Steven Spielberg















































Steven Spielberg

usona reĝisoro
usona reĝisoro
Personaj informoj

Naskiĝo

18-an de decembro 1946 (1946-12-18) (72-jara)
en Cincinnati, Ohio

Ŝtataneco

Usono

Alma mater
Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Long Beach

Profesio

reĝisoro, scenaristo, produktoro, aktoro, artkolektanto, entreprenisto, sciencfikcia verkisto, filmaktoro, plenuma produktoro

Oficiala retejo

http://www.spielbergfilms.com/

Lingvoj

angla lingvo
Familianoj

Edz(in)o

Kate Capshaw, Amy Irving



Infanoj
Sasha Spielberg, Jessica Capshaw, Max Spielberg, Sawyer Spielberg, Theo Spielberg

Frat(in)o
Anne Spielberg







v  d  r


Information icon.svg



Steven Allan SPIELBERG KDE (naskiĝis la 18-an de decembro 1946[1] en Cincinnati, Ohio) estas usona filmreĝisoro, scenaristo kaj kinproduktoro. Dum sia pli ol kvarjardeka kariero en filmindustrio li surekranigis multajn temojn kaj ĝenrojn. Liaj unuaj sciencfikciaj kaj aventuraj filmoj, ofte celataj al infanoj, nun estas rigardataj kiel la praepoko de moderna filmproduktado en Hollywood. Tiuj estis filmoj, kiel ekz. Jaws (Mandibloj) pri granda blanka ŝarko; Proksimaj kontaktoj de tria tipo (Close Encounters of the Third Kind) kaj Ekterterulo (E.T.), filmoj pri la aventuroj de arĥeologo Indiana Jones; ktp. En pli posta tempo liaj filmoj komencis adresi ankaŭ aliajn temojn, ekzemple holokaŭston (Listo de Schindler), sklavecon (Amikeco), militon (Savante Soldaton Ryan) kaj terorismon (Munkeno).


Spielberg gajnis Oskar-kinopremion kiel Plej Bona Reĝisoro en 1993 por Listo de Schindler kaj en 1998 por Savante Soldaton Ryan. Kvar liaj filmoj, Mandibloj (1975), Rajdantoj de perdita Arko (1981), Ekterterulo (1982), kaj Jurassic Park (1993) siatempe fariĝis la plej sukcesaj filmoj inter ĉiuj filmoj, filmitaj ĝis tiu tempo. Nuntempe la nekorektita sumo de ĉiuj filmoj, kiujn reĝisoris Spielberg superas 8,6 miliardojn da usonaj dolaroj. Forbes-magazino pritaksas la personan havaĵon de Spielberg kiel $3.0 miliardoj.


En la jaro 1994 Steven Spielberg kune kun Jeffrey Katzenberg kaj David Geffen fondis la filman studion DreamWorks, kiu sekve produktis tre sukcesajn animaciajn filmojn kiel Shrek (2001) (la unua filmo, kiu gajnis la Oscar-premion "plej bona animacia filmo"), Shrek 2 (2004), Shark Tale ("Ŝarka Rakonto") (2004), Madagascar ("Madagaskaro", 2005) kaj Over the Hedge ("Super la heĝon", 2006).




Enhavo






  • 1 Persona vivo


    • 1.1 Geedziĝoj kaj infanoj


    • 1.2 Politika agado




  • 2 Filmografio


  • 3 Filmoj


    • 3.1 Finance plej sukcesaj filmoj




  • 4 Premioj kaj nomumoj


    • 4.1 Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara reĝisoro"


    • 4.2 Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara filmo"




  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Persona vivo |



Geedziĝoj kaj infanoj |


Inter 1985 kaj 1989 Spielberg estis edziĝinta al la aktorino Amy Irving. Laŭ ilia divorca kontrakto de 1989, ŝi ricevis $100 milionoj de Spielberg post kiam la juĝisto ambugie malakceptis la geedziĝan kontrakton, skribitan sur buŝtuko. Ilia eksedziĝo estis registrita kiel la tria plej multekosta eksedziĝo de eminentuloj en la homa historio.[2] Post la divorco Spielberg kaj Irving kune okupiĝas pri ilia komuna filo, Max Samuel.


Post la disiĝo Spielberg havis rilatojn kun la aktorino Kate Capshaw, kiun li renkontis dum filmado de Indiana Jones and the Temple of Doom (Indiana Jones kaj Templo de Misfortuno). Ili geedziĝis la 12-an de Oktobro 1991. Capshaw akceptis judismon.[3] Nuntempe ili migras inter kvar domoj, kiuj apartenas al ili kaj situas en Pacific Palisades, California; New York City; East Hampton (NY) ; kaj Naples, Florida.


La familio Spielberg-Capshaw havas sep infanojn:



  • Jessica Capshaw (naskiĝtado: 8.08.1976) -- la filino el la antaŭa geedziĝo de Kate Capshaw al Robert Capshaw

  • Max Samuel Spielberg (naskiĝi la 13-an de Junio, 1985) - la fiilo de Spielberg el ties antaŭa geedziĝo al la aktorino Amy Irving

  • Theo Spielberg (n. 1988) - la filo, adotita de Capshaw antaŭ ŝia edziniĝo al Spielberg, kiu poste ankaŭ adoptis lin [4]

  • Sasha Rebecca Spielberg (n. la 14-an de Majo, 1990, Los Angeles)[5][6]

  • Sawyer Avery Spielberg (n. la 10-an de Marto, 1992, Los Angeles)[7]

  • Mikaela George (n. la 28-an de Februaro, 1996) - adoptita kune kun Kate Capshaw

  • Destry Allyn Spielberg (n. la 1-an de Decembro, 1996)




Politika agado |


  • Spielberg kutime subtenas la kandidatojn el la Demokratia Partio de Usono. Li donacis pli ol 800 mil usonajn dolarojn al la Demokratia Partio kaj ties membroj. Li estis intima amiko de la eksa prezidento de Usono Bill Clinton kaj li laboris kun li por pretigi la solenan festadon de jarmilo (Millenium) en Usono. Li estis reĝisoro de la 18-minuta filmo por la projekto, laŭ la scenaro de John Williams kaj sub la titolo The American Journey ("Usona vojaĝo). Tiu filmo estis montrita dum la Jarmila Ĉefkoncerto (Millenium Gala) en Usono la 31-an de Decembro, 1999 en la Nacia Halo ĉe Reflecting Pool, kiu situas ĉe la bazo de Lincoln Memorial en Washington, D.C..[8]


Filmografio |


Sube estas plena filmografio de Steven Spielberg, kiu inkluzivas la filmojn, kie li rolas kiel reĝisoro, filmdirektoro kaj aktoro.


Interesa fakto pri li estas, ke li tre arde protektas sian nomon. Se li estas direktoro aŭ ĉefdirektoro de la filmo, kiu, laŭ lia sento, ne atingas liajn proprajn kriteriojn de kvalito, li petas, ke lia nomo malaperu de la listo de filmproduktintoj.



Filmoj |














































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Jaro
Filmo/Esperanta titolo
Rolas kiel

Reĝisoro

Direktoro

Scenaristo

Aktoro
Rolas (kiel)
1964

Firelight/Fajrolumo
Jes

Jes


1968

Amblin'
Jes

Jes


1971

Duel/Duelo
Jes




1974

The Sugarland Express/La Sukerolando-Ekspreso
Jes




1975

Jaws/Makzeloj
Jes


Jes
Li voĉigas la radio-intervuiton en la Orca's-radio.
1977

Close Encounters of the Third Kind/Apudaj Renkontoj de la tria speco
Jes

Jes


1978

I Wanna Hold Your Hand/Mi volas teni vian manon

Jes



1979

1941
Jes




1980

The Blues Brothers/La Bluz-Fratoj



Jes
Klerko en la ofico de Cook County Assessor

Used Cars/Uzataj Aŭtoj

Jes



1981

Continental Divide/Kontinenta dividiĝo

Jes




Raiders of the Lost Ark/La Rajdantoj de la perdita arko
Jes




1982

E.T. the Extra-Terrestrial/E.T. la eksterterulo
Jes
Jes




Poltergeist/

Jes
Jes
Jes

1983

Twilight Zone: The Movie/Krepuska Areo: La Filmo
Jes
Jes



1984

Gremlins/Gremlenoj

Jes

Jes
Homo en elektrizita rulseĝo

Indiana Jones and the Temple of Doom/Indjana Ĝons kaj la Templo de destino
Jes





Room 666/Ĉambro 666



Jes
Sin mem
1985

Back to the Future/Reiro al la estonteco

Jes




The Color Purple/La Purpura Koloro
Jes





The Goonies/

Jes
Jes



Young Sherlock Holmes/Juna Ŝerloko Holmso

Jes



1986

An American Tail/Usona Vosto

Jes




The Money Pit/La Mono-amaso

Jes



1987

Batteries not included/Ne inkluzivitaj baterioj

Jes




Empire of the Sun/Imperio de la Suno
Jes
Jes




Harry and the Hendersons/Hari kaj Herdersons

Jes




Innerspace/Interna kosmo

Jes



1988

The Land Before Time/La Antaŭtempa Lando

Jes




Who Framed Roger Rabbit/Kiu fiaskigis Roĝer Rabit

Jes



1989

Always/Ĉiam
Jes
Jes




Back to the Future Part II/Reiro al la estonteco 2

Jes




Dad/Paĉjo

Jes




Honey, I Shrunk the Kids/Karulo, mi malgrandigis la infanojn

Jes




Indiana Jones and the Last Crusade/Indjana Ĝons kaj la lasta krucmilito
Jes




1990

Arachnophobia/Araneofobio

Jes




Back to the Future Part III/Reiro al la estonteco 3

Jes




Gremlins 2: The New Batch/Gremlenoj 2: La nova generacio

Jes




Joe Versus the Volcano/Joĉjo kontraŭ la vulkano

Jes




Roller Coaster Rabbit/

Jes



1991

A Wish for Wings That Work/Deziro por flugiloj kiuj funkcias

Jes




An American Tail: Fievel Goes West/Usona Vosto: Fajvel iras Okcidenton

Jes




Cape Fear/Timo-kapo

Jes




Hook/Hoko
Jes





Listen Up!: The Lives of Quincy Jones/Aŭskultu, do!: La vivoj de Kvinsi Ĝons



Jes
Sin mem

Tiny Toon Adventures: How I Spent My Vacation/Etaj Komiksulaj aventuroj: kiel mi pasigis mian ferion

Jes



1992

The Magical World of Chuck Jones/La Magia Mondo de Ĉak Ĝons



Jes
Sin mem
1993

Jurassic Park/
Jes
Jes




Schindler's List/Listo de Ŝindler
Jes
Jes




We're Back! A Dinosaur's Story/

Jes



1994

The Flintstones/

Jes



1995

Casper/

Jes




Survivors of the Holocaust/

Jes



1996

AFI Lifetime Achievement Awards: Clint Eastwood



Jes
Sin mem

Balto

Jes




The Universal Story/La Universalaj Historio



Jes
Sin mem

Twister/

Jes



1997

Amistad
Jes
Jes




Men in Black/Nigrvestitaj Viroj

Jes




The Lost World: Jurassic Park/
Jes




1998

Saving Private Ryan/Savante Soldaton Rajan
Jes
Jes




The Last Days/La Lastaj Tagoj

Jes




The Mask of Zorro/La Masko de Zorro

Jes




Deep Impact/

Jes




Invasion America/

Jes



1999

Forever Hollywood/Por ĉiam Holivudo



Jes
Sin mem

The Last Movie: Stanley Kubrick & "Eyes Wide Shut"/



Jes
Sin mem

Wakko's Wish/

Jes



2000

Chuck Jones: Extremes and Inbetweens - A Life in Animation/

Jes




Shooting War/

Jes



2001

A.I. Artificial Intelligence/'A.I. Artefarita Inteligenteco
Jes
Jes
Jes



Jurassic Park III/

Jes




Price for Peace: From Pearl Harbor to Nagasaki/

Jes




Stanley Kubrick: A Life in Pictures/



Jes
Sin mem

Vanilla Sky/



Jes
Gasto ĉe la festeno de Aames
2002

Austin Powers in Goldmember/



Jes
Sin mem

Catch Me If You Can/Kaptu min se vi povas
Jes
Jes




Men in Black II/

Jes




Minority Report/
Jes




2003

Double Dare/



Jes
Sin mem
2004

Cecil B. DeMille: American Epic/



Jes
Sin mem

Imaginary Witness: Hollywood and the Holocaust/



Jes
Sin mem

The Cutting Edge: The Magic of Movie Editing/



Jes
Sin mem

The Terminal/
Jes
Jes



2005

Boffo! Tinseltown's Bombs and Blockbusters/



Jes
Sin mem

Memoirs of a Geisha/

Jes




Munich/
Jes
Jes




The Legend of Zorro/La Legendo de Zorro

Jes




War of the Worlds/
Jes





Directed by John Ford



Jes
Sin mem
2006

Flags of Our Fathers/

Jes




I Only Wanted to Live/

Jes




Letters from Iwo Jima/

Jes




Monster House/

Jes




Searching for Orson/

Jes




The Shark Is Still Working/



Jes
Sin mem
2007

Fog City Mavericks: The Filmmakers of San Francisco/



Jes
Sin mem

Spielberg on Spielberg/



Jes
Sin mem

Disturbia/

Jes




Transformers/

Jes



2008

Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull/Indjana Ĵones kaj la Reĝlando de la kristala kranio
Jes





Eagle Eye/Agla Okulo

Jes



2009

The Trial of the Chicago 7/

Jes




Transformers: Revenge of the Fallen/

Jes




The Lovely Bones/

Jes


2010

Hereafter/

Jes[9]



2011

Lincoln/
Jes
Jes



When Worlds Collide/

Jes




The Adventures of Tintin: Secret of the Unicorn/La Aventuroj de Tinĉjo: La Sekreto de la Unukornulo
Jes
Jes




Interstellar/
Jes
Jes



Jaro
Filmo

Reĝisoro

Direktoro

Scenaristo

Aktoro
Rolas (kiel)


Finance plej sukcesaj filmoj |


Sube estas la listo de 10 finance plej sukcesaj filmoj, en kiuj Spielberg partoprenis. Tiu listo ne enhavas filmojn, kie li nur aperas en epizoda rolo.


























































Rango
Titolo
Sumo enspezo (USD)
1

E.T.: The Extra-Terrestrial
435 milionoj
2

Jurassic Park
357 milionoj
3

Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull
317 milionoj
4

Jaws
260 milionoj
5

Raiders of the Lost Ark
242 milionoj
6

War of the Worlds
234 milionoj
7

The Lost World: Jurassic Park
229 milionoj
8

Saving Private Ryan
217 milionoj
9

Indiana Jones and the Last Crusade
197 milionoj
10

Indiana Jones and the Temple of Doom
180 milionoj


Premioj kaj nomumoj |



Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara reĝisoro" |




  • 1977 - Close Encounters of the Third Kind


  • 1981 - Raiders of the Lost Ark


  • 1982 - E.T. the Extra-Terrestrial

  • 1993 - Schindler's List (gajninta)

  • 1998 - Saving Private Ryan (gajninta)


  • 2005 - Munich[10]



Nomumoj por la Oskar-kinopremio "La plej elstara filmo" |




  • 1975 - Jaws


  • 1981 - Raiders of the Lost Ark


  • 1982 - E.T. the Extra-Terrestrial


  • 1985 - The Color Purple

  • 1993 - Schindler's List (gajninta)


  • 1998 - Saving Private Ryan


  • 2005 - Munich


  • 2006 - Letters from Iwo Jima (producer)[11]



Referencoj |





  1. MCBRIDE, Joseph. Steven Spielberg. Faber and Faber. ISBN 0-571-19177-0., page 37


  2. "'Most costly' celebrity divorces", BBC NEWS.


  3. POGREBIN, Abigail. Stars of David: Prominent Jews Talk about Being Jewish. Bantam Dell Pub Group. ISBN 0767916123.


  4. [1]


  5. Biography for Sasha Spielberg. IMDb. Alirita {{subst:FormatoDato|2008-01-15}}.


  6. California Birth Index


  7. California Birth Index


  8. "The Clinton's Showbiz Celebration", BBC News. Kontrolita {{subst:FormatoDato|2006-10-21}}.


  9. Bryce Dallas Howard Touched By Death in Eastwood's 'Hereafter'


  10. Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Directing nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.


  11. Academy of Motion Picture Arts and Sciences, Academy Awards Database; "Steven Spielberg, Best Picture nominations"; Vizitita la 13-an de Januaro, 2009; link.




Eksteraj ligiloj |




  • Steven Spielberg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Steven Spielberg en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Steven Spielberg en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)


















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo