Tutafrikaj koloroj




Ekzistas poste ekestinta artikolo pri Panafrikaj koloroj. La artikoloj devus esti harmoniigitaj, kaj la titolo "tutafrikaj" (same kiel Tutarabaj koloroj kaj Tutslavaj koloroj) lingve preferindas.




La Tutafrikaj Koloroj unuafoje aperis en la Etiopia flago de 1897, kiu estis horizontala trikoloro de ruĝo (supre), flavo kaj verdo, do inversa de la hodiaŭa flago. Ĉar Etiopio kiel la sola Afrika lando neniam estis kolonio (nur okupita de Italio en 1930-aj jaroj), ĝi iĝis simbolo de Afrikaj libereco kaj grandiozo por multaj sendependigaj movadoj en la Afrikaj kolonioj, kaj por la Afrika diasporo en la cetera mondo. Pro tio, multaj Afrikaj landoj elektis tiujn kolorojn (eventuale kun nigra/blanka stelo aŭ aliaj aldonaĵoj) por sia flago depost sendependiĝo en dua parto de l 20-a jarcento, kun Ganao kiel la unua en 1957. Ĝi ankaŭ inspirigis Marcus Garvey kreante la Afrik-Usonan flagon, kvankam tiu havas nigron anstataŭ flavon.


En la origina Etiopia flago ruĝo simbolis forton kaj kredon; flavo eklezion, naturan riĉon kaj amon; kaj verdo nacion kaj esperon. Ĉe la diversaj flagoj la interpretaĵoj varias, tipe kun ruĝo por sango kaj sendependiga lukto, verdo por la lando kaj pejzaĝo ks.



Hodiaŭaj tutafrikaj flagoj |


Parentezoj montras jaron de ekuzo de flago en sia nuna formo

Benino (1959)
Flago-de-Benino.svg

Etiopio (frue de la 20-a jarcento)
Flago-de-Etiopio.svg

Ganao (1957)
Flago-de-Ganao.svg

Gvineo (1958)
Flago-de-Gvineo.svg

Gvineo Bisaŭa (1973)
Flago-de-Gvineo-Bisaŭa.svg

Kameruno (1961)
Flago-de-Kameruno.svg

Kongo Brazavila (1958)
Flago-de-Kongo-Brazavila.svg

Malio (1961)
Flago-de-Malio.svg

Sao-Tomeo kaj Principeo (1975)
Flago-de-Sao-Tomeo-kaj-Principeo.svg

Senegalo (1960)
Flago-de-Grenado.svg

Togolando (1960)
Flago-de-Senegalo.svg

Grenado (1974)
Flago-de-Grenado.svg

Sankta-Kito kaj Neviso (1983)
Flago-de-Sankta-Kristofo-kaj-Neviso.svg


Ankaŭ la antaŭa flago de Ruando havis tutafrikajn kolorojn.


Aliaj flagoj kun la samaj koloroj (Kurdistano, Litovio) ne inkluzivitas ĉi tie, ĉar tiukaze ne temas pri iu "Afrika" simboleco.




Vidu ankaŭ: Rastafarianismo - Tutarabaj koloroj - Tutslavaj koloroj







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár