj kaj verkistino (m. 1902)


  • 1874: Jenő Gyalókay, hungara milithistoriisto kaj akademiano (m. 1845)


  • 1874: Karl Kraus, aŭstra verkisto, influata de la movado Jung-Wien (m. 1936)


  • 1875: Maksimiliano Blassberg, pola kuracisto, fakverkisto, prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (m. nekonata)


  • 1887: András Várady, hungara, filozofo, verkisto, poeto (m. post dec. 1966)


  • 1889: António de Oliveira Salazar, portugala profesoro pri ekonomiko, diktatoro de Portugalio konservanta neŭtralceon dum la dua mondmilito (m. 1970)


  • 1900: Bruno Apitz, germana komunista verkisto, kies ĉefverko Nuda inter lupoj, pri la koncentrejo Buchenwald, estis esperantigita de Karl Schulze (m. 1979)


  • 1900: Lajos Keresztes, hungara sportisto, olimpika ĉampiono pri luktado (m. 1978)


  • 1904: Jan Sztaudynger, pola satiristo, konanto de teatraj pupoj, tradukisto kaj aŭtoro de komikaj poemetoj, esperantigataj de Georgo Handzlik (m. 1970)


  • 1906: Kurt Gödel, aŭstra matematikisto-logikisto ĉeĥdevena, konata de la teoremoj de nekompleteco (m. 1978)


  • 1908: Oskar Schindler, germana komercisto kaj savinto de multaj judoj dum dua mondmilito (m. 1974)


  • 1915: Károly Szász, rumania hungara muzikologo (m. 1989)


  • 1919: József Kovács, rumania hungara historiisto (m. 1984)


  • 1922: Aranka Gábor hungara apotekistino kaj profesorino, edzino de Miklós Jancsó (m. 1981)


  • 1926: Harper Lee, usona verkistino, distingita per la prezidenta medalo de libereco (m. 2016)


  • 1928: Károly Kazimir, hungara reĝisoro kaj teatrestro (m. 1999)


  • 1928: Yves Klein, franca artisto pentrinta en inventita de si bluo, ĉampiono de ĵudo (m. 1962)


  • 1928: Eugene M. Shoemaker, usona astronomo, unu el fondintoj de planedoscienco (m. 1997)


  • 1936: Tariq Aziz, iraka politikisto kaj diplomato, kristano, konsilanto de Saddam Hussein (m. 2015)


  • 1937: Saddam Hussein, prezidento de Irako, ekzekutita (m. 2006)


  • 1941: Ann-Margret, sveda-usona kantistino kaj aktorino


  • 1942: György Gálfalvi, rumania hungara redaktoro, kritikisto


  • 1942: Nemere Kovács, rumania hungara lingvistino, redaktorino (m. 2003)


  • 1944: Günter Verheugen, germana politikisto kaj eŭropa komisiito


  • 1944: Jean-Claude van Cauwenberghe, belga politikisto el Valonio


  • 1947: Christian Jacq, franca egiptologo kaj verkisto pri Antikva Egiptio


  • 1948: Terry Pratchett, angla verkisto pri fantasto


  • 1949: István Pál Demény, rumania hungara folkloristo (m. 2000)


  • 1950: Jay Leno, usona ŝercisto kaj televida moderatoro


  • 1951: Erika Józsa, rumania hungara, aŭtralia komponistino. redaktorino


  • 1967: Kari Wührer, usona aktorino kaj kantistino


  • 1974: Penélope Cruz, hispana aktorino, konata de la filmigitaj La Celestina kaj Belle Époque


  • 1979: Ágnes Székely, rumania hungara skulptistino, juvelistino


  • 1981: Jessica Alba, usona aktorino meksik-dandevena



Mortoj |




  • 1327: Baldo degli Ubaldi, itala juristo, profesoro en la Universitato de Bolonjo kaj aliaj (n. 1400)


  • 1462: Oldřich I. z Rožmberka, ĉeĥa politikisto, membro de la familio Rožmberk (n. 1403)


  • 1611: Martin Hayneccius, germana komediverkisto kaj pedagogo (n. 1544)


  • 1813: Miĥail Kutuzov, rusa feldmarŝalo kontraŭstaranta al la franca invado al Rusio (n. 1745)


  • 1819: Aleksandro Baranov, rusa komercisto, unu el koloniistoj de Alasko (n. 1746)


  • 1846: Josef Jaroslav Langer, ĉeĥa verkisto, poeto kaj ĵurnalisto (n. 1806)


  • 1849: René-Primevère Lesson, franca kirurgo, naturalisto, ornitologo (n. 1794)


  • 1853: Ludwig Tieck, germana verkisto, esperantigata (n. 1773)


  • 1858: Johannes Peter Müller, germana fiziologo


  • 1865: Samuel Cunard, kanada-brita ŝipposedanto, fondinto de la kompanio Cunard Line (n. 1787)


  • 1889: Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, rusa verkisto, satiristo kaj publicisto (n. 1826)


  • 1900: Franciŝak Baguŝeviĉ, belorusa prozisto kaj poeto, unu el fondintoj de la moderna belorusa literaturo (n. 1840)


  • 1903: Emile Lombard, frua franca esperantisto, doktoro pri filologio promociinta esperanton en sia revuo (n. nekonata)


  • 1918: Gavrilo Princip, serba murdisto de la habsburga arkiduko Franz Ferdinand (n. 1894)


  • 1944: Alim Ĥan, la lasta emiro de Buĥara emirlando (n. 1880)


  • 1945: Benito Mussolini, gvidanto de la Itala Socia Respubliko, faŝisma diktatoro de Italio, ekzekutita (n. 1883)


  • 1960: Anton Pannekoek, nederlanda astrofizikisto, teoriulo de marksismo (n. 1873)


  • 1966: Áron Antal, hungara instruisto, verkisto (n. 1881)


  • 1972: Piroska Szenes, hungara ĵurnalistino kaj verkistino (n. 1897)


  • 1976: Eugen Roth, germana verkisto ligita kun Munkeno (n. 1895)


  • 1977: György Rezes, hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro n. 1911)


  • 1978: András Balázs, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1943)


  • 1989: Géza Cziffra, hungara filmreĝisoro, poeto, verkisto (n. 1900)


  • 1989: László Tabi, hungara verkisto juddevena, ĵurnalisto kaj humoristo (n. (1910)


  • 1982: Ernő Kahána, rumania hungara kuracisto (n. 1890)


  • 1992: Francis Bacon, irlanda impresionisma artisto kaj pentristo (n. 1909)


  • 1897: Péter Rajka, hungara inĝeniero, entreprenisto (n. 1807)


  • 2001: Irén Orosz, hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1907)


  • 2002: Ruth Handler, usona entreprenistino pol-juddevena, kreintino de la pupino Barbie (n. 1916)


  • 2005: Percy Heath, usona ĵaz-kontrabasisto (n. 1923)


  • 2012: Matilde Camus, hispana poetino kaj verkistino (n. 1919)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Barbado: Tago de Herooj


  • Pitkarna Insularo: Festo de Bounty


  • Romkatolika Kalendaro:

    • Sankta Petro Chanel, sacerdoto kaj la unua martiro de Oceanio

    • Sankta Ludoviko Maria Grignion de Montfort, franca sacerdoto kaj religia verkisto



  • Monda Sekurec-Tago kaj San-Protekto en Laborejo - proklamita en 2003 de Internacia Organizaĵo de Laboro



Tagoj de semajno |


La 28-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.






  • 28-a de aprilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio 28-a de aprilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 28-a de aprilo en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár