Glareolo


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Glareolo


Hela glareolo Glareola lactea

Hela glareolo Glareola lactea


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Ordo:

Ĥaradrioformaj Charadriiformes

Familio:

Glareoledoj Glareolidae

Genro:

Stiltia

Genro:

Glareola



Specioj


Vidu tekston.



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Glareolo









v  d  r


Information icon.svg



La glareoloj estas grupo de birdoj kiuj kune kun la kuruloj kaj la krokodilgardulo formas la familion de Glareoledoj. Ili havas mallongajn krurojn, tre longajn pintajn flugilojn kaj longajn forkoformajn vostojn.


Ilia plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas siajn predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surplanke. Iliaj mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado.


Ilia flugo estas rapida kaj gracia kiel tiu de hirundo aŭ ŝterno, per multaj turnoj kaj kirloj por atingi la predon. Ili estas plej aktivaj dum krepusko (vespera kaj matena) kaj ripozas dum la plej varma parto de la tago. Tiu kutimo nepras pro loĝado en tropikaj regionoj.


Kiel la kuruloj, la glareoloj troviĝas en la plej varmaj partoj de la Malnova Mondo, el suda Eŭropo kaj Afriko orienten tra Azio ĝis Aŭstralio. La specioj reproduktiĝantaj en mezvarmaj regionoj estas longdistance migrantoj.


La ino demetas du ĝis kvar ovojn en surplanka trueto.


La Aŭstralia glareolo, la ununura specio kiu ne estas en la genro Glareola, estas pli surtera ol la aliaj glareoloj kaj povas esti intermeza inter tiu grupo kaj la kuruloj.


La vorto Glareolo estas uzata ankaŭ por la plej komuna Glareolo en Eŭrazio, tio estas la Kolumglareolo, Glareola pratincola.



Listo de specioj |




  • Aŭstralia glareolo Stiltia isabella


  • Kolumglareolo Glareola pratincola


  • Orienta glareolo Glareola maldivarum


  • Stepglareolo aŭ Nigroflugila glareolo Glareola nordmanni


  • Madagaskara glareolo Glareola ocularis


  • Roka glareolo Glareola nuchalis


  • Griza glareolo Glareola cinerea


  • Hela glareolo Glareola lactea



Referenco |



  • Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár