Valencio (provinco)
La provinco Valencio (katalune, València kaj hispane Valencia) estas provinco en la oriento de Hispanio, situanta en la centro de la Valencia Komunumo. La provinca ĉefurbo estas Valencio. La provinco etendiĝas sur 10.763 km2 kaj havas 2.575.362 loĝantojn (NISH 2009).
La provinco Valencio limas oriente kun la Mediteraneo kaj la provincoj Kasteljono kaj Teruelo norde, Kvenko kaj Albaceto okcidente kaj Alikanto sude.
En 2007, ĉirkaŭ 70% el la loĝantoj de la provinco (1.738.690) loĝis en la metropola areo de la ĉefurbo. Krom la urbo Valencio, aliaj elstaraj municipoj estas Gandio, Torrent, Sagunt, Paterna, Alzira, Onteniente, Ŝativo, Algemesí, Requena kaj Bunyol.
La provinco havas 16 sidilojn en la Kongreso de la Deputitoj kaj 36 en la Valencia Kortumo.